ورود به محتوا

« Elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. ». Esperanto sen antaujuĝoj

از morico, 7 فوریهٔ 2021

پست‌ها: 37

زبان: Esperanto

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:13:21

Walter Francini eldonis libron pri "Esperanto sen antaŭjuĝoj" en1978.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_sen_antaŭjuĝoj

Jen kelkaj larĝaj ekstraktoj de la libro. La granda plimulto de la enhavo estas internacia kaj ankoraŭ aktuala.
Kelkaj ne aktualaj ekstraktoj estas ĉi tie forigitaj [...], kaj kelkaj aktualigaĵoj kaj artikoloj de Vikipedio estas aldonitaj [tekstoj].

Tiu ĉi libro permesas klarigi Esperanto-n al ne Esperanto-parolantoj aŭ al novaj esperantistoj.
Walter Francini esperis ke la libro estus tradukita en multaj naciaj lingvoj.

La libro enhavas Antaŭparolon de d-ro Erlindo Salzano kaj tri partojn.
La antaŭparolo kaj unua parto estas sube
La dua kaj triaj partoj estas en : https://lernu.net/forumo/temo/29488

ENHAVO
Antaŭparolo de Erlindo Salzano p.1
La historie superaj lingvoj. Kia komuna lingvo? Mortinta, nacia aŭ internacia? Esperanto, neŭtrala, facila lingvo, literature riĉa, sed ekzistas antaŭjuĝoj p.2

Unua parto Gramatiko de Esperanto
https://eo.wikipedia.org/wiki/Gramatiko_de_Esperan...
Unua parto Klarigoj p.3.
1.1 Celo de tiu ĉi libro 1.2 Kio estas Esperanto kaj esperantismo
1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

https://lernu.netrumo/temo/29488
Dua parto . Esperanto sen antaujuĝoj p.1
Tria parto. Kritikoj kaj Respondoj pri la Lingvo p.7
La detala enhavo estas p.1

ANTAŬPAROLO

Waltero Francini konas bone la obstinan, longdaŭran batalon, kiun devis alfronti la grandaj ideoj ĝis venki, trudiĝi kaj fine favori la homaron. Pro tio Waltero Francini asertas, ke elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. "Se la faktoj kontraŭstaras la teorion, des pli malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis kaj ankoraŭ sonos tra la tempoj, malhelpante la progresan marŝadon de la homaro.
Kiel li mem pruvas, pritraktanta la kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887 naskiĝis Esperanto, sed multe pli frue, laǔ la disvolviĝo de la lingvoj de la mondo, el kiuj ĝi fontas, kaj el la ĉiam eksterigita aspiro al ilo de komuna interkompreno.

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:18:11

Ekde la plej fora antikveco, kiam la popoloj ekstarigis inter si komercajn kontaktojn, iu lingvo ekregis por la interesatoj pri la interŝanĝoj. Ĝi estis kompreneble tiu de la reganta popolo, kiu sukcesis perforte submeti plurajn aliajn popolojn al sia jugo. Kaj tiel sin sekvis sumeranoj, babilonanoj, asirianoj, medoj, persoj ktp. Tiam ekaperis en la mondo, [en la periodo de Budho en Barato kaj de Konfuceo en Ĉinio], tiu miraklo de la historio — la greka popolo — kiu fundamentis la sciencon, sublimigis la literaturon, perfektigis la artojn, kreis la logikon, pliprofundigis kaj disvastigis la filozofion, stariĝante kiel kultura modelo por la antikva mondo, al kiu ĝi altrudiĝis, malpli per la forto de la armiloj de Aleksandro la granda, ol per la neegaleblaj verkoj de siaj poetoj, scienculoj, artistoj kaj filozofoj. Ĝis nun neniam la homaro spektis tian eksplodon de genieco, kies fortlumeco modlis la okcidentan mondon, kiun ĝi daŭre lumigas. La greka lingvo ekstaris tiam kiel la komuna ilo de interkomprenado, ĉefe inter la elitoj, reprezentante en sia epoko tion, kion, jarcentojn poste, reprezentis la franca.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Greka_lingvo

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:20:40

Per la Romanoj disvastiĝis la latina, sed la greka kulturo altrudiĝis al la konkerinto, tiel ke de tiam oni ekparolis modelon grekan-romanan. En la sino de la latina, la greka daure vivis kaj fariĝis la fundamento de la moderna scienca terminaro. Dum en Oriento la greka kaj la latina al-trudiĝis kune, en Okcidento la latina havis pli da influo kaj ĝi, mikse kun la naciaj idiomoj, formis la latinidajn lingvojn kaj, en sia originala formo, ĝi iĝis la komuna lingvo de la akademianoj kaj de la Romanaj pastroj. La kulto okazis latine, en la sama lingvo oni regis la lecionojn ĉe la universitatoj kaj en ĝi oni kreis grandajn verkojn. La kreskanta interŝanĝo inter la okcidentaj popoloj postulis tiun komunan instrumenton de interkompreno.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Latina_lingvo

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:37:29

Sed... ĉar ĉio pasas en ĉi tiu mondo, la graveco de la latina ekprezentis signojn de malfortiĝo.
Kaj tiel alvenis la tempo, kiam la naciaj lingvoj ekdisputis la mondan hegemonion. Tuj komence la franca — la plej logika, polurita kaj eleganta el la europaj lingvoj, fundamentita sur vastega kaj eksterordinara literaturo, havis avantaĝon kaj fariĝis la ilo por la internacia diplomatio kaj la lingvo de la elitoj en la plej malsamaj landoj. Havis avantaĝon en la internaciaj rilatoj tiu, kiu sciis paroli france.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Franca_lingvo#

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:40:32

Dume la angla altrudiĝis kiel komerca lingvo, pro la vasteco de la brita imperio kaj la kreskanta hegemonio de Usono, elstariĝinta precipe post la unua granda milito. Oni povas diri, ke la dekadenco de la angla imperio estas kompensita de la pligraviĝo de Usono, kaj sur la kampo de la internacia diplomatio, kaj en la pliintensiĝo de la monda komerco, kaj, ĉefe, pro ĝia rimarkinda ekonomia potenco. La dua monda milito konfirmis la eksterordinaran elstarecon de la usona koloso en la internacia scenejo. Kaj tiel la angla lingvo iom post iom altrudiĝis kiel ilo de komunikado inter la popoloj.
Krome, Barato (Hindujo), lingve dividita en pli ol cento da lingvoj kaj dialektoj, por superi la malavantagxon el tio fontanta kaj venki la reziston, kiun multaj prezentis al la komuna adopto de unu el ili kiel oficiala lingvo, decidis adopti la anglan idiomon, oni diru pase, en kiu paradokse esprimiĝis la popolaj estroj, kiuj protestis kontrau la brita regado super tiu lando. [Tamen la hinda lingvo estas komprenata en 2020 fare de proksimume 65 % de la loĝantaro de Barato kaj uzata samtempe kiel la angla fare de la federala barata registaro].

https://eo.wikipedia.org/wiki/Angla_lingvo

https://eo.wikipedia.org/wiki/Barato

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:42:16

La hegemonio de la angla kaj franca inter la aliaj lingvoj, kvankam nediskutebla, ne estis nedisputebla. La aliaj landoj reagis kontrau ĝi. Okaze de la fondo de Ligo de Nacioj en 1919, post longa diskutado venkis la franca kaj la angla kiel solaj instrumentoj de komuna interkompreno.
[...] Tamen ĉe UN (1945) unue estis kvin oficialaj lingvoj — angla, franca, china, rusa kaj hispana. Nuntempe, post la aldono de la araba [en decembro1973], la oficialaj lingvoj jam estas ses, kaj ili ĉiuj estas ankau "laboraj".

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ligo_de_Nacioj

https://eo.wikipedia.org/wiki/Unuiĝintaj_Nacioj

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:46:20

La vero — oni devas tion rekoni — estas, ke la agnosko pri kvar aliaj idiomoj pruvas la nesufiĉon de la du superregantaj lingvoj. Krome, kiom ajn penas la estraranoj de UN kaj spite la grandajn monsumojn elspezatajn por la adoptita sistemo de interpretistoj kaj tradukoj, estas sentebla la nesufiĉo de la procedo de interkompreno. Estas evidenta malegaleco de pozicio inter la membroj de UN. Kaj, kiel kutimas okazi en la kontaktoj inter personoj bezonantaj tradukistojn kaj interpretistojn, estas oftaj la konfuzoj, kelkaj eĉ kun danĝeraj rezultoj, kvankam kaŝataj per la vualo de la sekreta diplomatio.

Ĉu iu povas diskuti, antaŭ la evidento de la faktoj, ke la mondo, ĉiam pli malgranda, ĉiam pli interligata de komunikiloj, postulas komunan lingvon por ĝin unuigi kaj faciligi la interkomprenon kun la sama tujeco, laŭ kiu la ideoj povas propagi sin? Ordinare oni sentas la neceson pri unu sola komuna lingvo por la tuta mondo. Pri tio ĉiuj konsentas. La malkonsentoj komenciĝas en la elekto de la lingvo. Ĉu ĝi devos esti mortinta lingvo? Ĉu iu el la tre parolataj idiomoj? Au ĉu iu neutrala lingvo kontentiganta la postulatajn kondiĉojn: facilecon, klarecon, simplecon kaj precizecon?

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:48:24

Revivigi mortintan lingvon por servi kiel internacia lingvo inter la vivantoj estas ekster pripenso. Tio okazas ĉar tiu, inter ili, kiu prezentus la plej bonajn kondiĉojn, estus la latina kaj ĝi, kiel ni vidis, post ol servi al tiu celo dum jarcentoj, estis forlasita, ĉar ĝi ne plu taugis por tio. Plie, krom sia komplekseco pli granda ol tiu de kiu ajn vivanta lingvo, ĝi ankau postulus proceson de adapto tian, ke estus kvazaŭ krei novan lingvon, kaj, malgraŭ tio, ĝi posedus neniun el la postulataj kvalitoj. Tial la provo de prof. Giuseppe Peano — "Latino sine flexione" — malsukcesis.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Latina_lingvo

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:50:40

Ĉu iu vivanta nacia lingvo povus taugi kiel internacia? Evidente jes, kondiĉe ke la tuta mondo interkonsentu.

Sed, unue, tiu interkonsento estas neebla, ĉar, escepte de la kazo de Hindujo (Barato), neniu lando konsentas subiĝi al la lernado de la lingvo de alia lando. Due, estus en tiu elekto granda avantaĝo por la loĝantoj de la lando, kies lingvo estus elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Trie, kiu ajn nacia lingvo prezentas la malfacilaĵojn de ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ĝi estas.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_imperiismo

morico (نمایش مشخصات) 7 فوریهٔ 2021،‏ 9:53:53

El la miloj da lingvoj registritaj kiu estus la favorata? Evidente oni devus elekti el inter la nur 120 kun literatura valoro kaj praktika graveco.

Ĉu oni elektus la ĉinan, char ĝi estas parolata de la plej granda nombro da homoj? Ne, ĉar, krom la fakto ke multaj ĉinoj nescias la oficialan lingvon, ĝi ankau estas tiel kompleksa, ke eĉ la chinoj devas konsumi multajn jarojn por ĝin scipovi, eĉ neperfekte.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉina_normlingvo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉina_lingvaro#

Ĉu oni elektus la anglan, ĉar ĝi estas la plej disvastigita? Ni jam vidis, ke eĉ ĉe UN ĝi ne sukcesis resti sola. Krome, se morfologie ĝi estas eble la plej simpla el la vivantaj lingvoj, tamen ĝi ne estas tia en la sintakso. Kaj plie, ĝia prononco estas unu el la plej malfacilaj en la okcidentaj landoj.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Angla_lingvo

بازگشت به بالا