Till sidans innehåll

Esperanto sen antaŭjuĝoj

av morico, 8 februari 2021

Meddelanden: 119

Språk: Esperanto

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 13:21:28

3.3.8. "Kelkaj afiksoj devenas de aliaj lingvoj kaj estas ĉirkauitaj de aureolo de necerteco. Aliaj estas fruktoj de la fantazio de d-ro Zamenliof" (La autoro de tiu ĉi aserto estas Bodmer, kiu citas, kiel ekzemplojn, la afiksojn bo-, -et-, -eg- kaj mal-).[/i]
* * *
La kritiko estas maltrafa ĉar necerteco kaj fantazio ne karakterizas la esperantan afiksaron. Por pruvi tion, sufiĉas nur ekzameni la ekzemplojn prezentitajn de Bodmer.

La prefikso bo montras la per-edziĝan parencecon: bofilo, bofrato, bopatro, bopatrino. Ghi devenas el la franca beau: beau-fils, beau-frere, beau-pere, en kiuj beau estis vorto de respekto kaj estimo.

-Et- estas malgrandiga sufikso; ĝi respondas al la portugalaj -eto, -ete, en vortoj kiel: poemeto (samkiel en Esperanto) .

-Eg- estis prenita el la greka adjektivo mega ("granda"), kun la forigo de la "m", kaj funkcias ĝuste kiel pligrandiga sufikso: arbo, arbego; vento, ventego.

Mal- devenas de la franca, kaj formas antonimojn:
franca honnete, malhonnete Esperanto honesta malhonesta

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 13:28:54

3.3.9. "Broso, martelo ktp, unuflanke, kaj kombilo, tranchilo ktp. aliflanke."

* * *
La sufikso -il-, kiu esprimas instrumenton, estas sendube oportuna, ĉar ĝi simpligas la lernadon de la vortaro. Tamen ĝia uzo ne povas ĝeneraliĝi, ĉar male la lingvo iĝus tro logika, peza kaj neklara. Ĉu estus avantaĝo uzi kuŝilo, sidilo kaj skribilo, anstataŭ lito, seĝo kaj krajono?

La. samo okazas al la prefikso mal-. Oni uzas alta, malalta; bona, malbona; helpi, malhelpi, flanke de jes, ne; aĉeti, vendi; komenci, fini.

Ni memoru, ke Zamenhof, observante, ke la esenco de iu lingvo baziĝas sur konvencio, do sur la komuna uzo, malkonsilis la troan logikecon kaj subordigis ĉiujn principojn, kiuj devas regi internacian lingvon, al la regulo de la "ghusta mezuro".

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 13:35:49

3.3.10. "Kelkfoje eĉ progresintaj esperantistoj hezitas inter la uzo de la sufikso -ec- kaj de la simpla finaĵo -o."
* * *
Por respondi al tiu kritiko, ni transskribu la informojn de PIV sub la artikolo -ec-:
"Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito au stato: moleco, blankeco, boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco, reĝeco...
"Rim. 1. Proprasence, post adjektivaj radikoj, la o-formo signifas la abstrakton, la ec-formo kvaliton: oni do evitu ĉi tiun lastan, kiam temas ne pri ies kvalito: mi ne havis la eblon fuĝi; bono kaj vero renkontiĝas; li amas la novon. Male, oni ĉiam povas uzi la o- formon, kiu estas resuma, sinteza finaĵo: kie estas la furiozo de la premanto?; saĝo de homo lin faras pacienca.

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 13:41:11

3.3.11. "La sendependeco de la afiksoj ne havas praktikan valoron" (Bodmer).
* * *
Kritiko absolute maltrafa, ĉar la sendependeco de la afiksoj, tial, ke ĝi permesas pliriĉigi kaj elastigi la idiomon, sen troŝarĝi la memoron, estas ĝuste unu el la bonegaĵoj de Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj de vortoj derivitaj de:
a. izolitaj afiksoj: aĉa, aro, are, aĵo, ano, ebla, eblo, eble, eco, eksa, inda, praa ktp;
b. kunmetitaj afiksoj: eksigi, eksiĝi, ereto, idaro, estraro ktp.;
c. prepozicioj plus afiksoj: aliĝi, anstataŭigi, senigi, antauaĵo ktp. .

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 13:50:05

3.3.12. "La multsenceco de la prepozicio de".
* * *
Ankaŭ en la portugala la prepozicio de havas multajn sencojn.

En Esperanto, per pluraj manieroj oni povas eviti tiun multsencecon:

a) anstataŭigante de, se eble, per pli preciza prepozicio (en, el, pri, por, super[/b] kc): la kongreso en Goteborg; la fruktoj el la ĝardeno; la problemo pri la senarmiĝo; la preparoj por la festo; la ministro akceptis la honorprotektecon super la apartigita disde mi;

b) anstataŭigante de per fare de au far, kiam oni devas samtempe esprimi la subjekton kaj la objekton de substantiva ago: nutrado de la infanoj fare de ilia patrino (au: far ilia patrino).
Ĉiuj tiuj ekzemploj estis transskribitaj el PIV (artikolo "de") au el "Esperanto sem Mestre", P. V. Lorenz, p. 186 kongreso ktp;
c) anstataŭigante de per ekde, de post au detempe de, kiam oni devas esprimi la punkton de la tempo, kie komenciĝas ago: redonu al shi ĉiujn elspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon; li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj; ĉi tiu knabino loĝas ĉe ni ekde sia naskiĝo;
ĉ) anstataŭigante de per deloke de, kiam oni devas esprimi la punkton de la spaco, kie komenciĝas ago: mezuru la koridoron deloke de la pordo;
d) anstataŭigante de per disde post pasiva verbo montranta malproksimighon: de la amaso li estis

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 14:03:52

3.4. Kritikoj pri la vortaro

3.4.1. "Arbitro en la elekto de multaj radikoj" (Burney).

"La vortaro de Zamenhof konsistas el kolekto de radikoj arbitre elektitaj... La malperfektaĵo plej evidenta de la esperanta vortkolekto estas ne esti kohere internacia" (Bodmer).
"Neoportuna enmeto de granda nombro da germanaj kaj rusaj radikoj, kun malmulta internacieco" (Ronai kaj Bodmer).

* * *
Antau la miloj da radikoj elekteblaj, neniu lingvisto, eĉ la plej lerta, sukcesus eviti la kritikon pri "arbitro". [...]
Al Esperanto okazos la samo: kiam ĝi estos oficiale akceptita en la tuta mondo, oni plu ne parolos pri la Zamenhofa "arbitro".
Kaj kial la germana kaj rusa idiomoj ne povas liveri grandan nombron da radikoj al lingvo celanta esti vere internacia?
Cetere, en la praktiko, la komunaj esperantistoj eĉ ne atentas la naciecon de la radikoj[...]..

https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_etimologio

.
* * *

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 14:16:53

Tamen estas oportune transskribi ĉi tie tre klarigan tekston el la libro de Edmond Privat "Historio de la lingvo Esperanto, Deveno kaj komenco, 1887-1900", p-oj 18-21:
"Serĉante por sia unua vortaro la plej komunajn vortradikojn inter la romanaj kaj germanaj lingvoj, Zamenhof fakte elektis tiamaniere la plej disvastigitajn modernajn formojn de l' antikvaj indoeuropaj radikoj.
"Ĉiu radiko devene estas indo-europa, sed ĝin oni povas nomi romana au germana laŭ tio, se oni konsideras ĝian nunan formon en la romanaj aŭ en la gerrnanaj grupoj (ekzemple: frat kaj Bruder, brother).
"Tamen pro la reciproka interpenetrado de la lingvoj ofte okazis, ke romana radikformo envenis en germanajn lingvojn kaj vivas en ili eĉ flanke de pli malnova germana formo (ekzemple: Fraternitat kaj fraternity flanke de Bruder kaj brother). Tiam kompreneble la romana radikformo estas la plej disvastigita, kaj ĝin elektis Zamenhof (ekz.: frato). Reciproke ankaŭ okazis kelkafoje.

"Kiam por la sama ideo la romanaj kaj germanaj lingvoj uzas tute malsimilajn formojn de l' sama radiko (ekz.: kan kaj hund) au formojn de tute malsamaj radikoj (ekz.: an kaj jar), Zamenhof elektis la formon la plej klaran kaj ne konfuzeblan. Hund estis elektata, ĉar kan jam ricevis alian sencon en Esperanto. Jar estas Esperanta formo konservata en preskaŭ ĉiuj germanaj lingvoj, dum an jam ekzistas kun speciala sufiksa senco.

"Se oni trarigardas verkon kiel la "Universala vortaro" de Zamenhof au "Naulingva etimologia leksikono" de Louis Bastien, oni vidas, ke la plej granda nombro de radikformoj elektitaj en Esperanto ekzistas samtempe en diversaj vortoj de preskaŭ ĉiuj romanaj kaj germanaj lingvoj kaj eĉ ofte de l' slavaj.

"Resume, estas utile memori, ke la vortaro kaj gramatiko [parte] de Esperanto estas eltiritaj de l' indo-europa fundamento tia, kia ĝi ankorau aperas en la modernaj lingvoj de la romana, germana kaj slava grupoj.[...] Pro tio kompreneble [ĝi estas]speciale facila por ili. Tamen la aliaj homoj ĝin ankau facile lernas pro ĝia rimarkinda simpleco kompare kun la ofte tre granda malfacileco de siaj propraj lingvoj."

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 14:55:34

3.4.2. "Esperanto ne emas akcepti vortojn eksterajn al sia sistemo. Ghi formetas la sufiksojn -ion, -or, -ura, -iv, -ment, kiuj konsistigas grandan parton de la internaciaj derivajhoj. Ghi estas devigita formeti vorton tiom internacian klel "radar", ĉar "radaro" en Esperanto signifas "aro da radoj" (Burney).
"La reguleco de la sufiksado malhavigas al Esperanto grandan nombron da internaciaj vortoj: ekz.: urbestro kaj imperiestro, anstatataŭ "prefekto" kaj "imperatoro"
(Ronai).
* * *

Pri la kapablo akcepti vortojn eksterajn, la 15-a regulo de la esperanta gramatiko atestas jene:
"La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto." Ekz.: teatro (substantivo), teatra (adjektivo); fiziko (substantivo), fizika (adjektivo); Azio (substantivo), Azia (adjektivo), aziano (derivita substantivo).

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 14:55:58

La internacia vorto "radaro" ekzistas en Esperanto, flanke de homonimo "rad-aro" signifanta "aro da radoj". Tiu homonimeco ne estigas konfuzon, ĉar la senco de la vorto estas difinita de la kunteksto. Komparu: "La radaro registris la alproksimighon de aviadiloj" kaj "mi shanghis la rad-aron de la veturilo". Krome oni povas aliigi la duan propozicion jene: "mi shanghis la aron da radoj", au "la radan aron", au simple: "la radojn de la veturilo".

-Ion, -ura kaj -ment ne ekzistas en Esperanto kiel sufiksoj, sed kiel finaĵoj, ekz.: leciono, Pasiono, struktura, natura, taĉmento, parlamento ktp.

-Or aperas en internaciaj vortoj kiel ero de la vort-fino atoro, kiu havas la jenajn signifojn: 1. aganto: diktatoro, spektatoro, uzurpatoro ktp.;
2. agilo: generatoro ktp. [...]
-Iv jam estas neoficiala sufikso montranta, ke iu au io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produktiva grundo, pagiva kliento, elvokiva vorto.

Estu klare, ke la neadopto de kelkaj tre internaciaj sufiksoj ne kaŭzas ĝenon al Esperanto, ĉar ĝi adoptas aliajn sufiĉe taŭgajn sufiksojn kaj ĝeneralan racian sistemon por esprimi klare kaj efike la penson kaj faciligi sian lernadon al ĉiuj popoloj. La kritiko pro manko de kelkaj internaciaĵoj devenas de la adeptoj de la naturalisma skolo, preferantaj la tujan rekoneblon fare de kelkaj nacioj, ol la facilon por ĉiuj teranoj. [...]Pli grave estas, ke la reguleco de sufiksado, okazanta en Esperanto, estas multe pli oportuna por la aktiva uzado de lingvo, ol la parkerado de vortoj.

morico (Visa profilen) 12 februari 2021 15:05:28

3.4.3. "Malgraŭ ĉio, "la internaciaj vortoj ne malpli invadas Esperanton. La naturalistoj vidas en tiu invado la pruvon pri la forto de la fluo trenante la interlingvistikon al la natureco" (Burney).
* * *

Fakte oni perceptas en Esperanto la tendencon adopti neologismojn el internacia deveno, kaj por difini novaĵojn, kaj por precizigi malnovaĵojn aŭ nur anstataŭigi mallonge tre longajn esprimojn, precipe en la poezia lingvo. Tio nur pruvas, ke Esperanto estas vivanta lingvo kaj kiel tia, ĝi reagas kontentige al la postuloj de la vivo.

Unuavide oni povus riproĉi al Esperanto la ekziston en ĝi de duoblaj formoj: la unua esperantdevena, kaj la dua ekstera, neologisma. Ekz.: vizitpermeso, konservema, laborejo, observejo, popola, direktisto, administrejo, klarigi, kondukisto, movado, nokta, polusa, formado, flanke de audienco, konservativa, laboratorio, observatorio, populara, direktoro, administracio, ekspliki, konduktoro, movimento, nokturna, polara, formacio. Tamen la neologismoj pravigas sian ekziston, ĉar ili havas alian sencon, ol la esperantdevenaj vortoj.
[..].
Ĉu oni povas konkludi, ke la neologismoj aliigas la karakteron de Esperanto, kaj trenas la lingvon al "naturalismo"?
Ne, ĉar Zamenhof inteligente antauvidis la alprenon de internaciaj vortoj, kaj kontrolis ilian eniron en la lingvon per la jam transskribita 15-a regulo de la esperanta gramatiko.

https://eo.wikipedia.org/wiki/La_bona_lingvo

Tillbaka till toppen