Al contingut

Internacia Parolu-kiel-pirato Tago

de Rogir, 19 de setembre de 2008

Missatges: 10

Llengua: Esperanto

Rogir (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2008 20.15.26

Jarr, mia tera amikoj!

Hodiaŭ, 19 septembro finfine estas la tago kion vi ĉiuj la tutan jaron atendis! Nu, mia demando estas: kiel oni parolas pirate en esperanto?

Miland (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2008 20.51.56

Kvindeko sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino!

Tidalias (Mostra el perfil) 19 de setembre de 2008 21.14.10

Jarrr, teramuloj! Tremu miajn lignojn, kaj hisu la mizzen-maston! Ni ne havus skorbut', se ni manĝus mult' da citronojn, jes ja'rrr.

piteredfan (Mostra el perfil) 18 d’octubre de 2008 2.23.49

Miland:Kvindeko sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino!
Botelon da rum', ĉu ne?

69UM24OSU12 (Mostra el perfil) 18 d’octubre de 2008 4.41.50

piteredfan:
Miland:Kvindeko sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino!
Botelon da rum', ĉu ne?
Eble Esperantaj piratoj estas pli kleraj ol ordinaraj piratoj.

sinjoro (Mostra el perfil) 18 d’octubre de 2008 7.16.57

piteredfan:
Miland:Kvindeko sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino!
Botelon da rum', ĉu ne?
Hoj, ĥa, je cent fulmotondroj, je cent bareloj da saŭrkraŭto, je la ligna gambo de maljuna Jack! Vinon trinku surteraj ratoj, maraj lupoj suĉas rumon!

Miland (Mostra el perfil) 18 d’octubre de 2008 11.35.12

Vi pravas, mi devintus skribi

Dek-kvino sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino! lango.gif

Kompreneble, temis pri rimo. Sed jen kelkaj aliaj eblecoj:

Sur kesto hom', dekkvina mortin'
Jo ho ho kaj botelo da ĝin!

Sur kesto de mortintoj kvin kaj deko
Jo ho ho kaj botelo da vodko!

Per rumo la plej bonan kiun mi povis fari estis

Dek kvin sur mortintujo
Jo ho ho kaj botelo da rumo

Bedaŭrinde, la lasta ne rimas. malgajo.gif

piteredfan (Mostra el perfil) 18 d’octubre de 2008 21.39.49

Miland:Vi pravas, mi devintus skribi

Dek-kvino sur kest' de mortinto
Jo, ho, ho, kaj botelo de vino! lango.gif

Kompreneble, temis pri rimo. Sed jen kelkaj aliaj eblecoj:

Sur kesto hom', dekkvina mortin'
Jo ho ho kaj botelo da ĝin!

Sur kesto de mortintoj kvin kaj deko
Jo ho ho kaj botelo da vodko!

Per rumo la plej bonan kiun mi povis fari estis

Dek kvin sur mortintujo
Jo ho ho kaj botelo da rumo

Bedaŭrinde, la lasta ne rimas. malgajo.gif
Ho ve, Miland, vi ankoraŭ eraras.
Mi devas klarigi miajn korektigojn.
botelon: mi uzus akuzativon ĉar mi opinias ke la citaĵo signifas "(Ni trinku) botelon..." Komparu "(mi donas al vi) dankon/saluton."
"de" estas grava gramatika eraro; ĝi signifas ke la botelo apartenas al trinkaĵo. Anstataŭe uzu "da". Tio signifas ke la botelo enhavas trinkaĵon, kiel taso da teo, glaso da biero, kulero da sukero, buso da geknaboj kiel tiel plu. Lernante Esperanton, mi ofte misuzis "de". Oni povus diri "Mi estis leganta la libron da poezio de Miland far William Auld el Britio ekde Januaro", kvankam estus pli bonaj manieroj de diro.
Finfine, "rum ('/o)" ĉar ĝi estas tiel en origina citaĵo el Trezora Insulo, kaj ĉar, laŭ mia sperto, vino el Kariba regiono estas ne nur maltrinkinda; ĝi estas eĉ netrinkebla. ploro.gif (Mi parolas pri Gujano, hejmo da rumo.)
La anglalingva originalo diras "Fifteen men on a dead man's chest". "Chest" tradukiĝas kiel aŭ "kesto" aŭ "brusto". Se oni parolus pri brusto, la viro mortiĝus post kiam dek kvin viroj eksidis sur li, eĉ se li vivis antaŭe! okulumo.gif

Miland (Mostra el perfil) 19 d’octubre de 2008 13.39.59

piteredfan: mi uzus akuzativon ĉar mi opinias ke la citaĵo signifas "(Ni trinku) botelon..."

"de" estas grava gramatika eraro; ĝi signifas ke la botelo apartenas al trinkaĵo. Anstataŭe uzu "da". ..
La opinio pri la citaĵo estas diveno, do la akuzativo ne nepras ĉi tie. Ekzemple, ĝi eble estus botelo de vino por ni.

Mi ne konsentas pri la 'grava eraro' pri la uzo de de, do mi intence reuzis ĝin supre. Laŭ paĝo 76 de Teach Yourself Esperanto, oni uzas da, se la lasta demando estis Kiom? Do botelo de vino signifas ke ni volas vinon, de rumon. Botelo da vino signifas ke ni volas botelon, ne barelon.

Vidu ankaŭ al

(a) PMEG (la unua ekzemplo en la tria skatolo);
(b) Sekcio 133C(a) de Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhien (bukedo de floroj; taĉmento de soldatoj).

Efektive, miaopinie ne kutime gravas ĉu ni uzas unu aŭ la alian.

Espi (Mostra el perfil) 19 d’octubre de 2008 14.59.35

Saluton ,

mi ĉiam aĉetas botelon de biero kaj trinkas el la botelo. rido.gif

Amike
Espi

Tornar a dalt