前往目錄

Tutmonda krizo

貼文者: piotrek92, 2008年10月6日

訊息: 35

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2008年11月5日下午5:24:59

torreden:
Jes, vera komunismo (se la vorto estas malbone ŝarĝita, oni devas trovi alian nomon pli belan por la nova sistemo), kie ĉiu homo estas konscia ke la bono de la socio dependas de li.
(Mi scias ke estas nereala... ) ploro.gif
Bedaŭrinde, vi pravas. Ĉiu homo estas nature egoisma, tial ĉiu strebas nur por sia propra bono kaj nur poste (aŭ neniam) por bono de la socio.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年11月5日下午8:28:13

Tial komunismo atingeblas kiel horizonto.
Kredu min, gesinjoroj. lango.gif

nikko (顯示個人資料) 2008年11月6日上午7:59:15

Krizoj estas normalaj periodoj de redistribuiĝo de kapitaloj. Ili necesas por developiĝo, samkiel por developiĝo de homo necesas psikologiaj krizoj. Homoj kutimiĝis percepti krizon kiel malbono. Jes, ĝi estas nenormala stato suferiga, sed neevitebla kaj necesa. Eviti krizojn neniam eblos, ili estas natura fenomeno.

P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj ridego.gif, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年11月6日上午11:35:06

nikko:P.S. Krizoj ne okazas nur en totalitarismaj landoj. En sovetunio ne estis krizoj ridego.gif, eĉ kiam ĝi estis en tuta mondo, sed al vi eble ne plaĉas tia solvo de problemo.
Ĉu vere? Ĉu ne estis krizoj en Sovetunio?

Ĉu ĉiam oni povis aĉeti ĉiajn varojn en vendejoj, ĉu ĉiuj havis bonajn loĝejojn dum sovetia tempo, ĉu ĉiuj havis taŭgajn salajrojn por inda vivo?

En Norda Koreio oni manĝas herbojn por vivi, sed la lando lanĉas nukleajn raketojn. Ĉu ne estas iaspeca krizo?

nikko (顯示個人資料) 2008年11月6日下午12:18:46

Terurĉjo:

Tio ne rilatas al krizoj. Dum en kapitalismaj landoj estis periodoj de industria malkresko, eksigo de multegaj laboristoj, en sovetunio tio ne okazis. Jes, estis banale malriĉa lando, sed ĝi malrapide developiĝis, ial. Kaj mondaj krizoj ne tre influis internon.

回到上端