Til innholdet

Pri JE

fra saeedborhani,2020 2 29

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

saeedborhani (Å vise profilen) 2020 2 29 16:13:02

C^u oni povas c^iam preterlasi la jokeron 'je' kaj aldoni '-n' anstatau^? Ekz.:
Li estas enviema je ili.
Li estas enviema ilin.

Metsis (Å vise profilen) 2020 2 29 18:08:01

Bertil Wennergren konstatas en PMEG, ke
PMEG:
Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.
kaj li donas kelkajn ekzemplojn kiel anstataŭiĝi je per alia esprimoj. Sed notu, ke restas esprimoj, en kiuj oni ne povas anstataŭigi.

saeedborhani (Å vise profilen) 2020 3 1 11:04:25

Dankon!
Kaj c^u mia frazo estis korekta?:

Li estas enviema ilin

Metsis (Å vise profilen) 2020 3 1 13:04:34

Dependas.

Mi komprenas la ekzemplojn en PIV tiel, ke
  • se temas pri konkreta deziro havi tion, kion alia posedas aŭ pri sento kontraŭ iu, kiu posedas, oni preferu verban esprimon: "Li envias ion al ili" resp. "Li envias ilin (pri io)"
  • se temas pri abstrakta sento, inklino al envio, oni uzu substantivon aŭ adjektivon kun la finaĵo -em: "Enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj"
Ĉar en via frazo "Li estas enviema ilin" temas pri konkreta sento, mi dirus "Li envias ilin".

StefKo (Å vise profilen) 2020 3 1 14:18:46

Meldingen er skjult.

Tibake til toppen