إلى المحتويات

Ĉu ajn?

من Arlekeno, 23 أبريل، 2021

المشاركات: 18

لغة: Esperanto

nornen (عرض الملف الشخصي) 28 أبريل، 2021 3:33:31 م

Dum "ĉu...ĉu" esprimas du hipotezajn okazaĵojn, "aŭ...aŭ" esprimas du realajn elektojn (malebligante trian elekton, 排中律).

"Aŭ mi diros la veron, aŭ mi diros nenion" = "Mi diros la veron aŭ mi silentos, sed mi certe ne diros mensogon."
Tio povas esti mallongigita kiel "Mi diros aŭ la veron aŭ nenion". Tio estas kompleta propozicio, se oni volas aldoni plian propozicion (ekz. "li ne kredos min") oni bezonas konjunkcion, ekz: Mi diros aŭ la veron aŭ nenion, sed ĉiuokaze li ne kredos min.

Alifanke, "ĉu...ĉu" subordigas la "ĉu...ĉu"-frazon (kiu estas nerekta demando) al alia ĉeffrazo (ekz. "li ne kredos min"), ekz: "Li ne kredos min, ĉu mi diros la veron, ĉu mi diros mensogon"
Eble enŝovo de "negrave" (関わらず・関係なく) pliklarigas la aferon: Li ne kredos min negrave, ĉu mi diros la veron, ĉu mi diros mensogon.
Dishakante tiun propozicion, ni ricevas:
Ĉu mi diros la veron? Ĉu mi diros mensogon? Tio tute ne gravas. Li ne kredos min.

Sume:
aŭ A aŭ B = elektu A aŭ B sed ne C
ĉu A ĉu B = ne gravas kion el A kaj B vi elektas

- - - - -

En la trajno.
Servistino: —Teon aŭ kafeon?
Mi: —Teon.
Servistino: —Malĝuste. Tio estas kafeo.

ito (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2021 1:51:16 م

nornen,
Dankon pro la detala klarigo.
nornen:[...]Tio povas esti mallongigita kiel "Mi diros aŭ la veron aŭ nenion". Tio estas kompleta propozicio, se oni volas aldoni plian propozicion (ekz. "li ne kredos min") oni bezonas konjunkcion, ekz: Mi diros aŭ la veron aŭ nenion, sed ĉiuokaze li ne kredos min.
nornen:Ĉu mi diros la veron? Ĉu mi diros mensogon? Tio tute ne gravas. Li ne kredos min.
Nun mi komprenas la aferon. Sed bedaŭrinde mi ne komprenas la dialogon. (^^;

nornen (عرض الملف الشخصي) 29 أبريل، 2021 8:51:13 م

Nedankinde. Ne zorgu pri la dialogo; ĝi estas nur stulta ŝerceto.

Arlekeno (عرض الملف الشخصي) 3 مايو، 2021 8:55:05 ص

Pardonon pri mia longa foresto en ĉi tiu diskuto.
Kaj dankon pro la multaj mesaĝoj rilate al mia demando.

Mi volis uzi esprimon "Ĉu ajn vi diros tion, ..." anstataŭ "Ĉu vi diros tion, ĉu ne, ...".
La dua esprimo estas pli ĝenerale uzata, sed mi volas scii la eblecon (aŭ korektecon) de la unua.
"Kion ajn vi diros, ..." havas iom alian signifon, kiel ito skribas.
Sed post ĉio "Ĉu ..., ĉu ..." ŝajnas la plej rekomendinda.

Dankon al StefKo pro la detala klarigo pri "ajne".
Dankon al nornen pro la detala klarigo pri "aŭ".
Kaj dankon al ĉiuj en la diskuto, kaj permesu min pri mia malfrua reago.

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 4 مايو، 2021 11:36:06 ص

Kion fame diris Hamleto? Certe ne "ajne esti, ajne ne esti, jen la demando".

Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel staras
Nun la demando:

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 5 مايو، 2021 8:53:14 ص

Mi volis uzi esprimon "Ĉu ajn vi diros tion, ..." anstataŭ "Ĉu vi diros tion, ĉu ne, ...".
La dua esprimo estas pli ĝenerale uzata, sed mi volas scii la eblecon (aŭ korektecon) de la unua.
Se esprimo estas logike konstruita kaj klare komprenebla, ĝi estas korekta. Ĝi estas memfide kaj plejrajte uzinda de ĉiuj samideanoj, ĉefe komencantoj.

Post plua sperto en la esperanta movado, la lernanto povos konstati ke iuj esprimoj estas preferataj al aliaj, ke ili aspektas pli belaj, ktp. Sed tio temas pri stilo, ne pri korekteco.

amigueo (عرض الملف الشخصي) 28 مايو، 2021 9:58:49 م

Mi trovas cxi enigmon tre grava.
AJN, CXU, GRAV estas koncernaj radikoj.

aliaj ideoj:
NE-SE
"ne-se vi venas, mi eliros dimancxe".
SE CXU
"se cxu vi venas, mi eliros dimancxe".

amigueo (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2021 2:11:36 م

Ankoraux dubo pri AJN.

Prenu tiun ajn = Prenu ekzemple tiun
(bela renkonto de ajneco kaj konkreteco)

??

عودة للاعلى