Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 08:51:09

Aserti ke la pluralo en "j" estas kontraŭscienca estas malveraĵo, ĉar Zamenhof prenis tiun duonvokalon el la malnova greka lingvo. Ĉu la greka, en kiu skribis tiom da grandaj poetoj kaj filozofoj, inter kiuj Aristotelo, la unua kiu klopodis klasifiki la sciencojn, estis ja "kontraŭscienca"?
Evidente la finaĵo "s", adoptita en Occidental kaj Interlingua, estas pli internacia. Sed la strukturo de Esperanto ne permesis alian elekton, ĉar la finajho "s" estis rezervita por la verbaj tempoj: amas, amis, amos, amus.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 08:56:52

Ŝajnas ke la plej bona maniero kontraŭstari la ĉi analizitan antaujuĝon estas rimarkigi:

a) ke Occidental kaj Interlingua, malgraŭ multaj admirindaj kvalitoj, povus taŭgi kiel komunaj lingvoj nur por okcidentanoj;

b) ke naturalismo, t. e. konservado de ĉiuj neregulajoj de naciaj lingvoj, ne estas defendebla en planlingvo destinata al la tuta homaro;

c) la saĝecon de la deklaro de la franca lingvisto profesoro d-ro Antoine Meillet:

"La principo, sur kiu baziĝas Esperanto estas bona.
La ebleco krei lingvon artan, facite kompreneblan kaj lerneblan, kaj la fakto, ke tiun ĉi lingvon oni povas uzi profitdone por si, estis pruvitaj en la praktiko. Ĉia teoria diskuto estas vana: Esperanto ekfunkciis..
."

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 09:05:03

2.9. La dialektiĝo de Esperanto estas neebla
Naŭa antaŭjuĝo: "Eĉ se Esperanto post kelkaj jarcentoj sukcesus, kun la tempo ĝi dissplitiĝus en dialektojn, ĉar ĉiuj popoloj prononcas malsame Esperanton kaj iom post iom la esperantistoj havus malfacilaĵojn kompreni unu la alian."

Al la latino okazis tia dialektiĝo. Kial? Ĉar pro la falo de la Romana imperio rompiĝis la ligiloj inter ĝia administra centro kaj la provincoj. Sekve la provincoj ekhavis autonoman vivon, kaj la latino tie parolata evoluis libere kaj transformiĝis en novajn idiomojn.
Hodiaŭ ne estas plu eble okazi dialektiĝo dank' al la progreso de la komunikiloj. Gazetaro, libroj, sonbendoj, kino, televido, satelitoj ktp. unuecigas lingvon. Cetere ne nur lingvon, sed ankaŭ modon, muzikon ktp.
Krome en Esperantujo ekzistas organizo : la Akademio de Esperanto, kiu zorgas pri la saneco parola kaj skriba de la Internacia Lingvo. Kaj ĉiu esperantisto konscia, antaŭ ol uzi parole au skribe la lingvon, studas ĝisfunde la verkojn de Zamenhof, en kiuj troviĝas la modela Esperanto.
Sekve, post unu jarcento da ekzistado, la Internacia Lingvo konservas sian unuecon kaj kompreneblon en la tuta Esperantujo. Ĉu oni povas kredi, ke kun la konstanta disvastiĝo de la kulturo kaj la senĉesa progreso de la komunikiloj aperos iam kondiĉoj favoraj al la dialektiĝo de Esperanto?

[Laŭ William Auld, La Fenomeno Es^peranto, UEA, 1988, p.56, "Malsimile al aliaj lingvoj, en Esperanto la kvin leteroj A, E, I, O, U reprezentas po unusola sono.
...]Konsilindas relative forta elparolo de la konsonantoj, kaj ankaŭ necesas nete klara distingado inter la paroj p/b, c/dz, ĉ/ĝ, t/d, f/v, j/g, h/ĥ, ĵ/ŝ, l/r, m/n, s/ŝ, s/z, s/c, ŝ/ĉ, b/v, j/ĝ, ĵ/ĝ.[...]
La parolantoj konscie klopodas normigi sian relativan diverĝon sen perdo de klara senco. La modernaj teknikoj certigas, ke imitinda prononcado estas konebla de ĉiuj lernantoj".]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio_de_Esperant...
https://eo.wikipedia.org/wiki/Prononco_de_Esperant...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 09:16:32

2.10. Esperanto favoras aparte neniun popolon au grupon de popoloj

Deka antaujuĝo: "Eble Esperanto estas relative facila por la okcidentanoj, sed la orientanoj (ekz. japanoj kaj chinoj) certe havas grandegajn malfacilaĵojn por ĝin ellerni. Do Esperanto ne nur ne estas egale facila por ĉiuj popoloj, sed ĝi estas nova kaŝita instrumento de supereco de la okcidentaj popoloj super la aliaj."

Esperanto ja ne povas esti (kaj iu alia lingvo ankaŭ) same facila por ĉiuj popoloj, ĉar ĝia vortaro baziĝas, laŭ la kriterio de internacieco, precipe sur la latina kaj romidaj lingvoj. Pro tiu proksimeco de siaj idiomoj al Esperanto, brazilano, hispano, franco au italo lernas la Internacian Lingvon multe pli glate, ol anglo au germano.
La avantaĝo de Esperanto super la aliaj lingvoj kuŝas precipe en ĝiaj reguleco kaj simpleco ĝueblaj por ĉiuj uzantoj. Tiuj du kvalitoj, krom aliaj, permesas al orientano lerni Esperanton post unu frakcio de la tempo, kiun li konsumas por lerni iun ajn fremdan lingvon.
Jen vortoj transskribitaj el la raporto pri "Esperanto kiei internacia helpa lingvo", entreprenita de la sekretariaro ĝenerala de la Ligo de Nacioj, en 1922:
"Eksperimentoj faritaj pruvas, ke Esperanto estas tre facile lemebla, ĉar infanoj europaj kaj amerikaj lernas ĝin en unu jaro per du horoj ĉiusemajne kaj infanoj el Ekstrem-Oriento en du jaroj per sama nombro da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn kun kvar ĝis kvin horoj semajne por akiri alian europan lingvon."
(Edmond Privat, "Historio de la lingvo Esperanto, II", p. 140).

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 09:33:30

2.11. Esperanto ligiĝas al neniu politika ideologio

Dekunua antaujuĝo: "Esperanto estas kamuflita komunismo. Multaj esperantistoj estas konataj komunistoj kaj, cetere, Esperanto estas vaste uzata por propagandi la t. n. "popoldemokratiajn landojn" kaj por disvastigi la internacian komunismon."
* * *
Esperanto ne estas politika movado. Tio estis klare difinita jam en la komenco de ĝia movado, kiam la Unua Universala Kongreso kunveninta en 1905 en Bulonjo ĉe maro, Francujo, aprobis la Deklaracion pri Esperantismo ĝis nun valida:
"La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝiadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigalaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por chiuj popoloj. Ĉiu alia ideo au espero, kiun tiu au alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas."
La oficiala reprezentanto de la esperantistoj estas Universala Esperanto-Asocio (UEA), en kies Statuto oni legas:
"UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj problemoj."
Fakte en Esperantujo ekzistas ankaŭ neneŭtralaj organizaĵoj, kiuj uzas la Internacian Lingvon por atingi siajn celojn. Jen kelkaj: katolika, kristana, kvakera, laborista. Sed, ni insistu, temas pri aferoj pure privataj, por kiuj la Esperantismo ne respondas.
Esperanto estas taŭga ilo por diskonigi ideojn mondskale.[...] Krome estas bone vidigi, ke la Internacia Lingvo, same kiel iu ajn idiomo, estas duklinga tranĉilo: ĝi povas esti uzata por propagandi ideologion, sed ankaŭ por ĝin kontraŭbatali.[...]

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 09:55:51

2.12. Esperanto havas neniun politikan celon

Dekdua antaujuĝo: "Esperanto naskiĝis en la fino de la pasinta jarcento inter multaj sentimentalaj utopioj de la tiama etburĝa mensostato. Ĝi estas frukto de kosmopolitaj doktrinoj de la kaduka pacifismo ."

"Utopio", kiel sciate, estas vorto el greka deveno, kun la senco: "tio, kio ne havas lokon, kio ne ekzistas konkrete".
Studante la evoluon de la homaro, ni povas aserti, ke utopio estas la unua paŝo en la direkto de la konkretigo de iu idealo. Ni konsideru nur kelkajn ekzemplojn: la plibonigo de la laborkondiĉoj, la jura egaleco inter viroj kaj virinoj, la senkoloniiĝo, la monda solidareco en kelkaj kampoj, kiel ekzemple sano. Ĉiuj tiuj faktoj ne plu estas "utopioj", sed anstataŭ ili la homaro nutras nun aliajn revojn, kiuj siatempe same konkretiĝos.

La aspiro pri paco estas normala ĉe civilizita homo. La malkonsentojn kun siaj najbaroj li solvas ne plu per materiaj armiloj sed per juraj rimedoj. Li ne plu faras justecon per siaj propraj manoj, sed alvokas la leĝojn kaj la justicon por protekti sian ofenditan rajton. Civilizita socio ne nur donas protekton kontraŭ individua malrespekto al ies rajtoj, sed ankaŭ al la eventualaj perfortoj, kiujn la publikaj instancoj povas praktiki kontraŭ individuo.
Tio, kio validas por civilizitaj homoj, validas ankaŭ por civilizitaj nacioj; en siaj rilatoj kun la aliaj nacioj ili submetiĝas al la regado de la leĝoj.
Male la necivilizita homo estas militema. Por li juro estas abstraktaĵo nekomprenebla. Li akceptas nur unu leĝon: tiun de la plejfortulo. Ĉar li nur iomete pli evoluis ol la besto, eble nur fizike, li submetiĝas komplete al la leĝo de la bestoj: kiu estas la plej forta, tiu regas. Same agas necivilizitaj popoloj. Do pacemo kaj militemo estas mezuriloj de la civilizo de individuoj kaj popoloj. Fakte en kelkaj okazoj praviĝas militoj, nome por liberigi la patrolandon el fremda regado, aŭ por defendi ĝin kontraŭ milita atako. Sed sisteme intenci solvi internaciajn kverelojn pere de militoj estas postrestaĵo de barbaraj tempoj.
Tio klarigas kial tiel precize difinas sian pac-aspiron la homo de la 20-a jarcento: unue pere de Ligo de Nacioj, kaj poste pere de UN. La unua fiaskis kaj la dua ne tute sukcesas, sed almenaŭ ĝi estas universala politika forumo, kie la popoloj jam havas oportunon debati kaj pledi por siaj rajtoj.
Eventuala fiasko de UN ne pruvus, ke la idealo pri paco estas absurda. Ni scias, ke la evoluo fariĝas per sinsekvaj provoj; UN povus fariĝi nur malsukcesinta dua provo, kaj, post ĝi, eble aperus tria kaj definitiva monda organizaĵo kapabla reguligi efektive la interpopolajn rilatojn kaj jure solvi la internaciajn malkonsentojn. Evidente, por la bono de la nuna homaro estas preferinde, ke UN sukcesu.

Tio, kio ne estas klare dirita en tiu antaŭjuĝo, estas, ke Esperanto, proksimigante inter si personojn kaj popolojn, mal-armigas la spiritojn kaj ne instigas, ke iu homo agu militeme kontraŭ alia homo. Por tiuj, kiuj laŭtvoĉas la perforton kiel ilon por solvi la intemaciajn kverelojn, Esperanto fakte malhelpas. Ĝi taugas nur por civilizitaj homoj el kiu ajn politika sistemo.

La plej tauga ilo por opozicii la ĉi analizitan antaŭjuĝon estas la pac-edukado, farebla en ĉiuj lernejaj gradoj. En ĝi grava rolo ludus la instruado pri UN, ties agentejoj kaj la homaj rajtoj.

La rajto komuniki
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 10:08:11

2.13. Esperanto ligiĝas aparte al neniu religio

Ankaŭ alia antaujuĝo, eble pli forta ol ili, nome: "Esperanto ligiĝas al spiritismo." Ni analizu ankaŭ ĝin.

Kio estas spiritismo?
Laŭ ĝiaj plej kleraj adeptoj, ĝi estas samtempe scienco, filozofio kaj religio, kiu studas la komunikadon inter la vivuloj kaj spiritoj de mortintoj, faratan de specialaj personoj nomataj mediumoj. Ĝi studas eksperimente la okultajn fenomenojn (trancon, psikografion, obsedon ktp.). Kiel filozofio, ĝi konsistigas principaron celantan klarigi la ĉefajn misterojn de la vivo (kial ni vivas? el kie ni venas? kien ni iras? ktp.). Kiel religio, ĝi celas ligi komplete la homojn al Dio , plibonigante ilian konduton, lau sia devizo: "For de karitato ne estas savo".
Esperanto estas evidente bonega ilo, por ke la homoj interfratighu.

Sed ni insistu pri tio: aliaj religioj au filozofioj ankaŭ uzas Esperanton (ekzemple: la periodaĵo "Espero Katolika");
Esperanto ne estas religio, sed neŭtrala movado; ĝia kreinto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo, sed pri religio li ne havis firmitan vidpunkton; li eĉ fondis, post Esperanto, superreligian movadon nomitan "homaranismo", kies celo estis, kvazaŭ praa ekumenismo, kunigi la homojn el chiuj religioj kaj filozofioj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 10:31:30

2,14. Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankaŭ sian propran kulturon

S-ro Valnir C. Chagas, en sia libro "Didatica Especial de Linguas Modernas") ("Speciala didakliko por modernaj lingvoj"), eldonita de "Companha Editora Nacional", San-Paulo, 1957, skribis la jenon:
"Iu lingvo ne valoras pro si mem; sed pro la kulturo de ĝi entenata. Esperanto ne imponis ĝis nun, malgraŭ sia mirinda simpleco, ekzakte tial, ke ĝi ne havas la esencan elementon de iu ajn idiomo: kulturon. Kaj ĉar mankas al ĝi tiu homa substrato, al gi mankas animo, mankas vivo — ĝi estas mekanismo por esprimo, iu Frankenstein el vortoj, malvarma kaj logika, tiel logika, ke ĝi ne havas esceptojn! Do lerni fremdan idiomon estas ne nur asimili difinitan nombron da vortoj kaj konstruoj, por ricevi kaj transdoni la ideojn, kiuj povus bone esprimiĝi en nacia lingvo kaj kompreniĝi pere de bonaj tradukoj. Lemi lingvon estas ankaŭ, antaŭ ĉio, koni kaj senti alian manieron konsideri la vivon, vidi la mondon el iu nova dimensio, kiu ampleksigas al ni la horizontojn, riĉigas nian sperton kaj igas nin pli saĝaj kaj toleremaj... (...) Kaj de la fremda kulturo, kontraŭmetata al la nia kaj eĉ al tiu de aliaj nacioj, ni alvenos fine al la plano de la universalaj valoroj, jam ekvidante tiam, inter tio karakterize persona au nacia, tiujn punktojn de similo, kiuj, starante super la cirkonstancoj rasa, hautkolora, politika au religia, identigas ĉiujn homojhn en la spaco kaj la tempo. La idiomo estas, tiel, malpli celo en si mem, ol rimedo por atingi tiujn ĉi objektojn. Oni ja volas formi la spiriton kaj la koron de la adoleskanto; kaj oni ja studas, lastanalize, la civilizacion kaj la kulturon de iu popolo, super ia denominatoro komuna de ĝia lingvo" (p-oj 115 kaj 116).

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 10:41:47

"Esperanto ne havas kulturon."
Tio estas evidenta malveraĵo, unue, ĉar pro sia internacieco Esperanto spegulas kaj esprimas la mondan kulturon (tiurilate oni vidu ekz. la esperantajn tradukojn de la intemaciaj ĉefverkoj); due, ĉar ekzistas kulturo esprimata nur aŭ unue en Esperanto: la originala literaturo, la esperantaj periodaĵoj, la universalaj kongresoj, la internaciaj someraj universitatoj ktp.

"Mankas al ĝi.animo." .
Pri tiu dua malveraĵo, oni legu la unuan parton de tiu chi libro. .
* * *
"Lerni lingvon estas ankaŭ, antaŭ ĉio, koni kaj senti alian manieron konsideri la vivon... kaj alveni al la plano de la universalaj valoroj."
Tio estas korekta. Tamen oni devas konsideri, ke ĝi estas malfacile atingebla mondskale, pro la granda nombro da idiomoj. Male estas facile atingi tion pere de Esperanto, ĉar ĝi permesas, per siaj literaturo, periodaĵoj, kongresoj kaj internacia korespondado, multe pli rapide kaj komplete koni la psikologion de la diversaj popoloj kaj la moralajn trajtojn, kiuj identigas la homaron.

Por kontraŭstari la ĉi analizitan antaujuĝon, estas konvene disvastigi la originalan kaj tradukitan literaturon en Esperanto kaj la ĝeneralan kulturan aktivadon de la esperanta movado: kongresojn, simpoziojn, somerajn universitatojn, periodaĵojn, internacian korespondadon ktp.

[Laŭ Andre Cherpillod - Cherpijo - en broŝureto "Pourquoi l'espéranto" (fr), - Kial Esperanto? -, oni devas diferencigi la du ĉefajn funkciojn de lingvo : komunikilo per komuna lingvo, kaj kultur-esprimo fare de ĉiu lingvo. La monda komunikilo devas esti efika, neŭtra, facila. La plimulto legas grandajn alilandajn verkojn per tradukoj.]

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 10:49:48

2.15. Esperanto ne estigas grandtipajn titolojn en gazetoj ĉar la bonaj novaĵoj ne funde impresas la plimulton de la legantoj

Dekkvina antaujuĝo: "Iam Esperanto estis pli disvastigita. Nuntempe ŝajnas, ke oni plu ne parolas pri ĝi."

Fakte la historio de Esperanto prezentas periodojn, kiam la efektivigo de grandaj kampanjoj alportis al ĝia nomo grandegan popularecon. Tio okazis ĉe la agado en la iama Ligo de Nacioj, kie la afero proponita — enkonduko de Esperanto en la lernejojn — kvazaŭ sukcesis, sed la interesoj de la franca registaro fine malvenkigis la iniciaton.
Alia favora periodo por la disvastigo de la Internacia Lingvo okazis en 1954, kiam, post peticio subskribita de milionoj da interesatoj en la mondo, UNESKO oficiale rekonis la rolon de Esperanto en la alproksimiĝo inter la popoloj.

Reen al la supro