Mesaĝoj: 125
Lingvo: Esperanto
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 16:29:22
Nun endas nur ekscii la kvanton de tiuj animaloj, navigantaj sur ilia ŝipo.
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2023-septembro-24 15:31:29
Jen respondo por la antaŭa problemeto:
Sur tiu pirata ŝipo estis 6 (ses) katoj.
--------------------
Kaj jen sekva problemeto:
Al anaso oni donis 9 dolarojn.
Al araneo oni donis 36 dolarojn.
Al abelo oni donis 27 dolarojn.
Surbaze de ĉi-informaĵo respondu, kiom da mono oni donos al kato?
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-julio-17 15:14:49
Per la literoj de "ESPERANTO ", oni povas krei kombinaĵojn kiel: E, ES, EE, EENA, TNPR, OTNARESPE,.. ktp.
Kiom da kombinaĵoj oni povas entute fari?
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-julio-18 18:45:56
Via temo estas certe tre grava.
Sed kiel franculo respondu perfavore al malpli grava demando: ĉu dum ĉi-somera Olimpiko oni povas reale sendanĝere naĝi en Sejno-rivero?
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-julio-19 12:37:52
Tion promesis Chirac (pariza urbestro antaŭ ol esti prezidento) kaj ne faris. 30 jarojn kaj 1,4 G€ poste, tia banado finfine okazis.
Sed ĉu tiu fadeno taŭgas?
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-julio-19 14:21:46
Ankaŭ via temo pri leter-kombinaĵoj ne tute taŭgas por ĉi tiu humure-matematika fadeno.
En via kutima glitece-jezuiteca maniero vi tamen evitis rekte kaj klare respondi al mia demando.
Mi do ripetas ĝin: ĉu, viaopinie, dum ĉi-somera Olimpiko oni povas reale sendanĝere naĝi en Sejno-rivero?
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-julio-21 16:31:42
Mi ne estas divenisto, sed esperas, ke neniu akcidente aŭ intence venenigos Sejnon.
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-01 10:21:20
Tute eblas do, ke bravaj olimpikuloj ne ekhavos ŝancon iom bani sin en la glora pariza kloako.
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-01 12:50:18
Kiel oni atendis, ĉi-eventon akompanis intensa naŭzado kaj vomado.
Espereble, tiuj kompatindaj naĝuloj ne havos poste seriozajn prisanajn problemojn.
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-03 15:27:22