본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Ŝercoj

글쓴이: StefKo, 2020년 3월 17일

글: 501

언어: Esperanto

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 12월 10일 오후 12:08:58

- Karulo, se mi falos en la akvon, ĉu vi savos min?
- Kaj se mi diros "jes", ĉu vi falos?

StefKo (프로필 보기) 2020년 12월 13일 오전 11:58:06

Ŝercema avo

Nepo vizitas sian avon.
– Avo, kion vi faras?
– Mi spektas filmon.
– Kian filmon?
– Historian.
– Avo, tio estas porna filmo!
– Por vi porna, por mi historia.

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 12월 13일 오후 6:21:59

Oni demandas riĉulon:
- Diru, kiel vi faris vian riĉon?"
Li respondas:
- Nu, kiel? Tre simple. Mi aĉetis pomon kontraŭ dolaro, lavis ĝin, vendis ĝin kontraŭ du dolaroj. Poste mi aĉetis du pomojn, lavis ilin, vendis ilin por kvar. Kaj tiam mia onklino mortis kaj lasis al mi milionon.

sergejm (프로필 보기) 2020년 12월 14일 오전 4:36:39

Se la problemo estas solvebla per mono, ĉi tio ne estas problemo, ĉi tio estas elspezoj

Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 12월 14일 오전 6:04:48

Rendevuo.
Kiam mia amikino rendevuis kun junulo el retpaĝo de konateco, ŝi instrukciis min telefoni al ŝi post 15 minutoj. Se li ne plaĉos al ŝi kaj ŝi volos foriri, tiam ŝi respondos mian vokon kaj diros, ke oni urĝe ekvokas ŝin kaj ŝi ne havas tempon. Mi vokis ŝin, ŝi pepas dolĉe, ŝajne li plaĉis. Post 20 minutoj, ŝi venis al mi larmante - post 15 minutoj oni telefonis al li kaj urĝe vokis lin ien.

sergejm (프로필 보기) 2020년 12월 14일 오후 6:15:12

Plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta.
La lasta ridas tiu, kiu plej bone pafas.

sergejm (프로필 보기) 2020년 12월 15일 오후 4:37:17

Iu studento ĵetas neestingitan cigaredon, komenciĝas incedio.
Fizikisto-praktikulo prenas sitelon da akvo kaj verŝas ĝin al la cigaredon.
Fizikisto-teoriisto kalkulas kiom da akvo necesas kaj uzas glason da akvo.
Matematiko vidas fajrestingilon kaj diras 'La solvo ekzistas!'

StefKo (프로필 보기) 2020년 12월 15일 오후 4:49:33

글을 감추었습니다.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 12월 16일 오전 9:17:13

Oni ĉiam lernas de niaj malvenkoj.
Krom ludinte rusan ruleton.

StefKo (프로필 보기) 2020년 12월 16일 오후 8:23:25

sergejm:Plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta.
La lasta ridas tiu, kiu plej bone pafas.
Eble tiel: “Pli bone ridas ridonto, lasta – pli bone pafonto”?
Ĉu tio estas gramatike ĝusta kaj havas la saman sencon?

다시 위로