לתוכן העניינים

Kial "La" ekzistas?

של _Almazik_, 20 באפריל 2020

הודעות: 38

שפה: Esperanto

sergejm (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2020, 22:43:15

Ручка лежит на столе
La plumo kuŝas sur (la) tablo.

На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.

En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.

Metsis (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 06:46:06

sergejm:Ручка лежит на столе
La plumo kuŝas sur (la) tablo.

На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.

En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.
Ha, la rusa estas kiel la finna! Oni kutime komencas la frazon per la konata afero (aŭ la plumo aŭ la "sur la tablo") kaj konigas la novan aferon ĉe la fino de la frazo.

sergejm (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 07:13:33

Pli precize estas "La plej gravan - al la komenco". Kaj kutime vortoj, kiuj havas 'la' en Esperanto, estas pli gravaj.
En la nuna rusa ĉi tiu regulo ne ĉiam laboras, sed la novgoroda dialekto de prarusa laboris.
Oni trovis komencon de betulbasta letero kaj ne rimarkis tion ĝis trovo de la fino.

StefKo (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 10:16:43

Mi aldonas tre gravan argumenton - kunekston.
Se ni parolas pri io, ekz. pri la peno, kaj mi devas uzi la vorton (antaŭe ni menciis ĝin, ekz. "mia peno", "verda peno", "perdita peno", ktp.) estas evidente ke mi diras pri peno jam menciita! Do identeco de la aĵo estas subkomprenata! Se okazus ke en tiu interparolo (skribaĵo) mi pensas, diras pri alia plumo, mia interparolanto (leganto) pensus aŭ dirus ion ajn: "ne ŝajnigu stultulon, vi bone scias pri kio ni diras!" (aŭ almenaŭ rigardus min suspekte). En tiu loko rigardu kiajn emociojn povas estigi "ŝajnigo de nekompreno de la vortidenteco" (malgraŭ la manko de "la"!). Se mi volus pli precizigi la vorton, nur tiam mi aldonus "tiu, tiu ĉi, tia, sama, mema, via", ktp. Tiel faras homoj uzantaj lingvon sen "la", ekz. la polan.
En parolo tian vorton oni povas ankaŭ akcenti.

_Almazik_ (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 12:40:13

sergejm:Ручка лежит на столе
La plumo kuŝas sur (la) tablo.

На столе лежит ручка.
Sur la tablo kuŝas plumo.

En Esperanto vortordo ne gravas. En la rusa vortordo definas kiu objekto estas kun 'la'.
Hm, nun mi komprenis, kaj eĉ trovis, kiel oni "uzas" la en la Japana ridulo.gif

flanke (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 15:03:26

(Ordinare,por komencantoj)Oni ne-nepre uzas "la",iuj preferas uzi ĝin laŭ sia nacilingvo,kiu enhavas vorton,kies signifo estas sama kiel "la" en Esperanto;kaj iuj preferas ne uzi ĝin laŭ sia nacilingvo,kiu ne enhavas vorton,kies signifo estas sama kiel "la" en Esperanto.

Jxusteno (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 15:45:30

PMEG havas kelke da lecionoj pri la difina artikolo la:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/i...

Jxusteno (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2020, 15:51:49

nornen:La demando mem estas absurda.

Estas lingvoj, kiuj ne nepre markas pluralon. Ĉu ni demandu, kial Esperanto havas pluralon?
Estas lingvoj, kiuj havas dualon kaj paŭkativon. Ĉu ni demandu, kial Esperanto ne havas ilin?
Estas lingvoj, kiuj ne havas futuron. Ĉu ni demandu, kial Esperanto havas futuron?

Miaopinie, Esperanto funkcias sufiĉe bone tiel, kiel ĝi estas nun. La demando "kial ekzistas LA?" estas samsencplena kiel la demando "kial ekzistas -OS?"
Mi tute konsentas kun vi. Mi cetere supozas ke ĉiu sono de Esperanto ne estas almenaŭ en unu el la lingvoj. Tio tamen forigindigas neniun sonon en Esperanto, ĉu ne?

לראש הדף