Al la enhavo

Matematika tasko

de sergejm, 2021-februaro-10

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-09 19:46:58

Saluton, kolegoj.
Mi proponas al vi solvi jenan problemeton:

Eta leporeto marŝis al la rivero kaj renkontis ses elefantojn.
Ĉiu el tiuj elefantoj renkontis du simiojn, irantaj al la rivero.
Ĉiu el tiuj simioj tenis enmane unu papagon.
Demando: kiom da animaloj marŝis al la rivero?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-09 23:27:33

3

Cxar mia mesagxo estas tro mallonga, mi ripetas: la respondo estas tri.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-09 23:33:13

SlavikDze:Eta herezeca teoremo, pruvanta diecan esencon de la homoj ...

Jesuo Kristo povis paŝi laŭ surfaco de akvo, dum ordinara homo povas paŝi laŭ kukumoj.
Sed kukumoj je 96% (naŭdek ses procentoj) konsistas el akvo. Sekve, ordinara homo estas Jesuo je 96%.
Sed la homo mem je 80% (okdek procentoj) konsistas el akvo. Sekve, la homo je 83,3% estas kukumo.
Kaj el tio sekvas, ke Jesuo estas kukumo eĉ je 104,1%, t.e. super-kukumo.

🥒🥒🥒🥒🥒
Cxu la kukumoj estas tiel rektaj kiel postulas Euxropa Komisiono ?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-10 20:13:54

Jes, Altebrilas.
Via respondo estas ĝusta.
--------------------
Kaj jen ankoraŭ unu problemeto:

Antaŭ-hieraŭ Helenjo aĝis 21 (dudek unu) jarojn.
Kaj sekva-jare ŝi aĝos 24 (dudek kvar) jarojn.
Demando: kiu estas la dato de ŝia naskiĝ-tago?

Sepe (Montri la profilon) 2022-julio-20 15:13:20

La 31-a de decembro..., sed mi supozas, ke oni devus atendi ĝis la 1-a de januaro antaŭ ol respondi.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-22 11:58:07

Tute ĝustas, kolego Sepe.
Tamen oni ne bezonas ion atendi, ĉar laŭkondiĉe en la ekzemplo hodiaŭ ĉiam estas la 1-a de januaro kaj antaŭ-hieraŭ ĉiam estis la 30-a de decembro.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-28 06:36:59

Saluton, karaj kolegoj.
Jen ankoraŭ unu problemeto:
Sur iu pirata ŝipo haveblas kelkaj katoj, iom da ŝipanoj, unu ŝip-kuiristo kaj unu-krura ŝipestro Silver. Ili ĉiuj havas 15 kapojn kaj 41 gambojn.
Demando: kiom da katoj estas surŝipe?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-28 10:32:30

Estis specia vipo uzata de la maristoj, kiun en la franca oni nomis "nauxvosta kato".

Cxu la sxipestro posedis tian ilon?

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-julio-31 07:56:21

Eĉ se ŝipestro Silver efektive havas tielan vipon, li, supozeble, apenaŭ tre ofte skurĝas per ĝi siajn viktimojn, preferante tuj forsendi ilin "overboard" laŭ speciala tabulo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-01 10:40:20

Se li estas inteligenta, li ne jxetus remistojn maren.

Se li estas stulta, li versxajne preferus suferigi ilin iomete antaux ol enmarigi ilin mortintajn.

Reen al la supro