Tartalom

Kie ili estas?

nigrarozo-tól, 2008. augusztus 11.

Hozzászólások: 36

Nyelv: Esperanto

Miland (Profil megtekintése) 2008. augusztus 15. 22:45:57

Mi ne diris ke oni devas ĉiam absolute pruvi ĉion. Mi opinias ke pri 2+2=4, ni ne povas honeste dubi la verecon de tiu frazo. Diri tion ne estas la sama kiel diri ke ni povas scii ĉion.

Pri tradiciaj relegiaj pozicioj, ili ne estas simplaj ideoj kiel matematikaj frazoj pri simplaj numeroj. Mi kredas ke Providencio aranĝis ke ĉiam eblos dubi kaj mensogi en nia mondo. Perforti la menson, eĉ se eble, subfosus la liberan volon kiu necesas por la animfarado, kiun mi kredas esti grava parto de nia destino, aŭ la celo de nia vivo.

Sebasities (Profil megtekintése) 2008. augusztus 16. 0:36:27

Miland, mi opinas kiel vi.
Via mesaĝo alveni kiam mi skribis mian : mi ne legis vian antaŭ havi sendati mian.
Mia lasta mesagô volis sekvi tiuj de AlfRoland kaj Hispanio.
Mi semple pensas ke manko de pruvoj ne estas pruvo de manko.
La racio povas bone funkcii eĉ sen absoluta pruvon se ĝi estas konscia de ĝia limoj.

jan aleksan (Profil megtekintése) 2008. augusztus 16. 9:10:19

Geamikoj,

Mi demando.gif -as pri la disvolviĝo de tiu debato. Temis unue pri zam.gif-ojn!

Estas interesas debaton, sed mi forte ne konsentas miksi spirita vivo kaj animo, kun ekzisteco de (aĵa) vivo ekster la tero.

okulumo.gif al ĉiuj,

AlfRoland (Profil megtekintése) 2008. augusztus 16. 11:45:37

Mi ne petas ke iu provu ke animo ekzistas, mi petas definon: kio estas animo. Se ni ne interkonsentas pri tio ni nur havas sensencan vorton, kombinon de literoj. Mi preferas paroli pri la cerbo, ĉar laŭ svedaj leĝoj homo estas morta kiam la cerbo mortiĝis kaj kuracistoj asertas ke eblas tutcerte determini kiam la cerbo estas mortinta. Mi pensas ke ankaŭ multaj aliaj landoj havas similan leĝon. Malgraŭ ke la cerbo mortiĝis eblas ke la koro daŭre batas ktp.

Tiu defino de la morto ebligas donacon de organoj al aliaj homoj kiu alie mortus.

Sebasities: Via ekzemplo pri astromnomoj estis interesa; ĉu ne Galileo estis devigata de la eklezio konfesi ke la suno cirkulas teron kaj ne inverse?

Sebasities (Profil megtekintése) 2008. augusztus 16. 13:17:56

AlfRoland:Via ekzemplo pri astromnomoj estis interesa; ĉu ne Galileo estis devigata de la eklezio konfesi ke la suno cirkulas teron kaj ne inverse?
Certe ! Tial mi diris en mia mesaĝo de 2008-08-13 (paĝo 1 de tiu forumo) : "Mi pensas ankaŭ ke religio kaj filozofio demandas : 'KiAl aferoj estas tiel?' dum scienco demandas 'KiEl aferoj estas, funkcias?' " Laŭ mi, la religio kaj la filozofio ne devas neniam voli regi la sciencon, kiel la scienco ne devas neniam voli regi la religion kaj la filozofion. Tamen, ili povas esti komplementaj, kun arto kaj aliaj aferoj, por helpi ĉiun homon je trovi sencon de sia vivo.

Nun, mi pensas, kiel Jan Aleksan, ke ni ĉiuj vagas kaj ke tiu forumo estas pri la ekstertera vivo (kun aŭ sen animo ! okulumo.gif)

Do, ĉu iu scias se la sondilo "Phoenix", surteriĝa sur Marso tiu jaro, fine trovas spurojn de vivo mikroba en la trovitaj spuroj de glacio ?

Hispanio (Profil megtekintése) 2008. augusztus 22. 22:17:53

http://boinc.berkeley.edu/index.php

Ĉi tie estas projekto kiu nomiĝas SETI@home, kun kiu oni povas reserĉi kaj, eble, trovi inteligentan vivon lango.gif

Legi kaj provi bonvolu. Mi tion havas kaj mi estas registrita. Mi multe ŝatas.

Vissza a tetejére