Al contingut

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?

de Andreo Jankovskij, 29 d’agost de 2008

Missatges: 13

Llengua: Esperanto

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 29 d’agost de 2008 20.12.11

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" aŭ estas aliaj variantoj?

horsto (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 10.01.20

Kion vi volas traduki? Ĉu temas pri "firewall"? En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].

Frankouche (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 11.51.36

horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].
Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas ! okulumo.gif
Pri "firewall", eble retkonektfiltrilo, pri "antivirus", komputŝildo, adiaŭaĵaĉilo... rideto.gif

horsto (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 15.09.15

Povus ankaŭ temi pri "motherboard, mainboard", Esperante [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeftabulo] ĉeftabulo aŭ ĉefkarto[/url].
Frankouche: Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.

Frankouche (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 15.30.30

horsto:Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.
Tromalfrua !! rideto.gif , mi ŝanĝis (almetis) la nomon en la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo]reta vikia paĝo[/url] !

Nur necesas, ke ci kreas vikian konton.

rubulo (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 22.18.46

Interesa paĝaro pri komputilaj terminoj ĉi tie.

mnlg (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2008 23.36.33

Frankouche:Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas !
Nomo venas de vetkura barileto kiun oni uzas dum replenigo de motoroj per benzino.

"Retfiltrilo" aŭ "retbarilo" povus esti bonaj nomoj.

Mikaelo (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2008 5.40.20

Terurĉjo:Ŝajne, ke ĉiuj miskomprenis Andreon, ĉar li celis komputilan korpon aŭ komputilujon.

Do, ne komputila sistem-bloko, sed komputila korpo aŭ komputilujo.

Ĉar moderna k-korpo plejparte havas turan formon, oni povas nomi ĝin "turo".

Almenaŭ mi tian havas.
Sed verŝajne temas ne nur pri "skatolo" , sed ankaŭ pri enhavo. Mi persone nomas tion simple "komputilo", ĉar ĉio cetera estas periferiaĵoj por ĝi: monitoro, klavaro, muso, mikrofono, aŭskultiloj k.t.p.

Martinbr (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2008 18.57.34

Frankouche:
horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].
Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas ! okulumo.gif
Stranga la uzo laŭ mi ne estas, nur metafora - kaj la metaforo laŭ mi tute taŭgas, ĉar la funkcion de konektfiltrilo oni povas kompari al tiu de fajroŝirma muro.

Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 31 d’agost de 2008 21.26.39

Jen ĉi tie estas la bildo pri kiu mi demandas.

Ĉu tiu bloko apud monitoro vere tiel nomiĝas?

Tornar a dalt