Сообщений: 16
Язык: Esperanto
jojanoo (Показать профиль) 27 ноября 2020 г., 16:16:58
Hodiaŭ mi trovis la frazon: Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn. Ĉar temas pri du aferoj ni bezonas n-finaĵon ĉe krajono.
Sed en mi ĉio kontraŭstaras tiun ideon. Eble estas tro logika. En la germana kaj la franca ekz krajono estu singulara.
Kion vi pensas?
Zam_franca (Показать профиль) 27 ноября 2020 г., 17:57:14
Kaj krome: ĉu vi ne volas diri "j-finaĵo"?
Ĉar temas pri du aferoj ni bezonas n-finaĵon ĉe krajono.
jojanoo (Показать профиль) 27 ноября 2020 г., 18:04:48
Via frazo estas ĝusta, sed kvankam sence sama, gramatike ĝi estas malsama. Nun mi devas pli atenteme rigardi en libroj, ĉu mi trovu tiajn frazojn.
Zam_franca (Показать профиль) 27 ноября 2020 г., 21:30:51
Via frazo estas ĝusta, sed kvankam sence sama, gramatike ĝi estas malsamaNu, mia frazo nur celas emfazi kaj klarigi la strukturon "verda kaj ruĝa krajonoj". Mi ne vere uzus tian frazon fakte, nur temas pri klarigilo.
nornen (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 3:23:39
La baza frazo estas:
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan krajonon.
Nun ni forlasas unu el la du aperaĵoj de la vorto "krajono".
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.
Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi pli bonaj ol la trologika originalo.
Tamen se la afero estas mala, t.e. du singularaj substantivoj kun plurala adjektivo, mi ja sukcesas vidi la malsamecon:
Li havas hararon kaj barbon brunan. = Jes, li havas hararon. Jes, li havas barbon. Jes, lia barbo estas bruna. Ne, ni ne scias kiakolora estas lia hararo.
Li havas hararon kaj barbon brunajn. = Jes, li havas hararon. Jes, li havas barbon. Jes, lia hararokaj lia barbo estas bruna.
Frano (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 8:52:00
nornen:La baza frazo estas:Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan krajonon.
Nun ni forlasas unu el la du aperaĵoj de la vorto "krajono".
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi volas verdan kaj ruĝan krajonon.
Ambaŭ frazoj ŝajnas al mi pli bonaj ol la trologika originalo.
Mi komprenus, ke oni parolas pri unu krajono kun du malsamkoloraj grifeloj ĉe kontraŭaj flankoj.
Mi volas verdan krajonon kaj ruĝan.
Mi ne certas, sed eble "Mi volas verdan krajonon kaj la ruĝan" estus pli ĝuste (?), ĉar la artikolo indikas ke "ruĝa" ankaŭ rilatas al iu krajono kaj ne al io alia.
jojanoo (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 10:36:21
jojanoo (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 10:42:56
Parenteze, cŭ ne plu ekzistas la eblo, korekti la propran komentojn post sendo?
Frano (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 10:44:33
jojanoo:@frano. Ne, temas pri unu krajono kun du malsamaj koloroj. Tiam estus> verd/ruĝa krajono, mi supozas.Tial devas esti kiel en PMEG: "Mi volas verdan kaj ruĝan krajonojn".
Frano (Показать профиль) 28 ноября 2020 г., 10:58:20
jojanoo:Parenteze, cŭ ne plu ekzistas la eblo, korekti la propran komentojn post sendo?En la supra dekstra angulo de ĉiu komento, estas blua kvadrato kun tri blankaj linioj. Alklaku ĝin. Por komentoj de aliaj homoj ekzistas nur unu eblo - respondi. Por viaj propraj vi trovos du pliajn - redakti kaj kaŝi.