Tutmonda krizo
של piotrek92, 6 באוקטובר 2008
הודעות: 35
שפה: Esperanto
dobri (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2008, 17:24:59
torreden:Bedaŭrinde, vi pravas. Ĉiu homo estas nature egoisma, tial ĉiu strebas nur por sia propra bono kaj nur poste (aŭ neniam) por bono de la socio.
Jes, vera komunismo (se la vorto estas malbone ŝarĝita, oni devas trovi alian nomon pli belan por la nova sistemo), kie ĉiu homo estas konscia ke la bono de la socio dependas de li.
(Mi scias ke estas nereala... )
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2008, 20:28:13
Kredu min, gesinjoroj.
nikko (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2008, 07:59:15
P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj , eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2008, 11:35:06
nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj , eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.Ĉu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?
Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?
En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?
nikko (הצגת פרופיל) 6 בנובמבר 2008, 12:18:46
Terurĉjo:Tio ne rilatas al krizoj. Dum en kapitalismaj landoj estis periodoj de industria malkresko, eksigo de multegaj laboristoj, en sovetunio tio ne okazis. Jes, estis banale malriĉa lando, sed ĝi malrapide developiĝis, ial. Kaj mondaj krizoj ne tre influis internon.nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj , eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.Ĉu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?
Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?
En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?