ورود به محتوا

"Parko" kaj "parki"

از guyjohnston, 6 اوت 2008

پست‌ها: 9

زبان: Esperanto

guyjohnston (نمایش مشخصات) 6 اوت 2008،‏ 16:00:44

Saluton, ĉu aliaj opinias la uzadon de la vorto-radiko "park-" stulta? Laŭ la Reta Vortaro, "parko" signifas "ĉirkaŭbaritan, arboriĉan, taŭge flegatan terspacon", sed "parki" signifas "lasi aŭton, buson aŭ similan veturilon en taŭga loko dum oni ne uzas ĝin". Du tute senrilataj signifoj. Laŭ mi tio povas esti tre konfuza, speciale se iu vidis unu el la signifoj sed ne alian. Ekzemple, kion signifas "parka"? Ĉu rilatas al ter-spacoj aŭ al lasi veturilojn? Kaj "parkisto"? Ĉu homo kiu prizorgas parkon, aŭ homo kiu parkas la aŭtojn de klientoj, ekzemple ĉe luksa hotelo aŭ kazino? Mia-opinie, tia ĉi dusignifeco de radiko estas tute evitinda, kaj mi pensas ke mi ne vidis alian uzatan tian radikon (krom kelkaj propraj nomoj), ĉar oni ĝenerale konscias la problemon kaj evitas la dusignifecon, ekzemple dirante "firmao" anstataŭ "firmo".

diogotux (نمایش مشخصات) 6 اوت 2008،‏ 16:03:52

Ĉu vi konas la vorton placo? Laŭ mi estas bona alternativo al parko.

guyjohnston (نمایش مشخصات) 7 اوت 2008،‏ 2:35:25

Terurĉjo:Ĉu vi ne ŝatas homonimojn? Sen ili ĉia lingvo malriĉiĝas.
Mi malsam-opinias. En internacia pont-lingvo kiel Esperanto, ili nur malplifaciligas la lernadon kaj uzadon de la lingvo, ĉar oni povas facile miskompreni ilin. Do ĉu laŭ vi, Esperanto estas malriĉega lingvo, ĉar tiaj homonimaj radiko-vortoj estas malmultegaj en ĝi?

Taciturn_ (نمایش مشخصات) 8 اوت 2008،‏ 16:38:39

Mi ridegas ,Terurcjo, ty zhzhesh! ridulo.gif)))))

Mikaelo (نمایش مشخصات) 9 اوت 2008،‏ 16:04:14

guyjohnston:
Terurĉjo:Ĉu vi ne ŝatas homonimojn? Sen ili ĉia lingvo malriĉiĝas.
Mi malsam-opinias. En internacia pont-lingvo kiel Esperanto, ili nur malplifaciligas la lernadon kaj uzadon de la lingvo, ĉar oni povas facile miskompreni ilin. Do ĉu laŭ vi, Esperanto estas malriĉega lingvo, ĉar tiaj homonimaj radiko-vortoj estas malmultegaj en ĝi?
Tamen tute ne "malmultegaj". Vidu PIV. Tie vi trovos, ke vorto "parko" havas kvin sencojn, vorto "paroli" - kvar sencojn, vorto "kapsulo" - ses sencojn k.t.p. Esperanto estas vivanta, natura lingvo, kaj ĝi havas ĉion, kio estas en naciaj lingvoj. Aliel ĝi estus "komputera" lingvo, ne uzebla por homa komunikado.

Hispanio (نمایش مشخصات) 10 اوت 2008،‏ 19:32:28

Klarigo:
Parko: urba loko kie oni trovas arbojn kaj kie oni povas promeni kaj/aŭ ripozi.

Parkejo, aŭ parkad-grundo (ne parko): loko kie oni povas parki la aŭtojn.

Klara kiel fonta akvo rideto.gif

diogotux (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 16:22:31

R2D2!:Mı nenıam komprenos, kıel onı povas rılatı arbon kaȷ aŭtomobılon...
Drinku alkoholaĵon kaj vi tuj komprenos rido.gif

Hispanio (نمایش مشخصات) 13 اوت 2008،‏ 16:50:07

Rudolf F.:Hm, sed:
Parko: Unufoja ago parki.

Parkejo: Arealo kun parko.
Vi pravas.

Do, mi povas diri:
Parkadejo: loko kie oni povas parki la aŭtojn.

eb.eric (نمایش مشخصات) 14 اوت 2008،‏ 23:33:01

Eble por esti pli preciza (aŭ eĉ metafora), oni povus diri "veturilopark-" aŭ iom malpli precize, "aŭtopark-". Dum simple "parko" estas tiu loko senveturila.

Parko por aŭtoj... eble tiu estas la deveno de la alilingvaj vortoj por parkejo. Ekz. la brita angla "car park".

بازگشت به بالا