본문으로

the ĥ sound in esperato

글쓴이: bob_marmalade, 2020년 8월 25일

글: 8

언어: English

bob_marmalade (프로필 보기) 2020년 8월 25일 오후 7:32:40

i noticed that the ĥ sound in esperanto is quite rare, this is a bit of a silly question but why?

nornen (프로필 보기) 2020년 8월 25일 오후 9:26:03

It is quite rare in the languages from which Esperanto took its vocabulary.

And over the time it has been replaced in some instances by K, e.g. arĥaika -> arkaika; meĥaniko -> mekaniko.

Metsis (프로필 보기) 2020년 8월 26일 오전 7:51:41

Se vi demandas min, oni tute ne bezonas la literon ĥ.

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 8월 26일 오전 9:48:22

Same pri "ĝ" kaj "ĵ", kiuj estas oponataj (laŭ mia scio) nur en "aĵo / aĝo". Eble sinonimo (oldo?) ebligus eviti tiun paron.

Sed tiaj debatoj povas instigi al reformemo, kiu, ĝis la "fina venko", estas pli danĝera ol superfluaj literoj. Do ni atendu ĝis tiam.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 8월 27일 오후 12:46:14

Kial reformoj estos laŭ vi pli danĝeraj post - ebla - fina venko? Mi opinias la malon, tiam ni eĉ pli bezonus stabilecon.

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 8월 28일 오후 5:58:14

Mi ne skribis "post", sed "ĝis". Dum tiu antaŭa periodo, reformoj estas evitindaj, kaj eĉ evitendaj. Poste, estos internacie agnoskita - kaj pagita - akademio, kiu faros oficialajn reformojn, sammaniere kiel en ĉiu-ajn grava lingvo.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 8월 28일 오후 9:29:00

Mi komprenata vian vidpunkton, sed mi kredas, ke tamen forigi plene literon estas nefundamenta kaj do nefarebla, eĉ por potenca kaj respektata akademio.
Sed ĉu oficialiĝos novaj vortoj, sen ĥ (ekz. "koruso"), kiuj paralele estos uzataj kun malnovaj?
Tio estas laŭ mi forta ebleco.

Altebrilas (프로필 보기) 2020년 8월 31일 오후 9:37:39

Laŭ ReVo, "koruso" anstataŭigas "ĥoro"-n nur por la ĉefa signifo...

Aliflanke, oni uzas X-ojn paralele kun la ĉapeloj. Aŭ H-ojn, se oni volas ĝisfine obei la fundamenton.

다시 위로