Till sidans innehåll

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

av Jxusteno, 13 mars 2020

Meddelanden: 86

Språk: Esperanto

Jxusteno (Visa profilen) 6 april 2020 09:34:17

flanke:
Jxusteno:Kial estas pluraj hieroglifoj por la sama pronomo "tā"?
Ĉi tie,la vira "tā" estas "他",la maldekstra parto "亻" de "他" signifas homon/viron/knabon.Kaj la maldekstra parto "女" de la ina "tā"(“她”) singnifas virinon/knabinon.Tamen,la dekstra parto de "他" aŭ "她",estas "也",kiu signifas "ankaŭ".
Kaj la alia "tā" estas "它" (Esperante:Ĝi),ĝia sura parto "宀"(Pinjino:mián) signifas pridomajn aferojn.Kaj ĝia suba parto "匕"(Pinjino:bǐ) signifas ponardon.Tamen la ĉina skribo "它" ne estas pri domo aŭ ponardo.Ankaŭ ĉinoj pensas,ke t.e. stranga aŭ interesa.
Per ŝanĝi iun parton de ĉina skribo,vi povas ŝanĝi ĝian signifon.
Interese

flanke (Visa profilen) 6 april 2020 09:37:23

Jxusteno:
Sed kiel oni skribas tiun "tā" se oni parolas pri nek pure ina, nek pure vira persono?
Kutime oni skribas la viran "tā"(他)

Jxusteno (Visa profilen) 6 april 2020 09:46:32

flanke:
Jxusteno:
Sed kiel oni skribas tiun "tā" se oni parolas pri nek pure ina, nek pure vira persono?
Kutime oni skribas la viran "tā"(他)
Dankon

Jxusteno (Visa profilen) 6 april 2020 09:47:21

Jen interesa filmeto pri la kontraŭriismo kaj ĝiaj bedaŭrindaj konsekvencoj:
https://tubaro.aperu.net/v/ytb_aEfO4Flid1Q

Metsis (Visa profilen) 6 april 2020 11:08:40

Jxusteno:
Ĝi estas propra pronomo, tiel same kiel nul, miliono, miliardo ktp estas numeraloj, kvankam ili ne estas menciitaj en la kvara regulo.
Eta rimarko…

Zamenhof estis nek matematikisto nek lingvisto, kaj ĉi tial la nombroj ne formas unuforman sistemon. nul…dek, cent kaj mil estas nombrovortoj, sed miliono, miliardo ktp. estas substantivoj.

Jxusteno (Visa profilen) 6 april 2020 12:09:45

Metsis:
Jxusteno:
Ĝi estas propra pronomo, tiel same kiel nul, miliono, miliardo ktp estas numeraloj, kvankam ili ne estas menciitaj en la kvara regulo.
Eta rimarko…

Zamenhof estis nek matematikisto nek lingvisto, kaj ĉi tial la nombroj ne formas unuforman sistemon. nul…dek, cent kaj mil estas nombrovortoj, sed miliono, miliardo ktp. estas substantivoj.
Nu, oni povas ankaŭ diri ke Zamenhof ne estis sufraĝisto, nek fakulo pri la kvira teorio.
Nul ja ne estas en la kvara regulo, tamen ĝi povas ne akcepti la substantivan finaĵon kaj eĉ uziĝi sen apostrofo.

Tillbaka till toppen