Затворен
Max. 500 messages.
Ŝercoj
од StefKo, 17. март 2020.
Поруке: 501
Језик: Esperanto
StefKo (Погледати профил) 05. фебруар 2021. 12.03.08
Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
Rovniy_Sergey (Погледати профил) 05. фебруар 2021. 13.29.12
- Ĉu vere? Bonvolu klarigi.
- Mi banas min, kuŝante en bankuvo, sed ŝi dronigas miajn anasetojn!
🐟🐬🐳
nornen (Погледати профил) 05. фебруар 2021. 14.33.37
StefKo:Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.Altebrilas:Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".
StefKo (Погледати профил) 05. фебруар 2021. 15.47.16
nornen:Jes. Tia vorto ekzistis en la malnova pola sed nun ne estas uzata. Nun iuj personoj, amikoj de hundoj, nomas sin ŝerce psubrat se tio havas alian signifon: brat psa do "frato de hundo". En pluralo oni uzadis prefere la formon psubraty.StefKo:Pole sukinsyn. La vorto fontas el la rusa(?). Ĝi signifas "filo de hundino (putino)" kaj estas malpli insulta ol "putinfil(aĉ)o".Se iu viro estas sukinsyn, do, konsekvence, liaj fratoj estas psubracia.
PS.
Al ĉiuj interesataj pri uzado de la vorto "hundo" en diversaj diraĵoj - enrigardu https://lernu.net/forumo/temo/25025/3
nornen (Погледати профил) 05. фебруар 2021. 16.08.05
“Diru al mi, S-ro Storm,” demandis scivolema damo, “kio estas la plej grava puno pro bigamio?”
“Havi du bopatrinojn,” respondis Storm mallongvorte.
sergejm (Погледати профил) 06. фебруар 2021. 11.28.17
- Malmulte.
- Kaj se pli precize?
- Tre malmulte.
sergejm (Погледати профил) 06. фебруар 2021. 13.59.44
Pacientojn de stultula domo oni nomis stultuloj kaj kuracistojn ĉe ili ĉestultuloj.
Rovniy_Sergey (Погледати профил) 07. фебруар 2021. 07.20.35
- Ĉu vi praktikis kungfuon, aŭ iun alian orientan batalarton?
- Ĉu vi demandas ĉi tion, ĉar mi estas ĉino?
- Ne, ĉar vi drinkas mian bieron!
🦝🐼🐍
sergejm (Погледати профил) 07. фебруар 2021. 07.56.01
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!
Rovniy_Sergey (Погледати профил) 07. фебруар 2021. 08.16.44
sergejm:- Mi estas eminenta poeto!Kial ne pentristo?
- Mi neniam aŭdis pri vi!
- Vi povas legi miajn versojn sur necesejajn murojn!