До змісту

Esperanto sen antaŭjuĝoj

від morico, 8 лютого 2021 р.

Повідомлення: 119

Мова: Esperanto

morico (Переглянути профіль) 9 лютого 2021 р. 10:53:48

Esperanto estas ideo pozitiva kaj, ĉar ĝi respondas al morala kaj praktika vero, ĝi povos morti neniam. Tion pruvas ĝia postvivado al du grandaj militoj kaj al perfortaj persekutoj, kiaj tiuj fare de naziismo en Germanujo kaj stalinismo en Sovetunio, kie la simpla esperantisteco estis "kulpo" sufiĉa por kondamni iun al morto...
La duon-ombro, kie vivas Esperanto, rezultas de la fakto, ke ĝi postulas sentemon, kiun la plimulto de la homaro ankoraŭ ne posedas. Laŭ tiu aspekto, Esperanto nuntempe memorigas la semon enfermitan tere, en la atendo de favoraj kondiĉoj por burĝoni en sia pleneco kaj prezenti al la mondo la grandan servon de la interkomunikado facila kaj neŭtrala. Tamen, kiuj jam posedas tiun sentemon kaj studas la Internacian Lingvon, tiuj ne misuzas sian tempon, ĉar, aliĝante al la esperantista mondo, ili tuj povas ricevi la avantaĝojn, kiuj estonte fariĝos kolektiva havaĵo de la homaro.

morico (Переглянути профіль) 9 лютого 2021 р. 10:57:14

Oni konsideru ankaŭ, ke bonaj novaĵoj ne funde impresas, ne okazigas grandtipajn titolojn en la gazetoj, ĉar la homoj estas ĝenerale altirataj per negativaj informoj: perforto, misuzata sekso, skandaloj.

morico (Переглянути профіль) 10 лютого 2021 р. 11:18:46

TRIA PARTO
ESPERANTO NETRAFITA


3.1. Kritikoj kaj respondoj
3.2. Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj

3.2.1. La supersignitaj literoj kaj la presistoj
3.2.2. La supersignitaj literoj kaj la rekono de la internaciaj radikoj
3.2.3. La adopto de ŭ kaj j por indiki la duonvokalojn
3.2.4. La prononco de h, ĥ, sc kaj nkc
3.2.5. La finaĵoj -oj, -aj, -ojn, -ajn
3.3. Kritikoj pri aliaj gramatikaĵoj
3.3.1. La konservado de la akuzativo. La akordo de la adjektivo kun la substantivo
3.3.2. La ses participoj
3.3.3. La indiko de ĉiu vortspeco per ĝia aparta finaĵo
3.3.4. La tabelo de la korelativaj vortoj
3.3.5. La plursenco de la sufiksoj
3.3.6. La sufiksoj -ej kaj -uj-
3.3.7. La uzo de la finaĵo -o por la inaj estuloj
3.3.8. La deveno de kelkaj afiksoj
3.3.9. Broso, martelo ktp. unuflanke, kaj kombilo, tranĉilo ktp aliflanke
3.3.10. ĉu -eco au -o?
3.3.11. La sendependeblo de la afiksoj
3.3.12. La multsenseco de la prepozicio de
3.4. Kritikoj pri la vortaro
3.4.1. La elekto de la radikoj
3.4.2. Esperanto kaj la vortoj eksteraj al ĝia sistemo
3.4.3. La invado de la internaciaj vortoj
3.4.4. La rekono de la internaciaj vortoj en Esperanto
3.4.5. La "neracieco" de la vorta materialo
3.4.6. Vortoj deveneblaj de la sama radiko
3.4.7. La "falsaj amikoj" de Esperanto
3.4.8. Homonimoj
3.5. Kritikoj pri esprimivo
3.5.1. Esperanto kaj la nuancoj esprimataj de la naciaj lingvoj
3.5.2. Tekstoj slangaj, popularaj au familiaraj en Esperanto
3.5.3. Esperanto kaj la esprimo de la penso
3.6. Aliaj kritikoj
3.6.1. Empirio
3.6.2. Zamenhof kaj la reformoj en Esperanto
3.6.3. Principoj de Esperanto
3.6.4. La Esperanta Akademio

morico (Переглянути профіль) 10 лютого 2021 р. 11:23:36

"Longa sperto instruis al mi, ke la lingvaj aferoj ne estas submeteblaj al reguleco absoluta". (G. Waringhien).

3.1. Kritikoj kaj respondoj

Kiuj ne studas funde aferon, kaj ĝin juĝas, tiuj povas alveni al falsaj konkludoj, nomataj antaŭjuĝoj. La ĉefajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto ni analizis en la dua parto de tiu ĉi libro.

Aliflanke oni povas funde analizi aferon, kaj trovi en ĝi malbonaĵojn verajn au nur ŝajnajn. En tiu ĉi tria parto, ni celas ĝuste respondi al la plej komunaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo ĉerpitaj precipe el la jenaj verkoj:
"Babel & Antibabel", Paulo Ronai, Edltora Perspectiva, Sao Paulo, 1970;
"Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto", Petro Stojan, Flandra Esperanto-Instituto, Brugge, 1953.

morico (Переглянути профіль) 10 лютого 2021 р. 11:26:51

3,2. Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj

3.2.1. "La supersignitaj literoj[/u] (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) estigas malfacilaĵojn al la presistoj".
* * *
Fakte tiaj literoj ne ekzistas en komunaj presejoj. Tamen la esperantaj presejoj ekzistantaj en la mondo garantiadas, ofte kun alta nivelo de presarto, la publikigadon de libroj, gazetoj, revuoj kaj ĉiuspecaj presaĵoj en la Internacia Lingvo.
Cetere estas memorinda la formulo de la kar-memora brazila esperantisto Ismael Gomes Braga: "La presistoj devas servi al la lingvo, kaj ne la lingvo servi al la presistoj. "

[Post 2000, Interreto, do Vikipedio Lernu.net ktp. faciligas la skribon de la supersignitaj literoj.]
https://www.liberafolio.org/arkivo/iksumilo.html

sergejm (Переглянути профіль) 10 лютого 2021 р. 12:18:07

Post tiam, kiam oni ekuzis komputilojn kun Unicode, estas nenia problemo por presi Esperantajn literojn (sed por enkonduki tekston ofte necesas speciala programo)

Altebrilas (Переглянути профіль) 10 лютого 2021 р. 15:25:55

Mankis tiu informo en la enkonduko, kiun mi trovis tie:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto_sen_anta%C...
Esperanto sem Preconceitos (portugallingva), tuj poste tradukita Esperanten sub la titolo Esperanto sen Antaŭjuĝoj, estas analizo de la precipaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo, verkita de Walter Francini en 1978. La aŭtoro de la libro akceptis sugeston de Erlindo Salzano, unue publikigi la verkon en sia nacia lingvo portugala, ĉar ĝi estas taŭga precipe al propagando en ne-esperanta medio.

En Junio 1962, Brazila Esperantisto aperigis en portugala traduko liston de la precipaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, publikigita en la gazeto Heroldo de Esperanto en marto de la sama jaro de s-ro Gian Carlo Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Francini tuj pensis verki ion por rebati la antaŭjuĝojn, sed la tempo pasis, kaj nur meze de la 1970-aj jaroj li efektivigis la tiaman ideon.

Kurioze, en la libro la aŭtoro asertas, ke elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron.Esperanto sem Preconceitos (portugallingva), tuj poste tradukita Esperanten sub la titolo Esperanto sen Antaŭjuĝoj, estas analizo de la precipaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo, verkita de Walter Francini en 1978. La aŭtoro de la libro akceptis sugeston de Erlindo Salzano, unue publikigi la verkon en sia nacia lingvo portugala, ĉar ĝi estas taŭga precipe al propagando en ne-esperanta medio.

En Junio 1962, Brazila Esperantisto aperigis en portugala traduko liston de la precipaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, publikigita en la gazeto Heroldo de Esperanto en marto de la sama jaro de s-ro Gian Carlo Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Francini tuj pensis verki ion por rebati la antaŭjuĝojn, sed la tempo pasis, kaj nur meze de la 1970-aj jaroj li efektivigis la tiaman ideon.

Kurioze, en la libro la aŭtoro asertas, ke elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron.
Eble pro tio mi respondis iomete eksterteme. Bv. pardoni min.

IgorSokoloff (Переглянути профіль) 11 лютого 2021 р. 10:49:54

Verdire, mi iom miras, monsieur Morico...
Por kio vi ekis porcie elmeti ĉi-forume la verkon de Walter Francini, kiu jam delonge akireblas en aliaj ret-fontoj?..
Via iniciativo estus eble senc-hava, se vi aldonus al la tekst-porcioj memfaritajn aŭdio-fajlojn, kiel antaŭnelonge provis fari kamarado StefKo, kiu sammaniere ekis porcie elmeti la tekston de "La aventuroj de Ŝvejko".
Eblas konkludi, ke vi faras tion nur por prezenti al monsieur Altebrilas plian eblecon demonstri sian saĝecon.

morico (Переглянути профіль) 12 лютого 2021 р. 09:14:54

IgorSokoloff:
Por kio vi ekis porcie elmeti ĉi-forume la verkon de Walter Francini, kiu jam delonge akireblas en aliaj ret-fontoj?..
.
Mi nur konis tiun tekston ekde unu semajno. Mi pensas ke ĝi estas interesa por esperantistoj de ĉiuj landoj kaj lingvoj. Ĝi estas ankaŭ ekzemplo de bona lingvo por komencantoj kaj ĝi povas ankaŭ esti tradukota en multaj lingvoj.
La unua eldono estas de 1978. La rezonado estas la sama, sed la ekzemploj kaj la kunteksto estas nun diferencaj. Do mi prezentas nur larĝajn ekstraktojn kaj mi aldonas artikolojn de Vikipedio ktp. por la nuna tempo.

"Mankis tiu informo en la enkonduko, kiun mi trovis tie"
Dankon, mi aldonis.

morico (Переглянути профіль) 12 лютого 2021 р. 09:30:02

3.2.2. "La supersignitaj literoj malhelpas la rekonon de la intemaclaj radikoj, kaj bremsas la rapidan skribadon".
Jen kelkaj vortoj komenciĝantaj per supersignitaj konsonantoj: ĉesi, ĝemelo, ĝentila, ĥirurgio, ĵumalo, ŝtato. [...] [La etimologio de la vortoj estas pli facila rekoni en diversaj lingvoj].
Aliflanke ĉu ne estas pli rapide kaj logike skribi "ĉevalo", ol "chevalo"? au "ĝermo", ol "ghermo", anstataŭigante digramon per unusola litero?

[Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_alfabeto ]

Назад до початку