前往目錄

Ĉu vi uzas la pronomon "ci"?

貼文者: Jxusteno, 2019年12月2日

訊息: 42

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2019年12月8日下午2:13:05

Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月8日下午3:51:40

sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.
Kaj kiun pronomon vi konsilas uzi por paroli pri neduumulo en Esperanto?

sergejm (顯示個人資料) 2019年12月8日下午4:30:17

Tiuj kiuj preferas nomi sin "neduumuloj" parolu iel ajn ili volas en sia ĵargono kaj aldonu proprajn ĵargonajn vortojn.
Personoj, kiuj devas komuniki kun neduumuloj prefere uzu la saman ĵargonon.
Por aliuloj ĉi tio tute ne gravas, ĉe neceso eblas uzi esprimon el du-tri vortoj anstataŭ unu.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月8日下午4:45:16

sergejm:Tiuj kiuj preferas nomi sin "neduumuloj" parolu iel ajn ili volas en sia ĵargono kaj aldonu proprajn ĵargonajn vortojn.
Personoj, kiuj devas komuniki kun neduumuloj prefere uzu la saman ĵargonon.
Por aliuloj ĉi tio tute ne gravas, ĉe neceso eblas uzi esprimon el du-tri vortoj anstataŭ unu.
Ĉu vi opinias, ke biologie ekzistas nur viroj (XY) kaj virinoj (XX), dum intersekseco (XXX, XXY, XXYY, XXXY, XXXXY, XYY kaj aliaj) ne estas eblaj?

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月8日下午5:31:23

nornen:
Metsis:Fine notu, ke multaj junuloj en Finnlando ne eĉ scipovas kiel vi-diri.
Kion faras tiaj junuloj, kiam parolas kun pli ol unu persono?
Lasu min ekspliki.

Verboj fleksas laŭ persono kaj tempo en la finna kiel en la germana aŭ la hispana. Oni prunteprenis multajn trajojn de la ĝermanaj lingvoj, kaj mi pensas, ke la formalan vi oni prunteprenis de la germana.

La malsimileco inter la normala plurala vi kaj formala vi estas klara en la perfekta verbotempo. La normalaj formoj estas:
  • (minä) olen ollut : ich bin gewesen : mi estas estinta
  • (sinä) olet ollut : du bist gewesen : ci estas estinta
  • hän on ollut : er/sie ist gewesen : ri estas estinta
  • (me) olemme olleet : wir sind gewesen : ni estas estintaj
  • (te) olette olleet : ihr seid gewesen : vi estas estintaj
  • he ovat olleet : sie sind gewesen : ili estas estintaj
La formala vi havas du formojn depende de, ĉu temas pri unu aŭ multaj personoj:
  • Te olette ollut : Sie sind gewesen : Vi estas estinta
  • Te olette olleet : Sie sind gewesen : Vi estas estintaj
La plurala formala vi estas simila ol la singulara neformala vi, kvankam oni preskaŭ ĉiam ne forlasas la pronomon. La singulara formala vi estas kombinaĵo de plurala formo de aktiva verbo esti kaj singulara formo de participa formo de esti. Ĉar oni uzas tiun formalan vi tre malofte, multaj ne eĉ povas formi ĝin en la perfekta kaj pluskvamperfekta verbotempo.

sergejm (顯示個人資料) 2019年12月8日下午5:44:03

Jxusteno:Ĉu vi opinias, ke biologie ekzistas nur viroj (XY) kaj virinoj (XX), dum intersekseco (XXX, XXY, XXYY, XXXY, XXXXY, XYY kaj aliaj) ne estas eblaj?
Mi scias, ke eblas almenaŭ XXX kaj XXY. Multaj aliaj kombinaĵoj naskas morta.
Estas argentina filmo XXY.
Sed en komentarioj al la filmo mi legis, ke fakte XXY estas gene malsana viro.
Ĉiuokaze, tio estas rara evento por inventi specialaj vortojn.

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月8日下午5:47:23

sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.
Eta korektaĵo. En la finno-ugraj lingvoj, ekz. la finna (hän), la estona (tema) kaj la hungara (ő), oni ne distingas. Ne eĉ ekzistas pronomoj kun seksa markado. La sveda apartenas al la nordĝermanaj lingvoj kiel la dana, norvegaj, islanda kaj feroa, kaj en tiuj oni uzas singularajn triajn pronomojn kun seksa markado. Sed oni proponis reformi la svedan tiel, ke oni ekuzus singularan trian pronomon hen (← fi hän) kaj tiu propono ŝajnas venki spacon. Miascie oni havas nenian similan proponon en la aliaj nordĝermanaj lingvoj.

Metsis (顯示個人資料) 2019年12月8日下午6:09:23

Zam_franca:
Mi scias, ke gejunuloj Finnlande ne devas "viumi" (france vouvoyer : uzi vous, vi) kiam ili parolas al siaj geprofesoroj. Ŝajnas stranga, sed tamen provi tiun metodon en kelkaj kolegioj aŭ liceoj estas certe farindaĵo.
Ĉu vi ne konas la devizon Libereco, egaleco, frateco? ridego.gif Oni ĉi tie rigardas eviton alparoli per vi-diri/viumi kiel parto de egaleco. Mi bone memoras unu el miaj lektoroj ĉe la (svedalingva) universitato, kie mi studis dum la 1980-jardeko. Ri diris, ke ri certe ne estas tiel arkaika, ke oni devus vi-diri al ri. Estis preskaŭ kontraŭe, ke vi-diri al ri estus insulto.

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月8日下午9:10:13

Metsis:
sergejm:Mi konsilus uzi "ri" nur en tradukoj el la lingvoj, kiuj ne distingas "li" kaj "ŝi", ekz. la sveda, finna, hungara ktp.
Eta korektaĵo. En la finno-ugraj lingvoj, ekz. la finna (hän), la estona (tema) kaj la hungara (ő), oni ne distingas. Ne eĉ ekzistas pronomoj kun seksa markado. La sveda apartenas al la nordĝermanaj lingvoj kiel la dana, norvegaj, islanda kaj feroa, kaj en tiuj oni uzas singularajn triajn pronomojn kun seksa markado. Sed oni proponis reformi la svedan tiel, ke oni ekuzus singularan trian pronomon hen (← fi hän) kaj tiu propono ŝajnas venki spacon. Miascie oni havas nenian similan proponon en la aliaj nordĝermanaj lingvoj.
En kelkaj lingvoj la ununombra triapersona pronomo estas ne nur sekse/genre neŭtrala, sed eĉ unu sola por la ulo kaj aĵo. Ekzemple, en la turka kaj tablo estas "o", kaj homo estas "o".

Jxusteno (顯示個人資料) 2019年12月8日下午9:10:36

訊息已隱藏.

回到上端