Al la enhavo

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 2019-decembro-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-20 19:30:10

Ho naivaj leporetoj... El kiuj dubindaj fontoj vi ĉerpas ĉi tiujn falsajn faktojn,? Aŭ vi elpensas ilin memstare?

Judoj en Sovetio, uzante la jidon kaj hebrean, ĉiam utiligis sian propran alfabeton.
Interalie, en la romano de Claude Piron "Ĉu ni kunvenis vane" (verkaĵo iom ridinda pro la evidenta antaŭjuĝeco de la aŭtoro) en la centro de la intrigo estas sovetia jid-lingva gazeto, presita ĝuste en la originala alfabeto.
Tamen kiel mi scias, plimulto da sovetiaj/rusiaj judoj preferis kaj preferas uzi la rusan, inkluzive eĉ tiuj, kiuj nun loĝas en Israelo.

En Ukrainio, kiun fakte kreis bolŝevikoj, aliginte al la malgranda ukrajnetna teritorio kelkajn rusetnajn regionojn, ĉirkaŭ 40% da civitanoj estis kaj estas rusetnuloj kaj ruslingvanoj. Dum la sovetia kaj post-sovetia (relative sendependa) periodoj ĉi-lande ekzistis ruslingvaj kaj ukrajnlingvaj lernejoj, en kiuj oni tamen lernis ambaŭ lingvojn. Sed en nuna Ukrainio, kie la ŝtat-potencon uzurpis usonaj marionetoj, ĉi-klaŭnaĉoj strebas malpermesi la rusan lingvon ne nur en lernejoj, sed ankaŭ surstrate kaj en vendejoj.

Žustenčik, vi tamen ne klarigis, kial vi respondis anstataŭ Zamčik...
Kaj vi, Zamčik... Ĉu vi tamen daŭrigas legi miajn mesaĝojn, malgraŭ via intenco ne fari tion?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 19:54:58

IgorSokoloff:Ho naivaj leporetoj... El kiuj dubindaj fontoj vi ĉerpas ĉi tiujn falsajn faktojn,? Aŭ vi elpensas ilin memstare?

Judoj en Sovetio, uzante la jidon kaj hebrean, ĉiam utiligis sian propran alfabeton.
Interalie, en la romano de Claude Piron "Ĉu ni kunvenis vane" (verkaĵo iom ridinda pro la evidenta antaŭjuĝeco de la aŭtoro) en la centro de la intrigo estas sovetia jid-lingva gazeto, presita ĝuste en la originala alfabeto.
Tamen kiel mi scias, plimulto da sovetiaj/rusiaj judoj preferis kaj preferas uzi la rusan, inkluzive eĉ tiuj, kiuj nun loĝas en Israelo.

En Ukrainio, kiun fakte kreis bolŝevikoj, aliginte al la malgranda ukrajnetna teritorio kelkajn rusetnajn regionojn, ĉirkaŭ 40% da civitanoj estis kaj estas rusetnuloj kaj ruslingvanoj. Dum la sovetia kaj post-sovetia (relative sendependa) periodoj ĉi-lande ekzistis ruslingvaj kaj ukrajnlingvaj lernejoj, en kiuj oni tamen lernis ambaŭ lingvojn. Sed en nuna Ukrainio, kie la ŝtat-potencon uzurpis usonaj marionetoj, ĉi-klaŭnaĉoj strebas malpermesi la rusan lingvon ne nur en lernejoj, sed ankaŭ surstrate kaj en vendejoj.

Žustenčik, vi tamen ne klarigis, kial vi respondis anstataŭ Zamčik...
Kaj vi, Zamčik... Ĉu vi tamen daŭrigas legi miajn mesaĝojn, malgraŭ via intenco ne fari tion?
Pardonon, ne jida, sed krimĉaka.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 19:56:23

La mesaĝo estas kaŝita.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-20 20:03:27

Hej, Žustenčik, sed kial vi hontigas kamaradon Igor?
Ĉu vi jam ĵaluzas lin al mi?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 20:07:39

Sed ja ne nur al la krimĉaka oni trudis la cirilan alfabeton, sed ankaŭ ekzemple al la azerbajĝana, baŝkira, dungana, gagauza, karaĉaja-balkara, karaima, karakalpaka, kazaĥa, kirgiza, krimetatara, taĝika, tatara, turkmena, ujgura, uzbeka, ĉu ne estas tiel?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-20 20:11:11

La mesaĝo estas kaŝita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-20 20:55:07

Kaj la supre listigitaj popoloj, preskaŭ duono el kiuj estas sendependaj de la "kovardaj rusuloj" dum 30 jaroj, preferas plu uzi la cirilan alfabeton. Probable pro tio, ke ili opinias ĝin pli oportuna ol la latina aŭ araba alfabetoj.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-20 22:17:18

Hej, Žustenčik...
Sed kial vi translokis vian temon pri "malfacila vivo de gejoj en Rusio" en la rubrikon "Pri ĉio cetera", retitolis ĝin je "Vivu Esperanto" kaj fermis ĝin? Ĉu vi ektimis ion aŭ iun?
Fakte, mi intencis partopreni tiun temon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-21 10:47:43

Sed en nuna Ukrainio, kie la ŝtat-potencon uzurpis usonaj marionetoj, ĉi-klaŭnaĉoj strebas malpermesi la rusan lingvon ne nur en lernejoj, sed ankaŭ surstrate kaj en vendejoj.
Estas tiom malvera, ke eĉ iu kiu nur parolas Esperanton povus scii tion.

Multaj en Rusio efektive estas konvinkitaj, ke nun estas vivdanĝere paroli ruse en Ukrainio. Eble ne mirinde, se konsideri ke la plej multaj rusianoj ricevas siajn uniformojn pri la okazaĵoj de la najbara lando (Ukrainio) tra ŝtataj propagandaj kanaloj. Pli surprize estas, ke ankaŭ en Krimeo multaj ŝajnas kredi ĉi tiujn rusiajn fabelojn, kvankam ili devus proprasperte scii, ke ĝuste la rusa kaj ne la ukrainia estas la ĉefa lingvo en grandaj partoj de la lando, ekzemple en la ĉefurbo, Kievo. Dum mia lasta vizito en Kievo aŭtune de 2014, kiam la milito en la oriento jam daŭris de longe, okazis nur unu fojon, ke la kasisto en superbazaro alparolis min en la ukraina. Tuj en la vico malantaŭ mi alia kliento iom amuziĝis pri la ukraina vorto por plasta sako kiun la kasisto uzis. Ne malice, ĉefe ŝerce. Torba? li ripetis. Efektive sonas amuzete en la rusa, ne kiel ordinara plasta sako, sed prefere kiel dorsosako de vilaĝano en malnovaj tempoj. Jes ja, torbatorboĉa respondis la kasisto ridante, en la ukraina. Kaj jen ĉio. Poste mi aŭdis, ke ĝuste tiu kasisto estas koanata pro tio, ke ŝi ĉiam parolas ukraine. Tiel malmultaj konsekvence publike parolas la ukrainan en Kievo, ke oni povas iĝi priparoleblaj nur pro tio -kaj tamen la rusia propagando asertas, ke tiu, kiu parolas la rusan en Kievo, riskas ricevi batadon.

Tio kompreneble ne signifas, ke oni ne parolas la ukrainan en Kievo, multaj ja faras tion - sed en preskaŭ ĉiuj ĉiutagaj situacioj la rusa estas la unua elekto kiam nekonataj homoj alparolas unu la alian.

- Kalle Kniivila, Krimeo estas Nia

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-21 12:45:08

IgorSokoloff:Kaj la supre listigitaj popoloj, preskaŭ duono el kiuj estas sendependaj de la "kovardaj rusuloj" dum 30 jaroj, preferas plu uzi la cirilan alfabeton. Probable pro tio, ke ili opinias ĝin pli oportuna ol la latina aŭ araba alfabetoj.
Patrujo de preskaŭ neniu el la popoloj, kies tradicia lingvo estas listigita, jam sendependiĝis disde Rusujo. Tiuj, kiuj laŭ-jure sendependiĝis, ofte uzas la latinan alfabeton (por la azerbajĝana, karakalpaka, krimetatara, turkmena, uzbeka kaj nun ankaŭ parte por la kazaĥa).

Reen al la supro