akuzativo en specifa kunteksto
de Darth_Vader, 18 de enero de 2021
Aportes: 49
Idioma: Esperanto
Darth_Vader (Mostrar perfil) 18 de enero de 2021 05:06:29
B) Kion vi volas ke mi diras?
C) Kion vi volas por mi diri?
Kiu frazokonstruado pravas? Mi volas ekscii kion oni volas esti dirata de mi. Sed mi honeste ne scias kiu pravas, do mi ne tute scias kiel demandi ĝin.
Krom viaj respondoj (kiujn mi aprezas), bonvolu montri al mi kie en la PMEG aŭ la Lernu lecionoj la klarigo(j) por tio ĉi estas.
dankon,
sergejm (Mostrar perfil) 18 de enero de 2021 10:07:32
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?
sudanglo (Mostrar perfil) 18 de enero de 2021 15:13:42
Kiun sumon vi volas ke mi pagu (How much do you want me to pay)
Ĉu logike ke, se oni povas diri Vi volas ke mi diru kion ! tiam oni povas diri Kion vi volas ke mi diru ?
Jen la PMEG ligo
Altebrilas (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 11:27:48
sergejm:A) Kion vi volas diri al mi?Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?
Por mi, infinitivo estas normala, kiam la subjekto estas la sama:
Mi volas iri = mi volas, ke mi iruTio evitas la ripetadon de "mi"
Male, en la ekzemplo B, la "u"-formo ŝajnas neevitenda
sergejm (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 12:59:13
Altebrilas:Mia B) estas mia propono por punkto B) en la unua mesaĝo. Sed vidu mesaĝon de sudanglo kaj lian ligilon al PMEG - mia propono estas malbona.sergejm:A) Kion vi volas diri al mi?Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?
StefKo (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 13:16:24
sudanglo:Mi volas ke vi pagu nun ( I want you to pay now)Tute logike! (sed demandosigno en fino de unua frazo)
Kiun sumon vi volas ke mi pagu (How much do you want me to pay)
Ĉu logike ke, se oni povas diri Vi volas ke mi diru kion ! tiam oni povas diri Kion vi volas ke mi diru ?
Jen la PMEG ligo
StefKo (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 13:17:36
sergejm:Kial malbona?Altebrilas:Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.Mia B) estas mia propono por punkto B) en la unua mesaĝo. Sed vidu mesaĝon de sudanglo kaj lian ligilon al PMEG - mia propono estas malbona.
sergejm (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 16:35:58
- estus bone, sed 'kion?' oni devas meti unua.
Kion vi volas ke mi diru?
- 'kion' estas tro malproksime de 'diru' - vidu ligilon al Pomego de Sudanglo (en fino).
nornen (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 19:22:31
sergejm:Vi volas ke mi diru kion?La solvo laŭ PMEG estus: Pri kio vi volas, ke mi diru tion?
- estus bone, sed 'kion?' oni devas meti unua.
Kion vi volas ke mi diru?
- 'kion' estas tro malproksime de 'diru' - vidu ligilon al Pomego de Sudanglo (en fino).
Tamen al mi persone, tio ŝajnas eĉ pli malkomprenebla.
sergejm (Mostrar perfil) 19 de enero de 2021 19:27:36