المشاركات: 125
لغة: Esperanto
sergejm (عرض الملف الشخصي) 13 يونيو، 2021 8:49:43 م
Krom okazoj kiam ili estas sur unu ebeno (kies probableco estas 0), ili estas verticoj de kvaredro.
Kia estas probableco, ke la centro de la sfero estas ene de la tetraedro?
(Por simpleco, vi povas dekomence rigardi okazon de tri punktoj sur la cirklo)
nornen (عرض الملف الشخصي) 14 يونيو، 2021 4:09:20 م
Plej verŝajne, mi eraras.
- - - -
Legu "∫_a^b" kiel "la difinita integralo de a ĝis b"
sergejm (عرض الملف الشخصي) 14 يونيو، 2021 7:57:01 م
Estu A, B kaj C tri malsamaj punktoj sur cirklo, O estu centro de la cirklo kaj O ne estu sur unu el flankoj de triangulo ABC (kies probableco ankaŭ estas 0).
Trovu punktojn A', B' kaj C' sur la cirklo, tiaj ke linioj AA', BB' kaj CC' iras tra la centro O.
Nur unu el trianguloj ABC, A'BC, AB'C kaj A'B'C enhavas la centron O, do se oni elektu el ĉi kvar la probableco estas 25%.
Sed ĉiuj tiaj trianguloj, krom menciitaj ekceptoj, kies probableco estas 0, estas dividitaj je tiaj kvaropoj, do la tuta probableco estas ankaŭ 25%.
Simile oni povas solvi la tridimensian taskon.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 14 يونيو، 2021 8:02:52 م
La plejmulto diros, ke ne sufiĉas informo, sed fakte oni povas doni la respondon, sed necesas scii ĉinajn leĝojn. La respondo estas: La aĝo de la ŝipestro estas 28 aŭ pli. Verŝajne oni povas diri ankaŭ maksumuman aĝon (kiam ŝipestro iĝas pensiulo)
nornen (عرض الملف الشخصي) 14 يونيو، 2021 9:20:21 م
sergejm:Nur unu el trianguloj ABC, A'BC, AB'C kaj A'B'C enhavas la centron O, do se oni elektu el ĉi kvar la probableco estas 25%.Eble tio bezonas iom pli da vortigo. Unue, difini ekvivalentrelacion ~ sur ĉiuj surcirklaj trianguloj, tiel ke A₁B₁C₁ ~ A₂B₂C₂, se kaj nur se (A₁ = A₂ ∨ A₁ = A'₂) ∧ (B₁ = B₂ ∨ B₁ = B'₂) ∧ (C₁ = C₂ ∨ C₁ = C'₂). Ĉiu ekvivalentklaso enhavas nun ok triangulojn. Nun pruvi, ke ekzakte du el tiuj ok enhavas la centron. Ĉar XYZ, X'YZ, XY'Z, XYZ' (kune kun la circlo) estas punktsimetriaj al X'Y'Z', XY'Z', X'YZ', X'Y'Z, sufiĉas pruvi vian eldiron pri kvar trianguloj.
nornen (عرض الملف الشخصي) 15 يونيو، 2021 5:13:20 م
En klaso 8B estas b lernantoj. La (aritmetika) mezumo de iliaj notoj en la sama ekzameno estas 92.
La (aritmetika) mezumo de la notoj de la lernantoj de ambaŭ klasoj kune en tiu ekzameno estas 86.
Kia estas la valoro de a/b?
sergejm (عرض الملف الشخصي) 15 يونيو، 2021 6:27:58 م
6*b=16*a
a/b=6/16=3/8=0,375
Ĉio estas simpla.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2021 4:54:05 ص
nornen (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2021 3:52:54 ص
sergejm (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2021 5:14:48 ص
Suko estis de ĉambra temperaturo - la volumo ankaŭ malgrandiĝis, sed ne tiom rimarkeble.
Se vi metos akvon en frostujo, la akvo iĝos glacio kaj la volumo male pligrandigos kaj la botelo povas dirŝiriĝi.