לתוכן העניינים

Ĉu vi uzas la pronomon "ci"?

של Jxusteno, 2 בדצמבר 2019

הודעות: 42

שפה: Esperanto

Zam_franca (הצגת פרופיל) 8 בדצמבר 2019, 21:44:18

Metsis:
Zam_franca:
Mi scias, ke gejunuloj Finnlande ne devas "viumi" (france vouvoyer : uzi vous, vi) kiam ili parolas al siaj geprofesoroj. Ŝajnas stranga, sed tamen provi tiun metodon en kelkaj kolegioj aŭ liceoj estas certe farindaĵo.
Ĉu vi ne konas la devizon Libereco, egaleco, frateco? ridego.gif Oni ĉi tie rigardas eviton alparoli per vi-diri/viumi kiel parto de egaleco. Mi bone memoras unu el miaj lektoroj ĉe la (svedalingva) universitato, kie mi studis dum la 1980-jardeko. Ri diris, ke ri certe ne estas tiel arkaika, ke oni devus vi-diri al ri. Estis preskaŭ kontraŭe, ke vi-diri al ri estus insulto.
Mi ne certas, ke mi tute komprenis la lastan parton de via mesaĝo. Sed dum la franca revolucio, uzi vous ja estis danĝera : jen aristokrato! Ne sinjorumi (uzi monsieur), nur civitanumi, (uzi citoyen)! Sinjorumi estis kontraŭrevolucia! Ĝi volis diri, ke laŭ vi la aliparolanto estas aristokrato! Do jes, ĉiagravega insulto en gilotina tempo 😁.
Sed oni ne plu vivadas sub Robespiero, kaj hodiaŭ oni uzas "vous" kun nekonatuloj, kaj "tu" nur kun amikoj kaj familianoj. Tamen estus amuza uzi "civitano" anstataŭ "sinjoro.in.o".

Metsis (הצגת פרופיל) 9 בדצמבר 2019, 13:51:43

Eble mi fuŝis kun nerekta parolado. La lektoro diris al siaj studentoj: Mi ne estas tiel arkaika, praa, ke vi devas vi-diri al mi. Kontraŭ se vi vi-diras al mi, mi sentas min insultata.

לראש הדף