본문으로

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

글쓴이: Jxusteno, 2020년 3월 13일

글: 86

언어: Esperanto

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 1:15:10

La pronomo ĝi signifas la priparolataĵola priparolata infaneto. Se oni estas nek la priparolataĵo, nek la la priparolata infaneto, estas malĝuste priparoli onin per ĝi.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 1:23:30

Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 1:39:42

Frano:Ĉu iu povas argumenti klare?

Kial reprezentanto de biologia speco Homo Sapiens indas apartan pronomon alian ol "ĝi"?

Kaj se la argumentado estas logika kaj konvinka, tiam

Kial reprezentantoj de biologia speco Homo Sapiens ne indas apartan pronomon alian ol "ili"?
Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 1:40:09

Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Jes.

Frano (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 2:52:02

Jxusteno:Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro ne estas ramp(ant)aĵo.

Frano (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 2:55:17

Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Temas ne pri logikeco de lingvoj sed pri logiko de argumentado. Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?

Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 4:54:15

Frano:
Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Temas ne pri logikeco de lingvoj sed pri logiko de argumentado. Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?
Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj."

Frano (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 5:04:23

Vinisus:Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.
Ankaŭ mi ne komprenas tiun "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.

Mi skribis ion alian: Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 5:40:33

Frano:
Jxusteno:Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro ne estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro estas rampantaĵo. En Esperanto ĉiuj bestoj (ĉiuj animaloj krom homo) estas aĵoj.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 15일 오후 5:46:09

Frano:
Vinisus:Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.
Ankaŭ mi ne komprenas tiun "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.

Mi skribis ion alian: Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?
La pronomo ili signifas la priparolato(j) kaj/aŭ la priparolataĵo(j), ĉi tiu difino inkluzivas ankaŭ la priparolatoj, tial ne necesas aparta multenombra pronomo por personoj.

다시 위로