Meldinger: 71
Språk: Esperanto
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 16 20:22:29
Je Kristnasko multaj ornamas Kristnaskarbon, kantas Kristnaskajn kantojn, donacas ludilojn al la infanoj, festenetas en rondo de l' familio... Tamen bedaŭrigas tio ke multaj drinkas kaj malsobriĝas en tiaj festenetoj. Estas tre malagrable, kiam oni tentas naskontinojn ke tiuj drinku, estas tre malagrable kiam oni drinkigas adoleskantojn aŭ eĉ infanojn, estas tre malagrable kiam oni alportas malutilon al sia propra sano kaj al sano de siaj proksimuloj. Mi esperas ke vi ne akompanigos sian familirondan festeneton al malsobrigiloj.
Feliĉon kaj sanon!
Amike, Ĵusteno.
LaAnaso (Å vise profilen) 2019 12 18 22:02:20
Zam_franca (Å vise profilen) 2019 12 18 22:26:40
LaAnaso:Kio estas Kristnaskarbo? Mi ne opinias ke mia lando havas tion.Angle : "Christmas tree"
LaAnaso (Å vise profilen) 2019 12 18 23:10:15
Jes, mia lando havas Kristnaskarbon.
Mi opinias ke Kristnaskarboj originis de Germanujo, ĉirkaŭ 1870.
Metsis (Å vise profilen) 2019 12 19 08:08:45
Jes, ni havas jularbon.
IgorSokoloff (Å vise profilen) 2019 12 19 12:48:10
Metsis (Å vise profilen) 2019 12 19 13:09:20
Meldingen er skjult.
IgorSokoloff (Å vise profilen) 2019 12 19 13:33:43
Jxusteno (Å vise profilen) 2019 12 19 14:49:46
IgorSokoloff:Kiel sciatas, en pasintaj jaroj islamaj enmigrantoj en kelkaj eŭropaj landoj aktive protestis kontraŭ publikaj (surstrataj) kristnaskaj arboj kaj kelkloke eĉ bruligis ilin. Interesas, ĉu ĉi-jare adeptoj de Mahometo permesos al indiĝenaj eŭropanoj senzorge ĝui la feston ĉirkaŭ koniferaj simboloj de Kristanismo?Ĉu malsobriĝo estas simbolo de la Kristanismo? Ŝajnas al mi, ke vi ne estas Kristano, sed eble nur portas kruceton kaj arogante nomas sin "Kristano"... Eble vi eĉ estas el tiuj, kiuj opinias, ke torturado de samseksemaj personoj, ekzekutado de "herezuloj", perforta baptado, forbruligado de judaismaj libroj, batado de infanoj ankaŭ estas "nedisputebla parto de la Kristanismo". Kiam vi lastfoje plorante preĝis al Dio? Kiam vi lastfoje dimanĉumis? Kiam vi lastfoje fastis?
Se vi estas el tiuj, kiuj opinias, ke botelo da brando kaj malespera ĝemo de infanoj, suferantaj pro malsobraj parentoj, estas "simbolo de Kristanismo", "Gott mit uns", ĉu?
IgorSokoloff (Å vise profilen) 2019 12 19 15:29:24
Dankon, Žustenčik... Vi sukcesis amuzi min.