Ĉu vi uzas la pronomon "ci"?
від Jxusteno, 2 грудня 2019 р.
Повідомлення: 42
Мова: Esperanto
sergejm (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 14:13:05
Jxusteno (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 15:51:40
sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.Kaj kiun pronomon vi konsilas uzi por paroli pri neduumulo en Esperanto?
sergejm (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 16:30:17
Personoj, kiuj devas komuniki kun neduumuloj prefere uzu la saman ĵargonon.
Por aliuloj ĉi tio tute ne gravas, ĉe neceso eblas uzi esprimon el du-tri vortoj anstataŭ unu.
Jxusteno (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 16:45:16
sergejm:Tiuj kiuj preferas nomi sin "neduumuloj" parolu iel ajn ili volas en sia ĵargono kaj aldonu proprajn ĵargonajn vortojn.Ĉu vi opinias, ke biologie ekzistas nur viroj (XY) kaj virinoj (XX), dum intersekseco (XXX, XXY, XXYY, XXXY, XXXXY, XYY kaj aliaj) ne estas eblaj?
Personoj, kiuj devas komuniki kun neduumuloj prefere uzu la saman ĵargonon.
Por aliuloj ĉi tio tute ne gravas, ĉe neceso eblas uzi esprimon el du-tri vortoj anstataŭ unu.
Metsis (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 17:31:23
nornen:Lasu min ekspliki.Metsis:Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.Kion faras tiaj junuloj, kiam parolas kun pli ol unu persono?
Verboj fleksas laŭ persono kaj tempo en la finna kiel en la germana aŭ la hispana. Oni prunteprenis multajn trajojn de la ĝermanaj lingvoj, kaj mi pensas, ke la formalan vi oni prunteprenis de la germana.
La malsimileco inter la normala plurala vi kaj formala vi estas klara en la perfekta verbotempo. La normalaj formoj estas:
- (minä) olen ollut : ich bin gewesen : mi estas estinta
- (sinä) olet ollut : du bist gewesen : ci estas estinta
- hän on ollut : er/sie ist gewesen : ri estas estinta
- (me) olemme olleet : wir sind gewesen : ni estas estintaj
- (te) olette olleet : ihr seid gewesen : vi estas estintaj
- he ovat olleet : sie sind gewesen : ili estas estintaj
- Te olette ollut : Sie sind gewesen : Vi estas estinta
- Te olette olleet : Sie sind gewesen : Vi estas estintaj
sergejm (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 17:44:03
Jxusteno:Ĉu vi opinias, ke biologie ekzistas nur viroj (XY) kaj virinoj (XX), dum intersekseco (XXX, XXY, XXYY, XXXY, XXXXY, XYY kaj aliaj) ne estas eblaj?Mi scias, ke eblas almenaŭ XXX kaj XXY. Multaj aliaj kombinaĵoj naskas morta.
Estas argentina filmo XXY.
Sed en komentarioj al la filmo mi legis, ke fakte XXY estas gene malsana viro.
Ĉiuokaze, tio estas rara evento por inventi specialaj vortojn.
Metsis (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 17:47:23
sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.Eta korektaĵo. En la finno-ugraj lingvoj, ekz. la finna (hän), la estona (tema) kaj la hungara (ő), oni ne distingas. Ne eĉ ekzistas pronomoj kun seksa markado. La sveda apartenas al la nordĝermanaj lingvoj kiel la dana, norvegaj, islanda kaj feroa, kaj en tiuj oni uzas singularajn triajn pronomojn kun seksa markado. Sed oni proponis reformi la svedan tiel, ke oni ekuzus singularan trian pronomon hen (← fi hän) kaj tiu propono ŝajnas venki spacon. Miascie oni havas nenian similan proponon en la aliaj nordĝermanaj lingvoj.
Metsis (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 18:09:23
Zam_franca:Ĉu vi ne konas la devizon Libereco, egaleco, frateco? Oni ĉi tie rigardas eviton alparoli per vi-diri/viumi kiel parto de egaleco. Mi bone memoras unu el miaj lektoroj ĉe la (svedalingva) universitato, kie mi studis dum la 1980-jardeko. Ri diris, ke ri certe ne estas tiel arkaika, ke oni devus vi-diri al ri. Estis preskaŭ kontraŭe, ke vi-diri al ri estus insulto.
Mi scias, ke gejunuloj Finnlande ne devas "viumi" (france vouvoyer : uzi vous, vi) kiam ili parolas al siaj geprofesoroj. Ŝajnas stranga, sed tamen provi tiun metodon en kelkaj kolegioj aŭ liceoj estas certe farindaĵo.
Jxusteno (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 21:10:13
Metsis:En kelkaj lingvoj la ununombra triapersona pronomo estas ne nur sekse/genre neŭtrala, sed eĉ unu sola por la ulo kaj aĵo. Ekzemple, en la turka kaj tablo estas "o", kaj homo estas "o".sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.Eta korektaĵo. En la finno-ugraj lingvoj, ekz. la finna (hän), la estona (tema) kaj la hungara (ő), oni ne distingas. Ne eĉ ekzistas pronomoj kun seksa markado. La sveda apartenas al la nordĝermanaj lingvoj kiel la dana, norvegaj, islanda kaj feroa, kaj en tiuj oni uzas singularajn triajn pronomojn kun seksa markado. Sed oni proponis reformi la svedan tiel, ke oni ekuzus singularan trian pronomon hen (← fi hän) kaj tiu propono ŝajnas venki spacon. Miascie oni havas nenian similan proponon en la aliaj nordĝermanaj lingvoj.
Jxusteno (Переглянути профіль) 8 грудня 2019 р. 21:10:36
Повідомлення сховано.