Viestejä: 119
Kieli: Esperanto
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 9.33.29
Ŭ, kun renversita duoncirklo, kaj "j" (kiu havas la valoron de mallonga i) estas necesaj en fonetika ortografio, kia estas la esperanta, por indiki la duonvokalon, t. e. la elementon pli malfortan de diftongo. Ĉar en Esperanto ĉiuj plursilabaj vortoj estas akcentitaj en la antaŭlasta silabo, la klara indiko de la duonvokaloj prezentas la avantaĝon eviti misprononcojn.
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 10.21.01
Vere h ne prezentas malfacilaĵon: ĝi reprezentas sonon similan al tiu, kiun ni faras blovante en la manojn, por ilin varmigi.
Male "ĥ", cetere tre malofta, respondas sendube al malfacila sono [por parolantoj de kelkaj lingvoj], kaj Esperanto, kiel vivanta lingvo, prezentas la tendencon anstataŭigi ĝin per k. Tiel, ekz., flanke de ĥaoso, ĥemio kaj ĥirurgio, ekzistas kaoso, kemio kaj kirurgio.
Sc (ekz. disciplino) estas ankau malfacila, sed kompense tre malofta.
Pri la grupo nkc, aperanta ekz. en funkcio, oni povas diri, ke ĝi ne estas pli malfacila, ol en la latina "functio", la franca "fonction" au la angla" function" .
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 10.25.33
La konstanta ripetado de sonoj estas malagrabla en ĉluj idiomoj. [...]
Certe oni evitas tion facile, uzante sinonimojn aŭ aliajn vortkonstruojn[...]
La samo okazas al Esperanto: ni povas en ĝi eviti la ripetadon de -ojn, -ajn samkiel de tre komunaj vortoj kiel: estas, kiu, tiu ĉi ktp. Iom da atento kaj bona volo plibonigas la stilon kaj silentigas la kritikon.
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 10.28.53
3.3.1. Se oni konsentas la principon, ke artefarita idiomo devas esti supera al la ekzistantaj lingvoj, kaj forigi ties neperfektajhojn, ne pravighas ekz. la konservado de la akuzativo: la angla kaj la latinidaj lingvoj vivas tiel bone sen ghi! La akordo de la adjektivo kun la substantivo konsistigas alian lukson" (Ronai).
* * *
[Pri tiuj du gramatikaĵoj, https://eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld skribas en "La fenomeno esperanto", UEA, 1988
p53 b]Pri akuzativo[/b]
"La normala ordo de subjekto, objekto kak predikato en propozicio povas tre malsami de lingvo al lingvo. Dank'al la akuzativa finaĵo -n ,Esperanto posedas grandan liberecon tiurilate[...] Ĉiu lingvo posedas akuzativon en iu formo aŭ alia. Lingvoj , kiuj ne indikas ĝin per finaĵo aŭ alia leksika ŝanĝiĝo, tion faras per deviga vortordo - kiun fremdulo devas lerni, kaj kiu tre rigore rigidigas la vortordon en tiu lingvo.[...] Iu lingvo havas kutiman vortordon ; sed la ebleco variigi tiun kutimaĵon liveras valoran rimedon de subtileco kaj eleganteco".
p38 Pri la akordo de la adjektivo
"Al iuj kritikistoj ŝajnas superflue, ke la adjektivo akordiĝu kaze kaj nombre kun sia substantivo. Tamen en lingvo kiu celas klarecon kaj precizecon, tiu karakterizo, en kombino kun granda vortorda libereco, ne nur evitas kelkajn miskomprenojn, sed ankaŭ ebligas diversajn elegantecojn en en la maniero sin esprimi".
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 11.35.59
* * *
Ni imagu, ke ni observas la movadon en konsultejo: estas unu persono atendanta, ĝis konsulti la kuraciston: li estas konsultonta kliento; alia persono jam konsultas; li estas konsultanta; kiam tiu ĉi eliros el la konsultejo, li estos konsultinta. Siavice la kuracisto estas respektive konsultota, konsultata kaj konsultita.
Do ekzistas tri aktivaj participoj: futura, en -onta; prezenca, en -anta; kaj preterita, en -inta; kaj tri pasivaj: futura, en -ota; prezenca, en -ata; kaj preterita, en -ita.
[...]
Antaŭ tiuj simetrio, klareco kaj precipe koncizeco de la Internacia Lingvo, ĉu eblas aserti, ke ses participoj estas nenecesaj?
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 11.40.58
* * *
Jen la avantaĝoj de tiu rimedo:
a. Tuja rekono de la klaso al kiu apartenas la vorto;
b. En la aktiva uzado de la lingvo, tiu sistemo (skemigo) faciligas la esprimadon, malŝarĝante la memoron, ĉar sufichas koni radikon por havigi al si la formon substantivan, adjektivan, adverban au verban bezonatan. Ekz., konante la sencon de parol-, oni automate disponas pri la jenaj vortoj: parolo (substantivo), parola (adjektivo), paroli (verbo) kaj parole (adverbo).
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 11.47.46
* * *
Iuj pronomoj kaj adverboj formiĝas lau difinita sistemo: ili komencighas kaj finighas per karakterizaj literoj.
Jen la tabelo de la korelativaj pronomoj:
Nedifinaj.................. I
Demandaj, rilataj..... KI ....... U Persono
Montraj .................. TI.......... O Aĵo
Kolektivaj ............... ĈI ......... A Kvalito
Neaj ...................... NENI..... ES Posedanto
Per la samaj radikoj formighas la tabelo de la korelativaj adverboj: (*)
Nedifinaj....................... I ..... . E...Loko
Demandaj, rilataj.. ..... ..KI ... . AM Tempo
Montraj ........................TI .. .... OM .Kvanto
Kolektivaj .....................ĈI .. ... . AL .Kaŭzo
Neaj .............................NENI . EL Maniero
https://priesperanto.wordpress.com/2017/04/04/espe...
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 11.52.15
iu, ia, io, ies, ie, iam, ial, iel, iom;
kiu, kio, kia, kie, kie ktp.
Jen kelkaj ekzemploj transskribitaj el "Esperanto sem Mestre", de Francisco Valdomiro Lorenz:
Mi rigardis lin kun ia ironio. Ĉu io nova? Subite mi audis ies krion. Mi ie audis ĉi tiun nomon. Estis iam tre bonkora reĝo. Se mi ial ne venos, iru vi sola. Kvar malfacilajn jarojn ŝi iel trenadis sian vivon. Lia kapo estas iom en malordo.
Tiu ĉi tabelo timigas la komencantojn kaj malkontentigas la adeptojn de naturalismo; tamen vere ĝi konsistigas alian bonegaĵon de Esperanto tial, ke ĝi malŝarĝas la memoron el pluraj radikoj, kaj ĝi estas, pro sia simetrio, facile memorebla.
[Gestoj kaj korelativoj (Sylvain Lelarge) ]
https://www.youtube.com/watch?v=mh0PzN1bSJM
[Alia memorigilo: de la komencaj literoj :KITĈN ;
de la finaĵoj kun reguloj de la Fundamenta Gramatiko1-Kiu? -Ulo-; 2- Kio? Objekto ; 3- Kia? Adjektiva; 4-Kiom? NOMbroj 5 Kies? Pronomoj; 6- Kiam ? Verboj 7- Kiel? AdvErboj, la plej ofte de maniero 8 Kie? Prepozicioj, la plej ofte de loko ; 9- Kial? KAŭzo (ekz. de reguloj de sintakso) ].
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 11.58.10
3.3.6. "La rilato inter "herbo" kaj herbejo ne estas la sama ekzistanta inter "bovo" kaj "bovejo". La samo okazas inter "sukero, sukerujo" kaj "franco, Francujo" (Ronai).
La plursenceco de kelkaj sufiksoj ne ĝenas la naciajn lingvojn; kial do ĝi devus estigi problemojn por Esperanto?
Oni povus respondi, ke planita lingvo devas ne prezenti la malperfektaĵojn de la naciaj idiomoj. Korekte. Tamen, kio estas preferinda: idiomo centpocente logika, kun speciala sufikso por ĉiu aparta senco, do kun vortaro eksteordinare granda kaj malfacile memorebla, aŭ lingvo kie afikso povas esti uzata senembarase por sencoj similaj, samkiel nacilingve, kaj kies vortaro kompense estas multe pli facile lernebla?
-Ej- estas "suifikso montranta lokon difinitan por io au karakterizita per io." Do, herbejo: loko karakterizita per herbo; bovejo: loko difinita por bovoj. Kio stranga?
Oni komparu en la portugala la vortojn estrebaria ("stalo") kaj pradaria ("herbejaro"), kun la sama sufikso -aria uzata, senembarase, por malsamaj sencoj.
Lau PIV la sufikso -uj esprimas:
1. objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da aliaj objektoj de difinita spaco, montrataj de la radiko: sukerujo, cigarujo, salujo;
2. vegetajhon, kiu donas la fruktojn montratajn de la radiko: pirujo, pomujo (pro klareco, oni usas en tiu senco la sinonimojn "pirarbo", "pomarbo");
3. landon, loĝatan de la popolo montrata de la radiko: Francujo, Anglujo, Germanujo. En tiu lasta senco, la tendenco (jam permesita de la Akademio) estas anstataŭigi -uj- per -i-: Francio, Anglio, Germanio.
[Plena Ilustrita vortaro de Esperanto
https://vortaro.net/
https://us.proxyarab.com/index.php?q=mqrXpNaeYmGco...]
morico (Näytä profiilli) 12. helmikuuta 2021 13.09.27
Fakte la komencantoj ne akceptas bone formojn kiel "patrino" kaj "virino". Tamen laŭmezure kiel ili estras la esperantan strukturon, ili lernas senti en la sufikso -in- ian "detonaciilon" de la ideo pri ina sekso. Krome, iom post iom ili perceptas, ke tiu sufikso (indikanta inan sekson kaj de personoj kaj de bestoj) simpligas la lernadon de la vortaro, forigante la neceson parkeri grandan nombron da vortoj kies nacilingvaj radikoj vira kaj virina estas malsimilaj. [...]
La ĉi analizata kritiko estigas aliajn konsiderojn.
Post longa batalado kontraŭ la viraj antaŭjŭĝoj, alvenas en la mondon tempo, kiam la virinoj ĝuas la samajn rajtojn, kiel la viroj. Nuntempe la inoj okupas la plej altajn postenojn kaj eĉ (bedaŭrinde...) luktas en batalkampoj. La unuseksa modo kaj precipe la oportuneco vestigas simile ambaŭ seksojn. Kio distingas ilin? Nek la pantalonoj, nek la har-aranĝo, sed, evidente... la enhavo. Ĝuste kiel en la esperantaj vortoj: patro, patrino; avo, avino; profesoro, profesorino... ĉu Zamenhof anticipis la seksan egaligon?
[En la kunmetitaj vortoj, la lasta vorteto kiel "-in" estas la plej grava - Regulo 11 -]