Tutmonda krizo
od piotrek92, 6. listopada 2008.
Poruke: 33
Jezik: Esperanto
dobri (Prikaz profila) 5. studenoga 2008. 17:24:59
torreden:Bedaŭrinde, vi pravas. Ĉiu homo estas nature egoisma, tial ĉiu strebas nur por sia propra bono kaj nur poste (aŭ neniam) por bono de la socio.
Jes, vera komunismo (se la vorto estas malbone ŝarĝita, oni devas trovi alian nomon pli belan por la nova sistemo), kie ĉiu homo estas konscia ke la bono de la socio dependas de li.
(Mi scias ke estas nereala... )
nikko (Prikaz profila) 6. studenoga 2008. 07:59:15
P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
nikko (Prikaz profila) 6. studenoga 2008. 12:18:46
Terurĉjo:Tio ne rilatas al krizoj. Dum en kapitalismaj landoj estis periodoj de industria malkresko, eksigo de multegaj laboristoj, en sovetunio tio ne okazis. Jes, estis banale malriĉa lando, sed ĝi malrapide developiĝis, ial. Kaj mondaj krizoj ne tre influis internon.nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizojĈu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.
Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?
En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?