Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kio vi diras "Mi parolas Esperanton" en via lingvo?

ca, kivuye

Ubutumwa 79

ururimi: Esperanto

Mikaelo (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2008 10:36:24

Rey75:
Svetko:Por preventi aperon de iu idioto, mi informas vin ke en la rusa oni tute ne diras tion. Almenaŭ en tia formo. Do prefere tute ne uzu la rusan. ridulo.gif
ĉu vi signifas en la rusa oni ne povas diri ke oni povas paroli plua lingvo?
Nu, kial do? Jen:
"Я говорю на эсперанто"

stefanspaul (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2008 13:55:32

En la germana lingvo estas
"Ich spreche Esperanto."

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2008 16:25:07

Jam kolektataj:

Mi parolas Esperanton.
I speak Esperanto.
Yo hablo Esperanto.
Io parlo Esperanto.
Aš kalbu esperantiškai.
Jeg snakker Esperanto.
Je parle espéranto.
Jag talar esperanto.
Eu falo esperanto.
Minä puhun Esperantoa.
Я говорю на эсперанто.
Ich spreche Esperanto.

Andybolg (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2008 17:31:12

Hilded:En la norvega (bokmål): "Jeg snakker Esperanto"
En la norvega (nynorsk): "Eg snakkar Esperanto"

ora knabo (Kwerekana umwidondoro) 3 Nyandagaro 2008 23:06:37

kroata, serba, bosna, montenegra: (ja) govorim esperanto. Mi pli ŝatas sen "ja". Ĝuu la kolektadon! Dum la ĉi-jara UK mi kolektadis similajn frazojn, sed ne ĉi tiun. Ekzemple mi kolektadis: mi ne parolas Esperanton lango.gif

Pupeno (Kwerekana umwidondoro) 4 Nyandagaro 2008 05:18:04

Dankon al ĉiuj por la lokucio!

Ĉu neniu parolas azian lingvon? Ĉinia aŭ Japania lingvo ekzemple?

Dankon! Dankon! Dankon! sal.gif

Filanator (Kwerekana umwidondoro) 4 Nyandagaro 2008 08:48:00

Por la japana, mi tradukus: Esuperanto-o hanashimasu aŭ Esuperanto-o wakarimasu, sed mi nur estas studanto.

TWM (Kwerekana umwidondoro) 4 Nyandagaro 2008 09:28:16

mi ne estas certa sed mi kredas ke "mi parolas Esperanton" estas

Ma räägin Esperanto keelt.

en estona lingvo.

ikem (Kwerekana umwidondoro) 4 Nyandagaro 2008 10:36:48

En la hungara:
"Beszélek eszperantóul."

Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 4 Nyandagaro 2008 21:00:56

En la libanaraba :
"BaHke esberanto"

Subira ku ntango