Mensagens: 119
Idioma: Esperanto
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 15:21:45
* * *
Memorante, ke la c kun velara valoro de la naciaj lingvoj reprezentiĝas en la Internacia per k; ke la esperantaj substantivoj finighas per -o, kaj la infinitivoj per -i, oni facile rekonas la vortojn kafo, venko, koni, krom la radiko detru. La aliaj du: kuri kaj aĝo estas tuj rekoneblaj de franclingvanoj.
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 15:34:16
artichoke: artishoko;
artichoke (Jerusalem): helianto;
nightshade (deadly): beladono;
nightshade (woody): dolchamaro.]" (Bodmer).
La kritiko estas stranga. ĉu artishoko, helianto, beladono kaj dolchamaro, kies sciencaj nomoj estas respektive Cynara scolymus au Cynara cardunculus, Helianthus, Atropa belladonna kaj Solanum dulcamara, ne estas vegetajhaj individuoj kun siaj specialaj trajtoj? Ankau en la portugala lingvo ĉiu el ili ricevas apartan nomon: "alcachofra", "girassol", "beladona" kaj "dulcamara".
.
Kiel estas videble, oni povus riproĉi al la vortareto ĝian pritrakton de detaloj ŝajne neoportunaj, sed evidente pri tio ne respondas d-ro Zamenhof kaj liaj disĉiploj. Aliflanke oni ne povas postuli, ke internacia lingvo prezentu la samajn vortajn solvojn kiel iu, kvankam tre disvastigita, nacia idiomo.
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 17:22:17
* * *
La Intemacia Lingvo donas al siaj posedantoj la eblon ĉerpi el ĝiaj grandegaj rimedoj; do poetoj kaj filozofoj, ekzemple, trankvile renkontas taŭgajn vortojn por siaj esprimnecesoj. Certe por la komuna konversacio au skribado ne estas necese uzi ĉiujn eblojn de la lingvo; tamen, se tio necesus, konfuzo okazus nur al komencantoj.
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 17:25:46
* * *
"Falsaj amikoj" estas neeviteblaj en ĉiuj lingvoj [...]
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 17:39:44
* * *
Homonimoj ekzistas en ĉiuj lingvoj [...]
En Esperanto, same kiel en la naciaj lingvoj, la homonimoj ne estigas konfuzon, ĉar ilia preciza senco estas donata per la kunteksto, ekz.: "volonte mi akceptas vian proponon" kaj "vol-onte la libron, vi avertu min"; "la rab-ato mortis pro koratako" kaj "mi de la verko n-ro 56 povas doni nur 30% da rabato"; "Esperanto estas la Internacia Lingvo" kaj "la vera esper-anto konservas daŭre sian optimismon"; "la kat-aro miaŭas" kaj "li uzas kuracilon kontraŭ la intesta kataro" (ĉu eblus pensi pri intestaj katoj?); "la batato ne eltenos plu!" kaj "mi manĝos bataton".
La homonimeco inter "postul-o" kaj "post-ul-o" jam malaperis, ĉar oni anstataŭigis la duan formon per "poste-ul-o".
Estus timinda la homonimeco se ĝi malhelpus la pensesprimon kaj ne ekzistus en la naciaj lingvoj. [...]
[Estas, la plej ofte, kvazaŭ-homonimoj en Esperanto, ĉar kiel skribis Zamenhof en la 11-a regulo, oni povas skribi la streketojn - kaj prononci aŭdeble la vortetojn -.]
morico (Mostrar o perfil) 12 de fevereiro de 2021 18:05:29
3.5.1. "Esperanto nepre oferas grandan nombron de nuancoj esprimataj de naciaj lingvoj. La esprimo de la sentoj, tiel grava en la parolo, malfacile trovas sian lokon en tiu lingvo klara, kie ĉio estas eksplicita. Same iuj stilaj diferencoj ne povas esti tradukataj... (Burney).
* * *
Ĉiuj plej gravaj sent-esprimiloj ekzistantaj en nacia lingvo ekzistas ankaŭ en Esperanto: interjekcio, onomatopeo, Ia uzo de -as anstataŭ -is-tempo (en rakontado), forigo de la verbo, tripunkto, uzo de pligrandigaj kaj malgrandigaj sufiksoj por esprimi sentojn, sona plilaŭtigo, aliordigo, ripeto ktp.
Krome, ekzistas en Esperanto aliaj sent-esprimiloj, ekz.: la uzo de la afiksoj kiel sendependaj vortoj, kiel en ege bela, anstataŭ belega; la ŝanĝebleco de la fraz-konstruo: mi emas kanti, mi estas kantema; A. fariĝis grafo, A. grafiĝis (ĉi lasta enhavas iom da moko); la verbigo de adjektivoj: el la maro roko grandegas; la uzo de adjektivoj, adverboj aŭ substantivoj en ekkriaj frazoj: kiel blanka! kiom blanke!; la karesaj sufiksoj ĉj kaj nj: paĉjo, panjo; ktp. Tiurilate estas tre utile legi la verkon de d-ro E. Privat "Esprimo de sentoj en Esperanto", el kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.[...]
morico (Mostrar o perfil) 13 de fevereiro de 2021 09:47:21
Esperanto, same kiel iu ajn idiomo, havas ankaŭ idiotismojn: trafe au maltrafe (hazarde); vole-nevole (devigite); trafite! (ekzakte! ghuste!); perfekte kaj sen komo! (korektege!); jen staras la bovoj antaŭ la monto! (tie kuŝas la problemo); nek pikite, nek hakite (nek io, nek alio); komenci de Adamo (ekde la komenco); li neniam venkis la alfabeton (li estas stulta); ktp.
Por diri, en familiara lingvo, ke iu peno estas vana, Esperanto utiligas plurajn idiotismojn, ekz.: ĉerpi akvon per kribrilo; batadi la venton; melki kaproviron; kalkuli muŝojn ktp.
morico (Mostrar o perfil) 13 de fevereiro de 2021 15:53:21
3.5.2. "Kiel oni tradukus en Esperanton tekstojn slangajn, popularajn au familiarajn?" (Burney).
* * *
La ĵus prezentitaj ekzemploj montras la facilon de Esperanto por esprimiĝi popularece aŭ laŭ familiara maniero. Restas respondi al la kritiko pri slango.
"La slango", laŭ Brazila Enciklopedio Merito, "krom signifi la lingvon uzatan de friponoj, ŝtelistoj ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, indikas ankaŭ, ordinare, la specialan terminologion de iuj homaj grupoj. Multaj vortoj de slango estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la lingvon. Okazas tiel riĉigo, dank' al ]a procedo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango konsistigas universalan fenomenon kaj, ĝenerale, la procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras: taksio anstataŭ taksimetro. Ofte oni anstataŭigas substantivon per adjektivo indikanta karakterizan proprecon: sonanto, anstataŭ mono en monero. Estas komuna ankaŭ la uzo de metaforoj: brando, anstataŭ malvirto, manio, senbrida inklino, "tio, kion oni amas samkiel la drinkemuloj amas brandon"; anĝeleto, anstataŭ pilotlernanto, t. e. "ankorau ne ekzercigĥinta en la flugado".
La supre transskribitaj konceptoj kaj tradukoj de brazilaj ekzemploj montras sufiĉe, ke ankaŭ la slangaj procedoj ne estas fremdaj al la Internacia Lingvo.
morico (Mostrar o perfil) 13 de fevereiro de 2021 15:54:09
3.5.3. "Esperanto ne kapablas esprimi kontentige ĉiujn pensojn."
* * *
Kelkfoje oni aŭdas tion eĉ de lertaj esperantistoj. Oni povas respondi, ke Esperanto efektive kapablas esprimi ĉion, ofte same bone kiel la naciaj lingvoj, kelkfoje kun pli aŭ malpli da avantaĝo.
Ĝenerale, pacienca esploro permesas trovi la deziratan esperantan tradukon. Antaŭ nelonge klera esperantisto plendis al mi, ke li ne trovas taŭgan tradukon por la brazila esprimo: "sou viciado em cafe." Mi ne sukcesis helpi lin tuj. Post kelkaj minutoj venis al mia kapo aro da bonaj tradukoj: mi estas kafamanto, kafadoranto, mi adoras kafon. Bedaŭrinde, post ol mi trovis la solvojn, mi ne plu vidis la... kaftrinkemulon.
morico (Mostrar o perfil) 13 de fevereiro de 2021 15:55:18
3.6.1. "Zamenhof laboris kun rapideco, per metodoj pli empiriaj ol la niaj" (Burney).
* * *
La "letero pri la deveno de Esperanto", (*) kiun Zamenhof skribis al N. Borovko, montras kiom da tempo li konsumis por la kreado de la Internacia Lingvo. Eri tiu dokumento li citas au subkomprenigas la jenajn jarojn en kiuj okazis gravaj faktoj por lia entrepreno:
1875: li ekstudas la anglan lingvon;
1877: li atentas la surskribojn Ŝvejcarskaja ("Pordistejo") kaj Konditorskaja ("Sukeraĵejo");
05-12-1878: festo pro naskiĝo de lia "lingwe uniwersala";
1879-1885: perfektigado kaj provado de la lingvo.
Se oni ekskludas la jarojn 1875-76, dum kiuj la ellaborado de la lingvo estis pli mensa ol praktika, kaj oni prenas la jaron 1877 kiel la deirpunkton de lia lingva konstruado, oni alvenas al la konkludo, ke Zamenhof laboris minimume 9 jarojn por la kreado de Esperanto.
Pri empirio estas oportune transskribi la konsiderojn prezentitajn de la Imperia Akademio de Vieno, pri la demando je elekto de la internacia lingvo:
"Al ni ŝajnas ke, se oni solvu la demandon, tiun solvon oni trovos sur la ĝis nun irita vojo da empirio, t. e. per raciaj provoj kaj zorga adaptiĝo al la realaj bezonoj, pli ĝuste ol per teoria esplorado" (el la libro "Leteroj de L. L. Zamenhof", prezentado kaj komentado de G. Waringhien, 2-a volumo, p. 196).