Contenido

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 16 de diciembre de 2019

Aportes: 71

Idioma: Esperanto

Zam_franca (Mostrar perfil) 22 de diciembre de 2019 18:23:55

Koncerne al kamaradoj Žustenčik kaj Zamčik supozeblas, ke ili reale estas nebul-mensuloj, juĝante laŭ ilia infanece-absurdeca argumentado, sensencaj mesaĝoj, primitivaj spritaĵoj kaj evidenta manko de humur-sento.
Do laŭ vi :
Insulteco estas Humuro,
Alieco estas Stulteco,
Etnoj malsamas

---
Ĉesu Orvelumi.

Jxusteno (Mostrar perfil) 22 de diciembre de 2019 18:43:04

IgorSokoloff:Mi tute konsentas kun la antaŭa oratoro, t.e. kun kamarado Katja.
Ankaŭ mi, kiel mi jam skribis, sufiĉe bone konas la anglan lingvon kaj de tempo al tempo tradukas anglalingvan literaturon por moskvaj eldonejoj, sed tio ne faras min ŝatanto de anglo-saksoj kaj de ilia kulturo. Mi nur simpatias al kelkaj reprezentantoj de ĉi-etno (ekzemple al Mark Twain kaj Bernard Shaw), sed mi malŝatas kaj malestimas la grandegan filistran ĉi-etnan amason, kiu kredas je sia ekskluziveco kaj je primitivaj fabeloj pri "malicaj rusuloj". Kaj des pli mi malŝategas la ĉi-etnajn politikistojn kaj propagandistojn, kiuj elpensas ĉi-fabelojn.
Mi ankaŭ malestimas alilandajn uson-vasalojn (kolektivajn kaj individuajn), kiuj (ĉu kredante je la samaj fabeloj, ĉu ne) hundaĉe bojas kaj elpas al Rusio kaj la rusoj.
Kiel mi jam skribis, mi ne estas adepto de Putin, mi neniam voĉdonis por li, sed en la nuna situacio de politika, ekonomia kaj eĉ "sporta" agresado kontraŭ Rusio mi solidaras kun lia pozicio.
Koncerne al kamaradoj Žustenčik kaj Zamčik supozeblas, ke ili reale estas nebul-mensuloj, juĝante laŭ ilia infanece-absurdeca argumentado, sensencaj mesaĝoj, primitivaj spritaĵoj kaj evidenta manko de humur-sento.
Tamen ankoraŭ eblas, ke ili estas nur supraĵ-mensaj adoleskuloj aŭ eĉ pubertuloj, kiuj penas ŝajnigi sin maturaj diskutantoj.
Via humuro estas mokado je samseksemaj personoj. Ĉu samseksemuloj, metitaj en kaŝajn malliberejojn en Rusujo, ŝatus viajn ŝercaĉojn? Estas tamen neakcepteble ke vi senfonde (mis)konjektas ies seksan orientiĝon. Se "matureco" laŭ via kompreno estas malĝentileco kaj malpovo pensi sendepende disde la aĉa propagando, mi espereble neniam iĝos "matura".
Por la Rusujaj samseksemuloj la "fabeloj" estas la efektiveco, en kiu ili vivas. Ĉu vi estas spektinta la filmeton, en kiu du Rusujaj blogistoj promenadis en Moskvo, tenante la manojn unu de la alia? Eble vi mem povus fari la saman aĵon se tiu filmeto ne konvinkas vin ke en via lando estas multe da samseksemfobio.
Mi ne estas rusofobiulo: ĉiun, renkontatan de mi malbonulon, mi rigardas kiel mabonulon sed ne kiel anon de iu nacio.
Se mi ne eraras, vi estas unu el tiuj, kiuj opinias samseksemulojn torturindaj kaj mortigindaj, ĉu mi pravas?

KatjaMcFlores (Mostrar perfil) 22 de diciembre de 2019 19:22:29

Mi tute konsentas kun la antaűa oratoro, t.e. kun kamarado Igor.
Ankaű inklino senbaze kaj senpruve akuzi, kulpigi kaj atribui al aliuloj malbonajn ecojn estas karakteriza trajto de infaneca naturo. Kvankam la sama inklino haveblas ankaű ĉe okcidentaj politikistoj kaj propagandistoj.
Mi tamen supozas, ke Zamčik estas pli aĝa ol Žustenĉik.
Sed hej, Žustenčik, por kio vi disŝutas malplenajn mesaĝojn ĉi-forume? Por kio vi enmiksas en la disputon tute neenmiksindajn landojn? Ĉu vi havas pli konvinkajn argumentojn pri la mitaj pederastecaj prizonoj ol nud-vortaj asertoj de el-okcidente pripagitaj kvazaű pederestecaj pseűdo-disidentoj? Ĉu vi revenigos kaj malfermos vian pederastecan fadenon, kiun vi naive kaŝis sub la titolo "Vuvu Esperanto"?

Jxusteno (Mostrar perfil) 22 de diciembre de 2019 19:31:01

KatjaMcFlores:Mi tute konsentas kun la antaűa oratoro, t.e. kun kamarado Igor.
Ankaű inklino senbaze kaj senpruve akuzi, kulpigi kaj atribui al aliuloj malbonajn ecojn estas karakteriza trajto de infaneca naturo. Kvankam la sama inklino haveblas ankaű ĉe okcidentaj politikistoj kaj propagandistoj.
Mi tamen supozas, ke Zamčik estas pli aĝa ol Žustenĉik.
Sed hej, Žustenčik, por kio vi disŝutas malplenajn mesaĝojn ĉi-forume? Por kio vi enmiksas en la disputon tute neenmiksindajn landojn? Ĉu vi havas pli konvinkajn argumentojn pri la mitaj pederastecaj prizonoj ol nud-vortaj asertoj de el-okcidente pripagitaj kvazaű pederestecaj pseűdo-disidentoj? Ĉu vi revenigos kaj malfermos vian pederastecan fadenon, kiun vi naive kaŝis sub la titolo "Vuvu Esperanto"?
Karaj samideanoj! Jen estas ekzemplo de samseksemfobio, aĝismo, malĝentileco kaj kvazaŭpatriotismo.
Tamen eble tiu ĉi perversulo bonvolos respondi: kial Krimeo, historie Grekuja teritorio, apartenu al Rusujo?

Zam_franca (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2019 16:16:43

kvazaŭpatriotismo
Patriotismo estas laŭ mi normala, tio estas ami, ne malami almenaŭ, sian landon.
Naciismo, ĉi-foje, estas aĉa, tio estas voli, ke sia lando estu antaŭeca.
Ekzemploj de naciistaj estroj : Putino, Trumpo, Netanjahuo, Ĝonsono.
kial Krimeo, historie Grekuja teritorio, apartenu al Rusujo?
Grekujo eĉ ne volas tion, ĝi "ne estas en la 'ludo'".
Krimeo estus ankaŭ historie osmanida teritorio.

Dum la "moderna historio", en Krimeo de 1783 (mi supozas) ĝis hodiaŭ, Krimeo ĉefege apartenis al du nacioj, Rusujo kaj Ukrainujo poste.

Nu, por kompreni la krizon, mi konsilas al vi du verkojn :
- la nefikciajn filmon "Ukrainujo, fajre kaj sangre" (la nomo de la franclingva versio), kiu estas rusiema kaj enhavas gravajn malveraĵojn, sed ebligas kompreni la rusujan vidpunkton
- la libron Krimeo estas Nia, de K.Kniivila, kiu iomete malpli zorgas pri la faktoj, kaj pli pri la opinioj de la krimea loĝantaro

Jxusteno (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2019 18:47:36

Zam_franca:

Dankon pro la komento.
Mi tamen supozas ke mi povas jam nun klarigi proksimumajn historieton de la okupacio:
La Rusuja Imperio almilitis Krimeon kaj loĝigis ĝin per Rusujanoj. Poste Rusujo ĉesis esti monarkio kaj tie estiĝis komunismo. Kelkaj landoj, apartenadintaj al la Rusuja Imperio , ekzemple Finnujo kaj Polujo, ne eniĝis USSRon, t. e. la novan Komunisman Regnon; Krimeo tamen restis tie. La Sovetunia registaro kruele elpatrujigis krimetatarojn (nacion loĝantan Krimeon). Poste al la krimetataroj oni permesis reveni sed la popolo tiam jam multon perdis...
Komunismo en Sovetunio ĉesis ekzisti kaj Sovetunion oni dividis je pli malgrandaj regnoj; oni donis Krimeon al Ukrainujo. En tre konfuzaj cirkonstancoj Rusujo proprigis plejparton de Krimeo, kvankam UN daŭre rigardas Krimeon Ukrainuja. Krome, la Rusuja registaro malpermesis uzi la latinan alfabeton por skribi je la krimetatara, anoncis la Societon de la Krimetataraj kontraŭleĝa, fermis ukrainlingvan bibliotekon en Moskvo, faris grandskalan propagandon en Rusujo, metis siajn militistojn kaj batalilojn en Krimeon, por montri sian "potencon" konstruis ponton inter Krimeo kaj Rusujo.

Zam_franca (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2019 19:53:58

oni donis Krimeon al Ukrainujo.
Ne! Okazis ĵus post la Dua Mondmilito (Krimeo iĝis parto de la Socialista Respubliko de Ukrainujo). Ne en la 1990-jaroj.

Jxusteno (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2019 19:57:43

Zam_franca:
oni donis Krimeon al Ukrainujo.
Ne! Okazis ĵus post la Dua Mondmilito (Krimeo iĝis parto de la Socialista Respubliko de Ukrainujo. Ne en la 1990-jaroj.
Dankon. Krimeo do antaŭ tre longa tempo ĉesis aparteni al Rusujo.

Zam_franca (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2019 21:52:54

Jxusteno:
Zam_franca:
oni donis Krimeon al Ukrainujo.
Ne! Okazis ĵus post la Dua Mondmilito (Krimeo iĝis parto de la Socialista Respubliko de Ukrainujo. Ne en la 1990-jaroj.
Dankon. Krimeo do antaŭ tre longa tempo ĉesis aparteni al Rusujo.
Ne vere, ĉar estis en Sovetunio.

Sed la longa tempo aŭ nelonga tempo, kiam tiu nacio aŭ nacio posedis Krimeon ne gravas miaopinie.

La maniero krimeanoj elektas sian landon, sian apartenan nacion, gravas pli ol ĉio.
Kaj la "referendumo" kiu okazis en Krimeo ja maltaŭgis.

Sed mi pensas, ke estas tro malfrue por fari ion demokratan en Krimeo, bedaŭrinde.
Multege da krimeanoj kiuj vivis tie antaŭ 2014 simple foriris, kaj tiel plu.
Do la rezulto neniel povus vere boni.

Kio estas ankoraŭ farebla, estas plibonigi la situacion en la oriento de Ukrainujo.
Sed tiu espero eble ne estas tre realema.

sergejm (Mostrar perfil) 24 de diciembre de 2019 04:25:12

Kaj kion vi opinias pri pli aĉa "referendumo" en Kosovo? Multaj tieaj loĝantoj ne foriris, sed mortis - malgraŭ ĉeesto de Nato armeo tie.

Volver arriba