Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ŝercoj
de StefKo, 2020-marto-17
Mesaĝoj: 501
Lingvo: Esperanto
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-10 12:08:58
- Kaj se mi diros "jes", ĉu vi falos?
StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-13 11:58:06
Nepo vizitas sian avon.
– Avo, kion vi faras?
– Mi spektas filmon.
– Kian filmon?
– Historian.
– Avo, tio estas porna filmo!
– Por vi porna, por mi historia.
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-13 18:21:59
- Diru, kiel vi faris vian riĉon?"
Li respondas:
- Nu, kiel? Tre simple. Mi aĉetis pomon kontraŭ dolaro, lavis ĝin, vendis ĝin kontraŭ du dolaroj. Poste mi aĉetis du pomojn, lavis ilin, vendis ilin por kvar. Kaj tiam mia onklino mortis kaj lasis al mi milionon.
sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-14 04:36:39
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-decembro-14 06:04:48
Kiam mia amikino rendevuis kun junulo el retpaĝo de konateco, ŝi instrukciis min telefoni al ŝi post 15 minutoj. Se li ne plaĉos al ŝi kaj ŝi volos foriri, tiam ŝi respondos mian vokon kaj diros, ke oni urĝe ekvokas ŝin kaj ŝi ne havas tempon. Mi vokis ŝin, ŝi pepas dolĉe, ŝajne li plaĉis. Post 20 minutoj, ŝi venis al mi larmante - post 15 minutoj oni telefonis al li kaj urĝe vokis lin ien.
sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-14 18:15:12
La lasta ridas tiu, kiu plej bone pafas.
sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-15 16:37:17
Fizikisto-praktikulo prenas sitelon da akvo kaj verŝas ĝin al la cigaredon.
Fizikisto-teoriisto kalkulas kiom da akvo necesas kaj uzas glason da akvo.
Matematiko vidas fajrestingilon kaj diras 'La solvo ekzistas!'
StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-15 16:49:33
La mesaĝo estas kaŝita.
Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-16 09:17:13
Krom ludinte rusan ruleton.
StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-16 20:23:25
sergejm:Plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta.Eble tiel: “Pli bone ridas ridonto, lasta – pli bone pafonto”?
La lasta ridas tiu, kiu plej bone pafas.
Ĉu tio estas gramatike ĝusta kaj havas la saman sencon?