본문으로

Nia movado

글쓴이: diogotux, 2008년 8월 5일

글: 19

언어: Esperanto

diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 5일 오후 10:47:48

Mi havas kritikon al Esperanto. Kaj mi estas esperantisto do la kritiko estas al mi mem.

Kiu estas la kerna ideo pri Esperanto? Ni lernu Esperanton por ne "bezoni" lerni aliajn lingvojn por komuniki internacie.

Ĉu tio ne montras nia malfermeco kaj malvolo al lerni alies lingvon kaj kulturon? Inter rilatoj de du landoj ne ekzistas loko por Esperanto se unu komunikanto interesiĝas sufiĉe pri la alia kulturo por paroli la lingvon aliulan.

Koncize tio: La mondo estas plurlingva. Homoj estu plurlingva. Ne estas tiel malbone lerni multajn lingvojn... Multaj esperantistoj lernas multajn lingvojn. Ju pli oni lernas aliajn lingvojn, des malpli oni bezonas Esperanton...

Tio estas la unua argumento. La dua estas ke Esperanto estas eŭropeca. Mi ne vidas azianojn plendi pri tio en interretaj forumoj, sed ties ĝenerala intereso kaj nombro rilate al eŭropanoj estas vida.

Tamen Esperanto estas plej taŭga por internaciaj organizoj kiel UN, mi pensas.

Mi kritikas tiuj kiuj plendas kiel infano, eble mi agas tiel nun. Sed ni scias ke Esperanto ne estas perfekta, do ni rigardu kaj niajn difektojn kaj niaj kvalitojn, kaj sciu kia ni estas.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 8월 6일 오후 7:23:46

Unue, ne eblas ellerni ĉiujn lingvojn, eĉ vi tutanime tion deziras.
Due, nun Esperanto ne estas la lingvo internacia. Tio estis neatingebla revo de la iniciatinto, sed realeco estas alia.
Esperanto estas nur helpa artefarita lingvo.
La lingvon uzas tiuj, kiuj volas sufiĉe facile kaj senprobleme komunikiĝi kun homoj de aliaj landoj, lingvoj kaj kulturoj.
Ne atendu miraklojn de Esperanto kaj ne postulu ion nekredeblan.

Ĉu Esperanto interesigis vin, ĉu ĝi almenaŭ iomete plaĉas al vi? Do, uzu ĝin por interkomunikiĝi kaj ĝui la interrilatojn.

diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 7일 오후 6:12:24

Terurĉjo:Ne atendu miraklojn de Esperanto kaj ne postulu ion nekredeblan.
Vi pravas.

Dankon pro via vidpunkto!

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 7일 오후 6:57:51

Vi parolis pri realaj problemoj inda je serioza pripensado kaj diskuto. Ĉiu lingvo estas trezoro, sed neniu el ni povas lerni ĉiujn. Sed ni havas pontlingvon, kiam komunikado estas problemo, pli facila ol aliaj lingvoj,

Vi faris bonan punkton pri ĝia 'Eŭropeco' de la vidpunkto de Azianoj. Esperantistoj bezonas pensi serioze kiel alfronti ĉi tiun problemon. Unu metodo estas pli bone ekspluati la eblecojn de la lingvo mem kaj ne uzi tiom da neologismojn, devenante de Eŭropaj lingvoj.

Mi esperas ke internaciaj organizoj kaj kunvenoj akceptos ĝin kiel aldona lingvo por internacia komunikado. Nenio en nia mondo estas perfekta. Pro tio, ni estas Esperantoj!

Sebasities (프로필 보기) 2008년 8월 7일 오후 9:30:48

Saluton !
Mi estas komencanto de esperanto. Bonvolu pardoni miajn erarojn.
Mi volas lerni esperanton ĉar :
unue, mi estas scivolema kaj mi ŝatas inventitajn lingvojn (mi inventis lingvon vokatan "aeria"-n simple por ludi kun ideoj kaj kun belaĵo de sonoj);
due, multe de personoj parolas esperanton, en tuta mondo, do mi nun povas komuniki kun personoj kiuj estas scivolemaj kaj kiuj ŝatas unu inventitan lingvon : la esperanton.
Mi pensas ke plej bona kialo pro lerni esperanton estas simple ... deziro lerni ĝin. Ne estas necese havi kialon pratikan aŭ seriozan. sal.gif
Sebasities

Meŝig (프로필 보기) 2008년 8월 8일 오전 11:44:58

Saluton,
Ĉu tio ne montras nia malfermeco kaj malvolo al lerni alies lingvon kaj kulturon?
Persone, esperanto helpas min al lerni aliajn lingvojn, ĉar ĝi pligrandigas kaj plifaciligas miajn eblojn kontakti kaj pridemandi denaskalingvanojn pri lingvaj malfacilaĵoj kaj pri la parola lingvo (kiu oftege malsimilas al la skriba lingvo).
Pri alies kulturo: ŝajnas al mi, ke esperanto estas ilo, kies la celo estas permesi la komunikadon inter malsamkulturaj geuloj. Ĉu la lernado de esperanto do ne spegulas volon malkovri aliajn kulturojn? rideto.gif

diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 8일 오후 2:00:09

Miland:Pro tio, ni estas Esperantoj!
Aŭ ni estas esperantoj, aŭ esperantistoj. Esperantoj (kun E majuskla) estas radiko kiu signifas la lingvo mem, ne ĝiaj uzantoj.

Mi ricevis mesaĝojn privatajn kaj multaj respondojn en la forumo pri tio, do mi dankas, kaj nun vidas kiel malsimile personoj el pluraj lokoj en la mondo vidas la saman aferon.

Mi demandis tion, ĉar mi komencis lerni ĉinan, kaj rimarkis ke malgraŭ ĉinujo estas granda lando, ĉinaj esperantistoj ne abundas.

Estis dirite al mi ke brazilanoj kaj rusoj nombras bona kvanto en esperantismo. Nu, mi rigardis la aferon nur unu-flanke, ĉar multaj grandaj landoj same kiel ĉinujo ne abundas je esperantistoj (ekz. Hindujo: ne lasu min mensogi!). Verdire, esperantismo ne estas abunda movado en neniu lando. Do mi ofte rigardas nunajn esperantistojn kiel pionirojn, sed malpli pioniraj ol tiuj de la 1890-1910 jardekoj. lango.gif

Freŝdate mi legis blogon (ne blogo verdire) de ĉina esperantisto kiu motivigis siajn samlandanojn ne esperi lingvon perfektan ĉar tio ne ekzistas. Li ankaŭ montris ekzemplon de lingvo internacia pli Azia, sed klarigis kaj mi scias nenion pri ties sukceso. Do, se ni volas havi multajn internaciajn rilatojn kaj traduko al multaj lingvoj tro kostas, esperanto estas 'bona vojo'.

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 8일 오후 3:09:28

diogotŭ: Verdire, esperantismo ne estas abunda movado en neniu lando.
Do, en iu lando ĝi ja estas abunda movado. Kiu?

Parenteze 'Esperanto' estis iam vorto por persono, kaj la uzado ŝanĝis. Tamen, miaopinie, tauga por ŝerca vortludo kiel la mia.

Jen PMEG paĝo:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/o-vo...

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 8일 오후 5:58:31

Miland:
diogotŭ: Verdire, esperantismo ne estas abunda movado en neniu lando.
Do, en iu lando ĝi ja estas abunda movado. Kiu?
Ĉu tiu ne signifas ke Esperanto estas abunda movado en ĉiu lando? okulumo.gif
En neniu lando esperantismo ne estas abunda movado.

R2D2! (프로필 보기) 2008년 8월 8일 오후 11:35:14

horsto:Ĉu tiu ne signifas ke Esperanto estas abunda movado en ĉiu lando? okulumo.gif
En neniu lando esperantismo ne estas abunda movado.
Tıo nur sıgnıfas, ke Esperanto abundas en ıu lando. Same, “ne ĉıuȷ” ne sıgnıfas “nenıu”.

Kompreneble tıo povas estı eraro de lıa nacılıngvo, kıu permesas uzı du ne-vortoȷn.

—Ilhuıtemoc δ

다시 위로