Al la enhavo

Esperanto sen antaŭjuĝoj

de morico, 2021-februaro-08

Mesaĝoj: 119

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 12:00:33

Due oni aldonu, ke Esperanto kaj ĝia literaturo rilatas al la scienco ankaŭ pasive, t. e. kiel objekto de sciencaj esploroj, kiuj atingas la publikon pere de eldonado aŭ unue kiel disertacioj por doktoriĝo prezentataj al universitatoj.[...]

Kaj jen fakto plej grava: ekzistas scienca fako kies objekto estas precize "la lingvistika studo de Esperanto": ĝi nomiĝas "Esperantologio". En ĝi estas nepre legindaj la libroj (verkitaj en la Internacia Lingvo): "Interlingvistiko kaj Esperantologio", de d-ro W. J. A. Manders, kaj "Lingvo kaj vivo", de prof. Gaston Waringhien.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantologio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvistiko

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 12:11:13

Lau la antaujuĝo ĉi tie analizata "Esperanto ne havas la flekseblecon kaj la precizecon de la germana lingvo".
Ni respondu al tio.
Pri la precizeco ni jam sufiĉe klarigis sur .
Pri la fleksebleco ni nur menciu la jenajn faktojn:
- la vortordon, kiu povas esti tre libera dank'al la ekzisto de la akuzativo;
- la vortfaradon, kiu permesas kun granda facileco uzi esprimojn tute ne konatajn en naciaj lingvoj, ekzemple: el jes, adverbo, oni povas formi la verbon jesi, "diri jes"; el sufkso kiel eg, estas eble konstrui adjektivon: ega, "granda"; el prepozicio kiel per oni povas formi verbon, substantivon ktp: peri, peranto ktp.
La facila kunmetado de vortoj estas plia grava helpilo por la fleksebleco, ekzemple:
"persono el la sama raso": samrasano
"labori per la manoj": manlabori;
"laŭ sia volo": laŭvole.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:09:21

Fine mankas nur konsideri la aserton: "Esperanto ne havas la grandan disvastiĝon de la tradiciaj sciencaj lingvoj."

Fakte tio okazas; la disvastiĝo de Esperanto inter sciencistoj kaj en nesciencaj rondoj estas nekontentiga. Nekontesteble se iu junulo volus akiri nuntempe universitatan klerecon pere de Esperanto, ekzemple pri inĝenierarto aŭ medicino, li ne sukcesus ĉar ankorau ekzistas malmultaj esperantaj libroj en tiuj fakoj. Sed tio ne estas manko apartenanta ekskluzive al Esperanto: ĝi okazas en multaj landoj, ekzemple en Brazilo, kie universitatano ne malofte devas scipovi du aŭ tri lingvojn por kontentige sekvi sian kurson.

Kontraŭstari Esperanton tial, ke ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe disvastigita estus kvazaŭ, en la komenco de la 19a jarcento, opozicii al la ideo pri sendependigo de Brazilo, per la argumento ke la plimulto de la amerikaj landoj estas ankoraŭ kolonioj.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:13:01

Esperanto havas ĉion por iĝi sufiĉe disvastigita sur la scienca kampo: simplecon, logikon, precizecon kaj, ne laste, neŭtralecon. Kaj altvalora estos la kontribuo de la Intemacia Lingvo al la scienco: ĝi permesos al la sciencamantoj, ke ili dediĉu sin plene al la studado de scienco, sen konsumado de tempo pro ellernado de du, tri au kvar fremdaj lingvoj. Dank' al tio kaj al la facileco, kiun Esperanto alportas por ke la sciencistoj komunikigŭ inter si, oni povas aserti sen troigo, ke la adopto de la Internacia Lingvo fare de sciencistoj estigos gravan progreson por la scienco.

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:16:24

Jen kelkaj paŝoj por la adopto de Esperanto en la scienco:
1. enkonduki la Internacian Lingvon en la lernejojn, precipe en la universitatojn kaj tiucele: a) disvastigi la leĝojn au oficialajn decidojn, kiuj permesas au starigas Esperanto-kursojn ĉe lernejoj ; b) publikigi liston de edukejoj kie la Internacia Lingvo jam estas instruata;
2. sciencaj publikaĵoj en Esperanto regule alvenu al universitatoj kaj publikaj bibliotekoj;
3. sciencaj verkistoj publikigu siajn verkojn dulingve: en nacia lingvo kaj Esperanto; tio validas ne nur por libroj sed ankaŭ por artikoloj en fakaj revuoj.

[La aŭtomata traduko inter la angla aŭ alia lingvo kaj Esperanto iĝas pli kaj pli bona. Do legi aŭ traduki sciencon en esperanto iĝas pli kaj pli facila.Esperanto povas esti bona helpa pivota lingvo.]
https://eo.wikipedia.org/wiki/Traduko#Tradukhelpil...
https://eo.wikipedia.org/wiki/WikiTrans
https://eo.wikipedia.org/wiki/Apertium
https://eo.wikipedia.org/wiki/Google-Tradukilo
http://lingvo.org/traduku

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:24:54

2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo

Kvara antaujuĝo: "La vera internacia lingvo, kiun hodiau ĉiuj uzadas, estas la angla. Konsiderante la disvastiĝon de la angla lingvo, ĝian kreskantan influon kaj la kvanton da verkoj en ĝi produktataj en ĉiuj partoj de la mondo, estas utopie supozi, ke Esperanto povus iel konkurenci kun ĝi. Se iu alia lingvo devus en la estonteco anstataŭi la influon de la angla, tiam estus la franca au la germana au la rusa."

Sendube oni multe uzas la anglan kaj danke oni devas rigardi ĝin pro la multaj servoj faritaj kaj farataj de ĝi por la reciproka komprenado inter la popoloj.. Sed ĉar estas nacia kaj ne internacia lingvo, ĉu ĝi plenumas kontentige tiun internacian rolon?
Fakte la angla estas favorata de la porlerneja leĝaro en multaj landoj, kie ghi estas deviga lernobjekto. . Sed al tiu privilegio respondas vera posedo de la angla fare de la lernantoj? [Por la granda plimulto kaj ankaŭ mem scienculoj, ne estas] [...]

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:35:26

Nun ni konsideru la kvalitojn de la angla por roli kiel internacia lingvo.
Ĉu ĝi estas facila? Jes, sed nur en kelkaj aspektoj de la gramatiko. Nekontesteble ĝiaj prononco kaj ortografio estas komplikaj.
Krome mankas al ĝi, kompreneble, la plej grava atributo por meriti internaciecon: la neŭtraleco. Profesorino de la angla en la urbo San-Paulo rakontis tiurilate al la autoro, ke ŝi ne sukcesis regi lecionojn, pro maldisciplino de la lernantoj, en la tago kiam militistoj usonaj intervenis en San-Domingo (1965). Alia persono, komercisto en San-Paulo, vizitante turisme Francujon kiam ĝia ŝtatestro estis De Gaulle, kvazaŭ estis "agresita" (mi ripetas lian propran vorton) kiam ĉe hotelo li eksterigis la volon paroli angle.
La du malgrandaj epizodoj reliefigas la principon, ke vere internacia lingvo ne povas okazigi kverelojn aŭ ĝenojn. Tio ĉi estas ĝuste la malo de ĝia celo: alproksimigi la homojn por ke ili pace komunikiĝu.

La neneŭtralecon de la angla substrekas la fakto, ke nur [6 %] de la tuta homaro estas denaske angle parolantoj. Tio signifas, ke la aliaj 94% devus subiĝi al la lingva regado de eta malplimulto.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_imperiismo

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_diskriminacio

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 13:55:57

Oni povus aserti, ke ankaŭ Esperanto ne estas vere internacia, ĉar enhavante plimulton da radikoj latinaj, ĝermanaj kaj slavaj (laŭ la malkreskanta ordo de kvanto), ĝi unue favoras la latinidlingvajn popolojn, kaj due ĝi preterlasas la idiomojn aziajn kaj afrikajn. Sed estas facile respondi: unue ke tioma proporcio obeas al la grado de intemacieco de la radikoj; [ĉirkaŭ 70 % de la anglaj radikoj devenas de latinidaj lingvoj; kune kelkaj eŭropaj lingvoj estas la plej parolataj kaj precipe lernataj en la mondo kaj la aliaj estas tre malsimilaj inter ili] due ke la malofta apero de aziaj kaj afrikaj radikoj en Esperanto respondas al la fakto, ke Afriko kaj Azio ankoraŭ ne multe influas la mondan kulturon. Ĉu tiu malofteco de afrikaj kaj aziaj vortoj ne okazas ankaŭ en la angla kaj franca lingvoj? Kiam popoloj el tiuj du kontinentoj elstaros pro kulturo kaj ekonomio, tiu fakto speguliĝos en la idiomoj de la aliaj popoloj kaj en Esperanto.
Aliflanke la angla, kiel cetere ĉiuj naciaj lingvoj, estas elitema, ĉar ĝi povas aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni ĝin. Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj en la lernado de fremda lingvo.

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/hom...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 14:05:53

[...] Evidente la argumentoj kontraŭ la angla validas pli malpli kontraŭ ĉiuj naciaj lingvoj, kiuj estas bonegaj solvoj ene de la koncernaj geografiaj limoj, sed ne povas funkcii kontentige en la monda kadro.
Kompreneble, en la nuna historia periodo la lernado de fremdaj lingvoj, precipe de la angla, estas tre utila al ĉiuj. Jam Tolstoi asertis prave, ke li ne konas pli humanigan studadon ol tiu de fremdaj lingvoj. Do nia sugesto por la junuloj estas, ke ili studu la anglan, la francan, la hispanan, la italan, kaj aliajn, sed ke ili nepre scipovu Esperanton, la sintez-lingvon, kiu, krom neŭtraleco, simpleco, logiko, harmonio, precizeco kaj fleksebleco, posedas la sigelon en si stampitan de ĝia kreinto: la kunfratigan celon.
Oni memoru ankaŭ, ke la lernado de la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la studo de Esperanto, unue ĉar Esperanto estas la sintezo de la aliaj lingvoj [...]

https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio...
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio...
http://esperanto.org.br/info/index.php/2-uncategor...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-08 18:13:42

2.5. Esperanto ĉiam progresas kaj havas antaŭ si promesplenan estontecon


Kvina antaujuĝo: "Se post pli ol cent jaroj Esperanto ne sukcesis fariĝi iom populara, tio signifas, ke ĝi ne havas en si la ecojn por ludi la rolon de internacia lingvo kaj ke ĝi neniam sukcesos."

La fremdaj lingvoj povas esti bone konataj kaj uzataj de personoj kun sufiĉe da mono; la plimulto ne havas rimedojn por dulingviĝi.
Esperanto ankoraŭ ne estas ducentjara. Kio estas unu jarcento por socia movado?
Kristanismo estas preskaŭ dumiljara. Ĉu ĝi fakte venkis en la landoj, kiuj kredas sin kristanaj? Se tio estus vera, ne ekzistus tiom da militoj, perforto, maljustaĵoj — sintenoj rekte kontraŭstarantaj la Jesuajn instruojn.
En la 15-a jarcento Gutenbergo inventis la presarton por la eŭropaj literoj kaj per tio demokratiiĝis la kulturon. Ĉu fakte la tuta homaro jam kapablas almenaŭ legi kaj skribi?
La medicino kreis miraklajn kuracilojn kapablajn elimini la plimulton de la malsanoj. Ĉu malgraŭ tio ne mortas ankoraŭ milionoj da homoj pro malsanoj facile kuraceblaj?
Estus facile multobligi la ekzemplojn pruvantajn, ke la idealoj marŝas tre malrapide antaŭ ol atingi sian plenan efektiviĝon.

Reen al la supro