Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 18:20:30

Sed se unu jarcento estas tute nesufiĉa por mezuri la potencon de idealo, tioma periodo aliflanke kaj paradokso estas atestilo pri la valoro de Esperanto. Okazas, ke la lastaj 100 jaroj en la historio de la homaro estis tre densaj je signifaj okazintaĵoj. Oni povas diri, ke en ili estiĝis fenomeno de akcelado, precipe en la scienca kampo, tio estas la atingoj sekvas unu la alian kun kreskanta rapideco. Oni pensu pri la apero de kino, automobilo, aviadilo, atomenergio, spacveturado ktp. En la socia kampo oni citu interalie: la finon de la sklaveco, la plibonigon da la laborkondiĉoj, la aperon de la Ligo de Nacioj kaj poste de Unuiĝintaj Nacioj, la malkoloniiĝon ktp.
Pro tiu precipe intelekta maturiĝo de la homaro en la lastaj cent jaroj oni povas diri, ke Esperanto, "kiel pura oro, superis sukcese la fajran provon", char "ĝi triumfis per sia postvivado tra la tempo, per la respekto, kiun ĝi ricevas el sciencistoj [...] kaj per la senĉesa aliĝo de entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda mekanismo logika kaj saĝa." (Ramatis, "A Sobrevivencia do Espirito", p. 131).

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 18:30:42

Esperanto posedas la ecojn por ludi la rolon de intemacia lingvo. Kiuj estas tiuj ecoj?
Unualoke, neutraleco; poste, simpleco de la fundamenta vortaro, simpleco de la gramatiko, reguleco de la vortfarado, klareco, precizeco, fleksebleco, stabileco, facileco de pasiva uzado (t. e. legado) kaj facileco de aktiva uzado (parolo, skribado) por nelatinidaj lingvuloj, estetika valoro.
Neutraleco estas nepra kondiĉo por internacia lingvo, kaj Esperanto ĝin posedas, ĉar la kreaĵo de Zamenhof ne havas geografiajn limojn, estante ĉies proprajho.
La fundamenta vortaro de Esperanto eslas simpla: ĝi baziĝas sur la kriterio de universaleco, kaj pro tio ĝi devenas plejparte el la latina au latinidaj lingvoj.
Ĝia gramatiko estas simpla: per nuraj 16 senesceptaj reguloj esperantisto povas kompreni samlingvanon kaj komprenigi sin.
La klareco de Esperanto devenas de pluraj faktoroj, kies ĉefaj estas: universaleco de la radikoj, uzo de specialaj finaĵoj por indiki gramatikajn funkciojn (-o, por substantivoj; -a, por adjektivoj; -e, por derivitaj adverboj; -i, por infinitivo ktp); akuzativo; bonsoneco; fonetika ortografio.
Precizeco kaj fleksebleco jam estis pritraktitaj.
Esperanto estas stabila ĉar ekde ĝia apero en 1887 shanĝiĝis neniu el ĝiaj reguloj. Tamen stabileco ne signifas senmovecon, kaj Esperanto evoluas kiel vivanta lingvo, esprimante ĉiujn novaĵojn de la homa menso.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 18:36:27

Oni povus pensi, ke la Internacia Lingvo, havante plimulton de latinaj radikoj, estas malfacila por nelatinidaj lingvuloj. Sed oni povas konstati, ke pluraj nelatinidlingvaj verkistoj, precipe slavaj, jam verkis en modela Esperanto. Ankaŭ la parola uzado de la Internacia Lingvo ne prezentas grandan malfacilaĵon por nelatinidaj lingvuloj, kiel oni povas konstati per sonbendoj, kongresoj au personaj kontaktoj. Ĉio tio okazas dank' al la ortografio fonetika, al la reguleco de la gramatiko kaj de la prononco.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 18:41:44

Esperanto ankoraŭ ne sukcesis populariĝi ne, evidente, pro manko de kvalitoj, sed pro du ĉefaj kialoj: rutino, kiu estas konstanta bremso ĉe kulturaj aferoj, kaj interesoj ne koincidantaj kun tiuj de la homaro. Ĉu kelkaj registaroj de landoj, kie oni parolas lingvojn kun grandaj internacia prestiĝo kaj privilegioj, ne estas instigitaj almenaŭ konservi tian situacion? (*) Ĉu imperiistoj, ŝovinistoj kaj armilfabrikistoj povas favori iun neutralan internacian lingvon?

Evidente ne, sed la historio montras, ke kun la tempo iom post iom la ideoj justaj venkas. Ekzemple, la sistemo metra decimala.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 20:07:56

La aserto, ke "Esperanto neniam sukcesos", estas sendube pesimisma. Kaj pesimismo ne konstruas, ĉar pesimisto havas "nek okulojn por vidi nek orelojn por audi". Li bagateligas siajn kaj alies fortojn kaj sin detenas en kuntiriĝo neproduktiva. Optimisto kontraŭe lanĉas hipotezon, mezuras siajn kaj alies fortojn kaj, vidante ke ĝi estas realigebla, li senlace laboras por ĝia efektivigo.
Tiu malsama sinteno antaŭ la vivo montras kial kelkaj personoj, havante ĉion por venki: sanon, inteligenton, monon ktp., tamen frakasas, dum aliaj, naskiĝintaj en la plej malbonaj kondiĉoj, sukcesas superi ĉiujn barojn kaj triumfi. Certe la bonŝanco estas faktoro, sed jam la latinoj sciis, ke "la sorto helpas la kuraĝulojn." Kaj multajn jarcentojn poste geniulo admonis, ke "genio estas 10% da inspiro kaj 90% da ŝvitado"...
Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankoraŭ en kavernoj. Certe la Voltera Kandido estas ridinda, sed ĉi tie ni parolas pri la ĝusta optimismo, tiu "kun la piedoj surtere". [...]
Se ni studus la vivon kaj la luktojn de la pioniroj, ni vidus, ke ili ĉiuj havis grandan dozon da fido, kuraĝo, entuziasmo kaj laborkapablo. Kolumbo, Edison, Pasteuro, Santos Dumont, Gandhi, ekzemple, neniam respektive malkovrus Amerikon, elpensus la elektran lampon, kreus la kontraŭrabian vakcinon, inventus la aviadilon aŭ sendependigus sian patrolandon, se ili ne estus genie inteligentaj, senlace laboremaj kaj realece optimistaj.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 20:23:32

2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo

Sesa antaujuĝo: "La naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj, en kiuj ili spontanee elkreskis. La ekzisto de la naciaj lingvoj estas esenca por la ekzisto kaj esprimiĝo de la socio. Esperanto volas anstataŭi la naciajn lingvojn kaj sekve gi estas negativa fenomeno."

Sendube "la naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj en kiuj ili spontanee elkreskis." Tial la naciaj lingvoj prezentas fidele la psikologiajn trajtojn de la popoloj, kiuj ilin uzas. Rafiniteco au rudeco, humuro au solenemo, imagpovo kaj artisteco, ĉio speguliĝas en la idiomoj. Do se tio estas vera, estus perforte elekti unu el tiuj idiomoj kaj deklari ĝin intemacia, ĉar per tio oni devigus la tutan mondon adaptiĝi al la psikologio de unu au kelkaj popoloj. Kun tiu ĉi pligravigaĵo: ke la sama lingvo (ekz. la angla), parolata de malsamaj popoloj (ekz. angloj kaj usonanoj), prezentas shanĝiĝojn kiuj malhelpas la eventualan internaciigon de tiu idiomo.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 20:26:30

[Kiel protekti la internaciecon de la lingvo?]

Oni povus diri, ke se tio okazas al naciaj lingvoj kiam parolataj de malsamaj popoloj, la samo povas okazi al Esperanto. Sed rilate al ĝi la situacio estas alia: ĝi estis kreita por roli kiel internacia lingvo; de ĝia komenco oni adoptis rimedojn por protekti kaj konservi ĝian internaciecon, kio ne okazis evidente al la naciaj lingvoj.
[La reguloj 9, - Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita -, kaj 10, - La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo -, faciligas ege la interkomprenon.]
Unu el la plej efikaj rimedoj estas la Universalaj Kongresoj okazantaj ĉiujare, kiuj zorgas por ke estu protektataj kaj konservataj la fundamentaj principoj de Esperanto.

Ekzistas ankau institucio,la Akademio de Esperanto, al kiu apartenas la plej elstaraj Esperanto-lingvistoj en la mondo, kiu havas la specialan taskon kontroli la evoluon de la lingvo, zorgante por ke ĝi ne deflankigŭ de la Zamenhofa fundamento.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio_de_Esperant...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 20:31:57

Esperanto ne volas anstataŭi la naciajn lingvojn. Ĝia devizo estas: "Al ĉiu popolo, ĝia lingvo; al ĉiuj popoloj, Esperanto."
Por ĉiu terano Esperanto intencas esti la dua lingvo, post la patrolanda. Fakte la fama Deklaracio pri Esperantismo, aprobita en la Unua Universala Kongreso, okazinta en Bulonjo ĉe maro, en 1905, kaj ankoraŭ valida, komenciĝas jene: "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn..."

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 20:36:44

2.7. Esperanto havas praktikan valoron

Sepa antaŭjuĝo: "Esperanto ne havas praktikan valoron: ĝi estas uzata en neniu internacia renkontiĝo kaj oni preskau ne povas trovi personojn, kiuj konas ĝin."

La praktika valoro de Esperanto estas granda. Jen kelkaj ekzemploj:
- la korespondado pere de la Internacia Lingvo estas ofta, kaj permesas ĉiuspecajn interŝanĝojn: de poŝtmarkoj, poŝtkartoj, moneroj, diskoj, libroj, revuoj, informoj, fotaĵoj, ideoj kaj... sentoj. Pluraj geedziĝoj jam okazis rezulte de korespondado en Esperanto.
- La legado en Esperanto permesas ĝui ĉefverkojn de popoloj kies originaloj estas neatingeblaj pro la lingva baro.[...]
- En fremdaj landoj turisto esperantisto ĝuas la plezuron paroli la Internacian Lingvon en Esperanto-kluboj au ĉe amikoj kun kiuj li jam korespondas. Estas nenecese diri, ke la personaj kontaktoj en Esperanto estas tre agrablaj kaj ĝenerale la vizitatoj faras sian eblon por plezurigi au faciligi la restadon de la vizitantoj.
- Unu el la plej valoraj aplikoj de la Internacia Lingvo estas la delegita reto de UEA, kiu funkcias jene: UEA sendas ĉiujare al siaj membroj "Jarlibron" enhavantan laŭlandan liston de la "delegitoj" kun iliaj adresoj kaj fakoj.[...]
— Alia praktika apliko de Esperanto okazas en la disvastigado de filozofiaj, religiaj au alispecaj ideoj. Tio estas komprenebla: dum nacia lingvo permesas atingi ĝenerale nur unu popolon, Esperanto atingas tuj multajn landojn.[...]
— Turismo estas alia brancho de aktiveco kie jam de longe oni uzas la Intemacian Lingvon. Jaron post jaro pligrandiĝas la nombro de landoj kaj urboj kiuj reklamas ankau per Esperanto.
La Internacia Lingvo ankaŭ kontribuas por la praktikado de turismo. Ĉiujare ĝi estigas naciajn kaj internaciajn kongresojn, kaj multaj esperantistoj ŝuldas al ili la oportunon turismi.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-09 07:02:17

"Esperanto estas uzata en neniu intemacia renkontiĝo."
Tio estas malveraĵo. Ĝi estas uzata en la gravaj Universalaj Kongresoj de Esperanto okazantaj ĉiujare ekde 1905, escepte de la periodoj de monda milito[...]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Kongreso_...

"Oni preskau ne povas trovi personojn, kiuj konas Esperanton."
Fakte la Internacia Lingvo estas ankorau nemulte parolata, sed multe pli ol oni supozas. [...]
Eksterlande estas bone uzi la lastan Jarlibron, pli bone ankoraŭ post prepara korespondado.[...]
Ankaŭ la nura uzado de insigno faciligas la renkonton de samideanoj.[...]

[Ankoraŭ , ekde 2007]
Multaj grupoj sur sociaj retoj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Amikumu_(retejo)

Reen al la supro