ไปยังสารบัญ

Matematika tasko

จาก sergejm, 10 กุมภาพันธ์ 2021

ข้อความ 125

ภาษา: Esperanto

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 6 มีนาคม 2021, 11:14:50

nornen:Petro estas 73-jaraĝa. Lia koramikino estas 25-jaraĝa. Kiom da mono havas Petro?
Multe da monoj, escepte se li estas trompisto (legu sube).

Unu paro da novedzigitoj luis ĉambron en hotelo. Li – 80-jara viro, ŝi – 20-jara virino. La hotela servistaro vidinte ilin, komencis kompati al la maljuna viro: “kiel li, oldulo, helpos al si kun tiu juna virino!”.
Matene oni vidas la novedzinon, kiu ŝancelpaŝe subeniras.
– Kio okazis, sinjorino? – oni demandas ŝin.
– Li diris ke tra 60 jaroj li ŝparis, kaj mi pensis ke monon…

nornen (แสดงโปรไฟล์) 6 มีนาคม 2021, 16:37:11

Ей было тысяча сто лет,
Она в сто первый класс ходила,
В портфеле по сто книг носила -
Всё это правда, а не бред!
В мире есть 10 типов людей:
Те, кто понимает двоичные числа, и те, кто не.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 6 มีนาคม 2021, 16:59:33

StefKo:Multe da monoj, escepte se li estas trompisto
Ĉu li estas numismato kaj havas multajn monojn: usonan monon, eŭropan monon, rusian monon k.t.p.?

Hugocav (แสดงโปรไฟล์) 23 มีนาคม 2021, 00:04:47

sergejm:En Google mi vidis taskon, kiu onidire estis en Usona ekzameno, sed oni forigis ĝin, ĉar aperis rusaj studentoj, kiuj ne povis ĝin solvi.
En ortangula triangulo ABC kun orta angulo C hipotenuzo AB estas 10, alteco CD de C al la hipotenuzo estas 6. Kia estas areo de la triangulo?
Mi mem malĝuste solvis la taskon.
30

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2021, 04:42:44

O +N + E kostas $1
T +W + O kostas $2
E + L + E + V + E + N kostas $11
Kiom kostas
T + W + E + L + V + E ?

nornen (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2021, 15:02:35

Mi solvos sur nenegativaj enteroj.

Estu Z = 2E + L + V.

(i) O + N + E = 1
(ii) T + W + O = 2
(iii) E + N + Z = 11
(iv) T + W + Z = x

(i) O + N + E = 1 → (O ≤ 1 ∧ N ≤ 1 ∧ E ≤ 1 ∧ N + E ≤ 1)
(ii) (T + W + O = 2 ∧ O ≤ 1) → 1 ≤ T + W ≤ 2
(iii) (E + N + Z = 11 ∧ N + E ≤ 1) →10 ≤ Z ≤ 11

Okazo 1: Z = 10
Z = 10 → N + E = 1 → O = 0 → T + W = 2 → T + W + Z = 12

Okazo 2: Z = 11
Z = 11 → N + E = 0 → O = 1 → T + W = 1 → T + W + Z = 12

Ĉar E ≤ 1, ekzistas solvoj por L kaj V, kaj sekve T + W + E + L + V + E = 12.

- - - -

Tro komplika. Jen pli facile:

O + N + E = 1
– T – W – O = – 2

N + E – T – W = – 1

N + E + Z = 11
– T – W – Z = –x

N + E – T – W = 11 – x

– 1 = 11 – x

x = 12

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 27 เมษายน 2021, 17:09:55

Pli simple:
(O + N + E) + (T + W + E + L + V + E) = (T + W + O) + (E + L + E + V + E + N) = 13

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2021, 15:37:40

Ĉiama problemo kun la matematiko.
Kiam oni jam trovis malsimplan solvvojon, oni ofte trovas pli simplajn kaj belajn solvvojojn. Sed estas malfacile, trovi ekde la komenco la simplan.

nornen (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2021, 17:39:21

Inĝenioroj: √3 = 2
Statistikistoj: √3 = 1.73
Matematikistoj: √3 = √3

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤษภาคม 2021, 05:03:32

"En ĉi tiu frazo nombro de okazoj de cifero 0 estas _, de cifero 1 estas _, de 2 estas _, de 3 estas _, de 4 estas _, de 5 estas _, de 6 estas _, de 7 estas _, de 8 estas _, de 9 estas _".
Anstataŭu "_" per nombroj 1, 2, 3 k.t.p. Ĉu estas kelkaj respondoj?

กลับไปด้านบน