Închis
Max. 500 mesaje.
Ŝercoj
de StefKo, 17 martie 2020
Contribuții/Mesaje: 501
Limbă: Esperanto
Rovniy_Sergey (Arată profil) 30 noiembrie 2020, 15:27:01
StefKo:Kial "ili donis ĝin" kaj ne "...lin"?Pardonu, mi eraris kaj forgesis korekti.
Rovniy_Sergey (Arată profil) 30 noiembrie 2020, 15:27:06
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!
sergejm (Arată profil) 30 noiembrie 2020, 17:05:15
Li respondas: "Doktoro ordonis tranĉi tranĉi".
La telegrafisto demandas, kial li respondas same.
- Sara demandas min: "Doktoro ordonis tranĉi. Tranĉi?", mi respondas: "Doktoro ordonis tranĉi? Tranĉi!".
StefKo (Arată profil) 30 noiembrie 2020, 19:37:50
– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!
Rovniy_Sergey (Arată profil) 1 decembrie 2020, 09:01:33
StefKo:Plezuro? (malnova juda ŝerco)- Rigardu, kian belan korpon havas tiu knabo!
– Mi havas plezuron koni vian edzinon...
– Kaj vi nomas tion plezuro?!
- Ne estas knabo, sed knabino!
- Ne diru, estas ja knabo!
- Tute ne knabo! Ŝi estas mia filino!
- Ho! Tiam vi, sinjoro, estas ŝia patro?
- Ne, mi estas ŝia patrino!
Rovniy_Sergey (Arată profil) 1 decembrie 2020, 10:54:23
- Nu, estas bone, ke vi resaniĝis!
StefKo (Arată profil) 1 decembrie 2020, 13:14:19
Rovniy_Sergey:- Avino, mi ekzamenis vin, vi estas sana. Klarigu denove, pri kio vi plendas?Saluton, Sergey!
- Sed mi spiregas.
- Kaj kiam?
- Kiam mi ne povas kuratingi la buson!
Mi havas du rimarkojn, Sergey.
Unuan ĝeneralan: vi pli kaj pli bone, pli lerte, uzas Esperanton. Mi gratulas al vi la progreson!
Duan, rilatan al la vorto "avino": mi supozas ke vi volis uzi la vorton "oldulino" aŭ "maljunulino". En la Rusa (kaj en la Pola ankaŭ) estas unu vorto por nomi kaj avinon kaj maljunan virinon babuŝka (pole babcia). En Esperanto por tio estas la malsamaj vortoj.
Mi skribas pri tio ĉar oldulino kaj avino tre ofte rolas en multaj ŝercoj do tiuj ĉi eraroj ankaŭ estos multaj.
Se mi eraras, iu pli sperta korektu min!
StefKo (Arată profil) 3 decembrie 2020, 20:22:02
– Kial vi dungas nur edziĝintajn virojn?
– Ili estas alkumiĝintaj al humiligoj kaj ofendoj, krom tio ili ne rapidas akurate eliri el laborejo.
Rovniy_Sergey (Arată profil) 4 decembrie 2020, 17:49:30
Rovniy_Sergey (Arată profil) 5 decembrie 2020, 21:30:06
- Diablo prenu la lernejon! Mi ne iros! Ĉiuj tie malamas min...🙁
- Kial vi ne provas donadi malpli da hejmtaskoj al ili?! 🤔🧐🤥