المشاركات: 38
لغة: Esperanto
sergejm (عرض الملف الشخصي) 23 أبريل، 2020 10:43:15 م
La plumo kuŝas sur (la) tablo.
На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.
En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.
Metsis (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 6:46:06 ص
sergejm:Ручка лежит на столеHa, la rusa estas kiel la finna! Oni kutime komencas la frazon per la konata afero (aŭ la plumo aŭ la "sur la tablo") kaj konigas la novan aferon ĉe la fino de la frazo.
La plumo kuŝas sur (la) tablo.
На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.
En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 7:13:33 ص
En la nuna rusa ĉi tiu regulo ne ĉiam laboras, sed la novgoroda dialekto de prarusa laboris.
Oni trovis komencon de betulbasta letero kaj ne rimarkis tion ĝis trovo de la fino.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 10:16:43 ص
Se ni parolas pri io, ekz. pri la peno, kaj mi devas uzi la vorton (antaŭe ni menciis ĝin, ekz. "mia peno", "verda peno", "perdita peno", ktp.) estas evidente ke mi diras pri peno jam menciita! Do identeco de la aĵo estas subkomprenata! Se okazus ke en tiu interparolo (skribaĵo) mi pensas, diras pri alia plumo, mia interparolanto (leganto) pensus aŭ dirus ion ajn: "ne ŝajnigu stultulon, vi bone scias pri kio ni diras!" (aŭ almenaŭ rigardus min suspekte). En tiu loko rigardu kiajn emociojn povas estigi "ŝajnigo de nekompreno de la vortidenteco" (malgraŭ la manko de "la"!). Se mi volus pli precizigi la vorton, nur tiam mi aldonus "tiu, tiu ĉi, tia, sama, mema, via", ktp. Tiel faras homoj uzantaj lingvon sen "la", ekz. la polan.
En parolo tian vorton oni povas ankaŭ akcenti.
_Almazik_ (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 12:40:13 م
sergejm:Ручка лежит на столеHm, nun mi komprenis, kaj eĉ trovis, kiel oni "uzas" la en la Japana
La plumo kuŝas sur (la) tablo.
На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.
En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.
flanke (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 3:03:26 م
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 3:45:30 م
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/i...
Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 24 أبريل، 2020 3:51:49 م
nornen:La demando mem estas absurda.Mi tute konsentas kun vi. Mi cetere supozas ke ĉiu sono de Esperanto ne estas almenaŭ en unu el la lingvoj. Tio tamen forigindigas neniun sonon en Esperanto, ĉu ne?
Estas lingvoj, kiuj ne nepre markas pluralon. Ĉu ni demandu, kial Esperanto havas pluralon?
Estas lingvoj, kiuj havas dualon kaj paŭkativon. Ĉu ni demandu, kial Esperanto ne havas ilin?
Estas lingvoj, kiuj ne havas futuron. Ĉu ni demandu, kial Esperanto havas futuron?
Miaopinie, Esperanto funkcias sufiĉe bone tiel, kiel ĝi estas nun. La demando "kial ekzistas LA?" estas samsencplena kiel la demando "kial ekzistas -OS?"