Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 10:31:00

Por pli pruvi la precizecon de la Internacia Lingvo, do ĝian kapablon esprimi nuancojn, ni prenu ekzemple la radikon san- kaj vortojn formeblajn el ĝi:
sano
sana
sane
sani
saniga
saneco
sanilo
sanigi
saniĝi
sanejo
sanisto
sanulo
malsano
malsana
malsane
malsani
malsanulo
malsaniga
malsaniĝi
malsaneta
malsanema
malsanulejo
malsanulisto
sanigebla
sanigisto
sanigilo
resanigi
resaniĝanto
sanigilejo
malsanemulo
sanilaro
malsanaro
malsanulido
nesana
malsanado
malsaneco
malsanemeco
saniginda
El tiu ĉi listo oni uzas en la praktiko pli-malpli la duonon; sed ĝi bone montras la precizecon kaj nuanceblecon de la penso en Esperanto. Oni komparu ekzemple la vorton "malsano" (malbonfarto), kun "malsaneco" (stato de tiu, kiu estas malsana) kaj "malsanado" (daŭro de malsano).

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 10:36:13

La esprimpovo de Esperanto estas facile pruvebla. Ekzemplo estas la eblo formi verbojn el adjektivaj radikoj:
"La ĉielo bluas". "La maro verdas."
Rimarku, ke estas diferenco inter tiuj frazoj kaj la jenaj:
"La ĉielo estas blua". "La maro estas verda." (**)
Ĉi lastaj frazoj estas komunaj, donas al ni bildon pasivan, kvazaŭ sen vivo; kontraŭe la unuaj prezentas la ĉielon kaj la maron kiel elementojn aktivajn, fontojn de energio.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 10:43:34

Jen alia pruvo de esprimpovo: la afiksoj en Esperanto povas havi sendependan vivon kaj estigi substantivojn, adjektivojn, verbojn kaj adverbojn. Ekzemple: el mal, prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko, formiĝas: malo (kontraŭo), mala (kontraŭa), male (kontraŭe), mali (esti kontraŭa);
el et, sufikso esprimanta la malplej altan gradon de grandeco au intenseco, deriviĝas eta (malgranda) ktp.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Afikso
https://lernu.net/gramatiko/sufiksoj
https://lernu.net/gramatiko/prefiksoj

Plia ekzemplo: la cirkonstancaj komplementoj povas esti esprimataj pere de ĉirkaŭfrazoj, sed oni povas pli elegante formuli ilin per adverbaj formoj. Oni komparu:
"iri per la piedoj", "iri piede", "piediri"

Do jam estas pruvite, ke Esperanto esprimas nuancojn de la penso.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:20:37

Sed ĉu ĝi sukcesas interpreti poeziajn sentojn?
Certe jes, kaj por pruvi tion jen ekzemplo de poemoj originale verkitaj en la Internacia Lingvo.
https://www.youtube.com/watch?v=v0K05ranQnM

EZOPA FABLO
de Kolomano Kalocsay (hungara verkisto) https://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n_Kal...

La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
"Eh, malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarghon de l' karionoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" — la ĉevalo henis.
Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l' furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas."

Paŝtis sin melankolie
Ankau la azeno tie.
Ĝi malplaĉe audis,
Ke sin ili laudis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!"

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:26:43

Ni analizu nun la lastan parton de la dua antaujuĝo:
"Esperanto havas nek literaturajn tradiciojn, nek literaturon nek poetojn."
La ekzemploj, kiujn ni ĵus prezentis, jam montris, ke la Internacia Lingvo havas literaturon kaj poetojn. Sed ni insistu pri tiu punkto, komencante per la literaturaj tradicioj.
Kio estas tradicio? Tio, kio, pro sia valoro au influo, estas konservata kaj transdonata de generacio al generacio. Esperanto havas tradiciojn formiĝintajn en la komenco de ĝia jarcenta ekzistado, kaj ĝi akiras, same kiel la naciaj lingvoj, novajn tradiciojn laŭ la apero de novaj influantaj valoroj konservindaj.
"Fundamento de Esperanto (1905) (enhavanta tri verkojn: la 16-regulan gramatikon, la "Universalan Vortaron" kaj la "Ekzercaron") kaj "Fundamenta Krestomatio" (1903) estas la ĉefaj literaturaj tradicioj en Esperanto. Ili estas nepre legindaj de ĉiuj esperantistoj intencantaj uzi aktive la lingvon, precipe per skribado, ĉar tiu du libroj montras la korektan manieron fari tion.

https://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fundamenta_Krestomat...

Ĉiuj aliaj verkoj de Zamenhof estas same tradiciaj, precipe la poemoj kaj la kongresparoladoj, pro tio, ke en ili klare prezentiĝas la "interna ideo", t. e. la nobla kunfratiga celo de la Internacia Lingvo. Inter la poemoj ni citu la jenajn: "La preĝo sub la verda standardo", "La vojo" kaj "La espero"; tiu ĉi lasta, kantata en solenoj, estas la himno de la esperantistoj. Inter la kongresparoladoj estas nepre menciinda la unua, eldirita en Bulonjo che maro, en 1905. Specialan homan kaj historian valoron havas la "Leteroj de Zamenhof", kiuj klare spegulas kelkajn nesufiche konatajn facetojn de lia nobla karaktero.
Himno "La espero" :
https://www.youtube.com/watch?v=PvHo6zG46S4

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:31:39

Jen aliaj klasikaj verkoj originale verkitaj en Esperanto :
"El Parnaso de popoloj", la unua intemacia antologio en Esperanto, kompilita de Antoni Grabowski (1857-1921); en tiu libro aperis ankaŭ kelkaj liaj originalaj poeziaĵoj;
"Plena verkaro", de Vasilij Nikollaevich Devjatnin (1862-1938), poeto kaj prozisto;
"Vivo de Zamenhof" (1920), biografio verkita de Edmond Privat (1889-1962);
"Preter la vivo", poemaro (1922), kaj "Sur sanga tero", romano, de Julio Baghy (1891-1967);
"Streĉita kordo" (1931), poemaro de Kalman Kalocsay (1891-1976);
"Plena vortaro de Esperanto", de E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Greenkamp-Kornfeld kaj G. Waringhien;
"Parnasa gvidlibro", de Kalocsay, Waringhien, Bernard, grava studo pri la esperanta poetiko;
"Esperanta antologio", de William Auld, originale verkitaj poemoj de 90 poetoj el 35 landoj, el la periodo 1887-1957.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_antologio

Tiu ĉi listo estas nur ekzempla; oni povus facile plilongigi ĝin[...]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-kulturo

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:44:19

Ni jam sufiĉe vidis, ke Esperanto havas literaturon kaj poetojn. Ni eĉ konstatis, ke la esperanta poezio naskiĝis kun la Internacia Lingvo, ĉar Zamenhof mem estis poeto. Aldone ni sugestas ke oni legu, inter aliaj, la librojn de Julio Baghy, Kalman Kalocsay kaj William Auld (1924), poetoj kiujn oni povas konsideri kiel pilastrojn de la esperanta poezio. Kaj ni ne forgesu du elstarajn esperantajn poetojn el Brazilo: Geraldo Mattos (1931) kaj Sylla Chaves (1929).

Literaturo, en la reto, en Esperanto

Originala literaturo en Esperanto
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_literaturo...

https://eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
https://eo.wikipedia.org/wiki/K%C3%A1lm%C3%A1n_Kal...
https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld
https://eo.wikipedia.org/wiki/Geraldo_Mattos

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:49:04

La analizo de la dua antaujuĝo estigas kelkajn pensojn.
* * *
Kiam ni konsideras la nunajn grandon kaj valoron de la esperanta literaturo, nia penso flugas danke al d-ro Zamenhof kaj al unuaj liaj disĉiploj, kiuj, en tempo kiam ĉio estis farota, kuraĝe venkis la malfacilaĵojn kaj obstine lanĉis la semojn en la grundon nun fruktodonan. Kaj tiuj malfacilaĵoj ne estis malgrandaj: antaujuĝoj, la tiamaj malriĉeco de la lingvo por la literatura esprimo kaj manko de tradicio, la malesto de supersignitaj literoj en la presejoj, la granda financa risko pro la malgrandeco de la movado ktp.
La nunaj esperantistoj jam havas literaturan lingvon plene evoluintan, gravajn eldonejojn kaj bibliotekojn, Universalan Esperanto-Asocion en konsultaj rilatoj kun UNESKO, la oficialan respekton por Esperanto fare de internaciaj kaj naciaj instancoj, la rekonon de la mondo por la laboro farita de Zamenhof... Do ĉio estas multe pli facila por la agado favora al la Internacia Lingvo. Kaj unu el la ĉefaj taskoj de la nunaj adeptoj estas morale kaj finance subteni la literaturan aktivadon. Per aliaj vortoj: la esperantistoj povas konstante aĉeti esperantajn librojn ne nur por instrui au distri sin, sed ankaŭ por provizi la neesperantajn bibliotekojn per esperantaj libroj

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:54:47

2.3. Esperanto estas utiligebla kaj fakte estas utiligata kiel scienca lingvo

Tria antaujuĝo: "Esperanto ne estas utiligebla kiel scienca lingvo. En Esperanto ne ekzistas scienca literaturo, nek sciencaj terminaroj, kaj neniu sciencisto uzas Esperanton. Esperanto ne havas, ekzemple, la flekseblecon kaj la precizecon de la germana, nek la grandan disvastiĝon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 11:57:26

Unue oni diru, ke la scienca esprimmaniero estas multe pli simpla ol la literatura, ĉar la celo de la sciencisto estas la vero kaj ne la arto. Tial lia stilo devas esti klara, konciza, objektiva, preskaŭ sen figuroj. Se Esperanto kapablas esti taŭga lingvo por la esprimo de la Arto, estas evidente ke ĝi kapablas ankaŭ esprimi la Sciencon, kies lingvaj necesoj estas multe pli simplaj ol la artaj. Kompreneble la Scienco havas, krom la komuna, apartan vortaron, sed okazas ke tiu apartaĵo formiĝas laŭ sistemo simila al la esperanta: pere de internaciaj radikoj devenintaj precipe de la latina kaj malnova greka lingvoj. Estas sufiĉe legi kelkajn naciajn sciencajn tekstojn por vidi, ke scienca esprimmaniero estas multe pli facile komprenebla ol literatura stilo, tial ke ĝi jam estas, pro sia internacieco, kvazaŭa Esperanto.

https://www.sat-amikaro.org/1924-42-membroj-de-la-...

Reen al la supro