去目錄頁

R2-D2

nornen, 2020年4月26日

讯息: 5

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2020年4月26日下午2:56:30

Kiel oni prononcas la faman roboteton R2-D2 vialingve?

Germane: "R-zwo-D-zwo". Pli malpli esperante "er-cvo-de-cvo". IPA: /ˈɛr.tsvoː.ˌdeː.tsvoː/ aŭ /ˈɛɐ̯.tsvoː.ˌdeː.tsvoː/

Hispane: "Arturito". Pli malpli esperante "arturito". IPA: /ar.tu.ˈɾi.to/

France: "R-deux-D-deux". IPA: /ɛʁ.dø.ˈde.dø/

Finne: "R-kaks-D-kaks". IPA: /ˈær.kɑks.ˌdeː.kɑks/

Zam_franca (显示个人资料) 2020年4月26日下午8:52:05

Mi skribu tion pere de francaj vortoj. Aŭskultu ilin ĉe Guglo-traduko bonvole.
Air deux dé deux.

Air - - > aero, dé--> ĵetkubo

Tiun vortludon mi mem kreis por klarigi, ne miskomprenu!

Ja mi eklernu la internacian abocon! Mi fartas kiel azeno (simbolo de stulteco).

nornen (显示个人资料) 2020年4月27日上午12:04:18

Dankon. Kie restas la akcento? Air deux deux? Air deuxdeux?

Zam_franca (显示个人资料) 2020年4月27日上午5:44:09

nornen:Dankon. Kie restas la akcento? Air deux deux? Air deuxdeux?
Ho... en la franca la akcento ja estas mallaŭta. Mi dirus nur ĉe la "dé", sed honeste la akcento estas tiom negrava ke mi ne certas.

Metsis (显示个人资料) 2020年4月27日上午7:15:11

Kutime oni prononcas per är-kaks dee-kaks laŭ la prononco de literoj kaj nombroj (la (nord)germana prononco estas tre simila) , sed en kelkaj malbonaj tradukoj oni uzis la tradukon artoo.

回到上端