Kelkaj procentaĵoj
Zam_franca,2020年2月6日の
メッセージ: 5
言語: Esperanto
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年2月6日 20:58:51
Ĉu tiuj procentaĵoj estas veraj laŭ vi?
70% : la latina kaj latinidaj lingvoj (franca, latina, itala)
20% : ĝermanaj lingvoj (germana, angla, jida)
5% : slavaj lingvoj (rusa, pola)
5% : aliaj lingvoj (greka, araba, japana...)
nornen (プロフィールを表示) 2020年2月6日 22:07:14
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.
sudanglo (プロフィールを表示) 2020年2月7日 14:02:03
Cetere, tiom da vortoj en tipa Esperanta teksto estas kunmetitaĵoj. Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?
Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年2月7日 17:03:44
Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?Jen bona demando!
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.Laŭ Klaŭdo Pirono estas 10% da slavaj vortoj en Esperanto, sed supozeble tiu nombro enhavas vortojn kiel ekzemple "gazeto" (kiu ekzistas interalie en la rusa, ĉiuokaze vi ja konas la slavajn lingvojn pli ol mi).
Miapense, en la "baza" lingvo, ne multege da tut-slav-devenaj vortoj estas uzataj.
Mi rimarkis, ke ju pli radiko ne ŝajnas esti ege uzata (ekzemple "juk-"), des pli ĝi venas el la germana!
Tamen kompreneble tiu rimarketo rekte venas el mia franclingva menso.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2020年2月8日 10:22:22
Plejofte nunaj statistikoj spegulas nur la vidpunkton de tiu, kiu prezentas ilin. Ĉar ili estas fermitaj, t.e. oni povas scii nek metodon nek bazajn donitaĵojn, oni ne povas kontesti ilin. Tial tiaj statistikoj estaj des pli kritikindaj, ke ili ne estas kritikeblaj.