ไปยังสารบัญ

Matematika tasko

จาก sergejm, 10 กุมภาพันธ์ 2021

ข้อความ 125

ภาษา: Esperanto

KatjaMcFlores (แสดงโปรไฟล์) 1 สิงหาคม 2022, 16:29:22

Suspekteblas, ke Silver kun siaj ŝipanoj fakte ŝatas katojn, kaj tio supozigas, ke ili ne estas tre ferocaj kaj kruelaj uloj.
Nun endas nur ekscii la kvanton de tiuj animaloj, navigantaj sur ilia ŝipo.

KatjaMcFlores (แสดงโปรไฟล์) 24 กันยายน 2023, 15:31:29

Saluton, karaj kolegoj.
Jen respondo por la antaŭa problemeto:
Sur tiu pirata ŝipo estis 6 (ses) katoj.
--------------------
Kaj jen sekva problemeto:
Al anaso oni donis 9 dolarojn.
Al araneo oni donis 36 dolarojn.
Al abelo oni donis 27 dolarojn.
Surbaze de ĉi-informaĵo respondu, kiom da mono oni donos al kato?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 17 กรกฎาคม 2024, 15:14:49

Saluton estimataj forumanoj!

Per la literoj de "ESPERANTO ", oni povas krei kombinaĵojn kiel: E, ES, EE, EENA, TNPR, OTNARESPE,.. ktp.

Kiom da kombinaĵoj oni povas entute fari?

SlavikDze (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2024, 18:45:56

@Altebrilas
Via temo estas certe tre grava.
Sed kiel franculo respondu perfavore al malpli grava demando: ĉu dum ĉi-somera Olimpiko oni povas reale sendanĝere naĝi en Sejno-rivero?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2024, 12:37:52

Per televido ni spektis la urbestrinon de Parizo kaj kelkajn aliajn oficialulojn banantajn en la Sejno.

Tion promesis Chirac (pariza urbestro antaŭ ol esti prezidento) kaj ne faris. 30 jarojn kaj 1,4 G€ poste, tia banado finfine okazis.

Sed ĉu tiu fadeno taŭgas?

SlavikDze (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2024, 14:21:46

@Altebrilas
Ankaŭ via temo pri leter-kombinaĵoj ne tute taŭgas por ĉi tiu humure-matematika fadeno.
En via kutima glitece-jezuiteca maniero vi tamen evitis rekte kaj klare respondi al mia demando.
Mi do ripetas ĝin: ĉu, viaopinie, dum ĉi-somera Olimpiko oni povas reale sendanĝere naĝi en Sejno-rivero?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2024, 16:31:42

Mi uzis ekzistantan fadenon, kvankam ĝi pli taŭge estus en "ĉio cetera".

Mi ne estas divenisto, sed esperas, ke neniu akcidente aŭ intence venenigos Sejnon.

SlavikDze (แสดงโปรไฟล์) 1 สิงหาคม 2024, 10:21:20

Oni informas, ke jam dua-foje ne okazis la planita naĝ-ekzercado en Sejno-rivero.
Tute eblas do, ke bravaj olimpikuloj ne ekhavos ŝancon iom bani sin en la glora pariza kloako.

SlavikDze (แสดงโปรไฟล์) 1 สิงหาคม 2024, 12:50:18

Oni informas, ke kadre de Olimpiko triatlonistoj tamen aŭdacis naĝi en Sejno-rivero.
Kiel oni atendis, ĉi-eventon akompanis intensa naŭzado kaj vomado.
Espereble, tiuj kompatindaj naĝuloj ne havos poste seriozajn prisanajn problemojn.

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 3 สิงหาคม 2024, 15:27:22

Kiu rilato pri la temo?........ ...........

กลับไปด้านบน