Al la enhavo

Enigmo: dum ni atendas la fino de la mondo.

de Miland, 2008-septembro-09

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-09 22:06:55

Dum ni atendas la finon de la mondo (se eta nigra truo kreiĝos morgaŭ, post kiam fizikistoj ŝaltos la grandan hadran kolizigilon en Eŭropo, je 08 30 GMT), jen enigmo:

Du fadenoj pendas de la alta plafono, kaj ilia malsuproj atingas la nivelon de viaj genuoj. La distanco inter ili estas malgranda kompare de la alteco de la plafono, tamen tiel granda ke vi ne povas tuŝi la unuan kaj samtempe atingi la alian per mano.
Vi havas nur tondilon. Kiel kunligi la fadenojn?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-09 22:21:05

Ne necesas de fari ion, ili mem kunligiĝos en la estonta nigra truo... rido.gif

Mi esperas profiti mian verdan stelon antaŭ malaperi simile...

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-09 22:38:23

Frankouche:Ne necesas de fari ion, ili mem kunligiĝos en la estonta nigra truo... Mi esperas profiti mian verdan stelon antaŭ malaperi simile...
Bedaŭrinde, la kreo de le eta nigra truo ne estas garantiita. Efektive, la sciencistoj kredas ke tio estas tiel neverŝajna, ke kortuma proceso per kiu iuj provis malhelpi la eksperimenton ne sukcesis; ili ne sukcesis konvinki la juĝiston. Do, vi ankoraŭ ne gajnis la premion!

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-10 14:19:31

Nu, aktuale ne estas nigra truo !!
Mi konfesas mian malvenkon malgajo.gif

dobri (Montri la profilon) 2008-septembro-10 14:36:46

Miland:
Vi havas nur tondilo. Kiel kunligi la fadenojn?
Sufiĉas ekbalanci ilin kontraŭ si, en ĝusta momento kapti la ambaŭ kaj simple kunligi. Kun tondilo alligita al la fadeno tio okazos eĉ pli facile.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-10 15:38:29

dobri:Sufiĉas ekbalanci ilin kontraŭ si..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-10 19:29:24

Kuriozaĵo:

Ni imagu, ke genualteco estas 0,4m, kaj ke atingeblas 2,2m da alteco por la du fadenojn kunligi.

Flanke de tio, ni diru, ke 10:1 estas taŭga proporcio inter la longo kaj la distanco inter la du fadenoj, por pravigi Milandan aserton, ke la distanco estas malgranda relative al la longo.

Se oni unu el la du fadenojn enpugnigas, kaj al la dua ekiras, la enpugnita fadeno estos pli malalta ol 2,2m kiam oni atingos la alian fadenon, escepte se la fadenoj estas pli ol 360m longaj (kaj sekve, la du fadenoj estu pli ol 36m unu de la alia, sed ankaŭ malpli ol dekono de sia longo).

Jen ne alta, sed altega plafono!

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-20 17:34:35

Bona punkto. Supozu ke r = longeco de la fadenoj, kaj kiam la fadeno kun tondilo balancas, ĝi movas tro angulo t.
Do la nivelo altiĝas h = r(1 - cos t), kaj ni pripensu du kazoj:
(a) ni diru h = 1 m (de la nivelo de la genuo ĝis la brusto de plimulto). Sed ankaŭ, la distanco inter la fadenoj, ni diru 2.2 = r sin t. Do, ni havas du ekvaciojn:

1 = r (1 - cos t)
2.2 = r sin t

Solvinte por cos t, mi havigis proks. cos t = 0.66, sin t = 0.75, kaj r proks = 3 m, la nivelo de multaj ĉambro-plafonoj!
(b) ni diru ke la tondilo nur altiĝas h = 0.1m. Tiukaze, mi kalkulis ke r = 35m, kiel la sonorilturo de granda preĝejo!

La ĝenerala kazo: se r cos t = 2.2/h = s,
ni havas sqrt(1 - p^2)= s(1-p), do post iom da alĝebro, ni havigas cos t = (s^2 -1)/(s^2 + 1). Do la proporcio 2.2/h estas grava.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-20 20:11:46

Atendu:

La hadran kolizigilon, hodiaŭ, MISFUNKCIIS rido.gif

La fino de la mondo estas tre proksima.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-23 13:05:53

Hispanio:La hadran kolizigilon, hodiaŭ, MISFUNKCIIS
La fino de la mondo estas tre proksima.
Proksima aŭ malproksima? La nigra truo ne estas kreebla dum la kolizigilo estas riparata, do ni havos iom pli da tempo, ĉu ne?

Reen al la supro