Към съдържанието

komutaj afiksoj

от LM59650, 12 декември 2019

Съобщения: 8

Език: Esperanto

LM59650 (Покажи профила) 12 декември 2019, 09:57:14

Saluton

Ĉu afiksoj estas vere komutaj ?

Ĉu fratineto = fratetino ? (eta fratino)
Ĉu dormejeto = dormetejo ? (eta dormejo)

Ĉu ambaŭ kombinoj havas ekzakte la saman sencon ?

Jxusteno (Покажи профила) 12 декември 2019, 10:39:33

LM59650:Saluton

Ĉu afiksoj estas vere komutaj ?

Ĉu fratineto = fratetino ? (eta fratino)
Ĉu dormejeto = dormetejo ? (eta dormejo)

Ĉu ambaŭ kombinoj havas ekzakte la saman sencon ?
Kaj "fratineto", kaj "fratetino" estas bonaj.
"Dormejeto" signifas "eta ejo por dormi". "Dormetejo" signifas "ejo por dormeti".

LM59650 (Покажи профила) 12 декември 2019, 11:17:56

Jes, mi vidas nun, ke la ekzemplo "dormejeto/dormetejo" estis evidenta, la sencoj estas malsamaj.

Metsis (Покажи профила) 12 декември 2019, 13:05:57

Mi hezitus aldoni multajn afiksojn tiel, por ke la signifo estus klara kaj por ke la esprimo ne estus tiel peza. Ĉi tial preferas esprimojn, kiujn vi jam mem uzis:
  • eta fratino anstataŭ fratineto
  • eta dormejo anstataŭ dormejeto

LM59650 (Покажи профила) 13 декември 2019, 08:02:59

Tio estas iafoje iom subjektiva...
'fratineto' ne ŝajnas tro peza (por mi) en la frazo :
"Kiel vi fartas, kara fratineto ?"
Kaj hieraŭ, mi legis la vorton "knabineto" en novelo de C. Piron.
Sed mi konsentas, ke "fratetino" ne estas tre bela vorto.

sergejm (Покажи профила) 13 декември 2019, 14:19:37

Oni diras fratineto, knabineto - dekomence oni aldonas pli gravan sufikso, poste pli malgravan (se la senco estas egala).
hundinido ≠ hundidino

Metsis (Покажи профила) 14 декември 2019, 19:43:30

sergejm:Oni diras fratineto, knabineto - dekomence oni aldonas pli gravan sufikso, poste pli malgravan (se la senco estas egala).
hundinido ≠ hundidino
Ĉu vi havas referencon al gramatika verko pri tiu ordo?

sergejm (Покажи профила) 14 декември 2019, 22:32:48

Se vi serĉas -etino en tekstaro kaj elĵetos vortojn kie -et- estas fino de radiko vi ricevas:
junuletino - 1 foje
etino - 1 foje
ŝtrumpetino - 1 foje - ? - tiel tie oni nomaĉas iun virinon, kiel mi komprenis
steluletino - 2 foje

Verŝajne en ĉi tiuj kazoj -et- estas pli grava ol -in-; ŝtrumpeto estas ne eta ŝtrumpo, sed alia vestaĵo.
Alia noto: junuleto, steluleto ktp. estas genre neŭtralaj; knabeto, frateto estas viretoj.

-ineto troviĝas pli ol 1000 fojojn.

Обратно нагоре