본문으로

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 8월 29일

글: 15

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 29일 오후 8:12:11

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" aŭ estas aliaj variantoj?

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오전 10:01:20

Kion vi volas traduki? Ĉu temas pri "firewall"? En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].

Frankouche (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오전 11:51:36

horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].
Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas ! okulumo.gif
Pri "firewall", eble retkonektfiltrilo, pri "antivirus", komputŝildo, adiaŭaĵaĉilo... rideto.gif

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오후 3:09:15

Povus ankaŭ temi pri "motherboard, mainboard", Esperante [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeftabulo] ĉeftabulo aŭ ĉefkarto[/url].
Frankouche: Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.

Frankouche (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오후 3:30:30

horsto:Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.
Tromalfrua !! rideto.gif , mi ŝanĝis (almetis) la nomon en la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo]reta vikia paĝo[/url] !

Nur necesas, ke ci kreas vikian konton.

rubulo (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오후 10:18:46

Interesa paĝaro pri komputilaj terminoj ĉi tie.

mnlg (프로필 보기) 2008년 8월 30일 오후 11:36:33

Frankouche:Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas !
Nomo venas de vetkura barileto kiun oni uzas dum replenigo de motoroj per benzino.

"Retfiltrilo" aŭ "retbarilo" povus esti bonaj nomoj.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 8월 31일 오전 1:00:03

Ŝajne, ke ĉiuj miskomprenis Andreon, ĉar li celis komputilan korpon aŭ komputilujon.

Do, ne komputila sistem-bloko, sed komputila korpo aŭ komputilujo.

Ĉar moderna k-korpo plejparte havas turan formon, oni povas nomi ĝin "turo".

Almenaŭ mi tian havas.

Mikaelo (프로필 보기) 2008년 8월 31일 오전 5:40:20

Terurĉjo:Ŝajne, ke ĉiuj miskomprenis Andreon, ĉar li celis komputilan korpon aŭ komputilujon.

Do, ne komputila sistem-bloko, sed komputila korpo aŭ komputilujo.

Ĉar moderna k-korpo plejparte havas turan formon, oni povas nomi ĝin "turo".

Almenaŭ mi tian havas.
Sed verŝajne temas ne nur pri "skatolo" , sed ankaŭ pri enhavo. Mi persone nomas tion simple "komputilo", ĉar ĉio cetera estas periferiaĵoj por ĝi: monitoro, klavaro, muso, mikrofono, aŭskultiloj k.t.p.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 8월 31일 오전 6:03:50

Mikaelo, vi forgesis pri la plej grava ero de komputilo - pri muskovrilo. Mi eĉ havas specialan pelilon por ĝi.

다시 위로