المشاركات: 10
لغة: Esperanto
yyaann (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2008 10:14:35 ص
Kiu propozicio estas ĝusta?
1/ "La studo ŝajnas vera ludo"
aŭ
2/ "La studo ŝajnas veran ludon"
Alivorte, ĉu la verbo "ŝajni" same funkcias al la verbo "esti" aŭ ĝi same funkcias al aliajn verbojn?
Dankon anticipe !
horsto (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2008 11:09:30 ص
Ŝajnas (al mi) ke la stud(ad)o estas vera ludo.
La studo (laŭ)ŝajne estas vera ludo.
La studo ŝajnas (al mi) kvazaŭ vera ludo.
Filu (عرض الملف الشخصي) 1 نوفمبر، 2008 1:34:02 م
yyaann (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2008 11:04:13 ص
horsto (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2008 12:01:58 م
Filu:Laŭ ekzemploj el la ReVo ...Dankon por via atentigo pri la ReVo, mi antaŭe ne ofte uzis ĝin, sed mi nun vidis ke gi entenas multajn ekzemplojn por la uzado de la vorto. Mi ne komprenas kial mia normale bonega vortaro ne montras la plej bazan formon.
Mi eĉ ankaŭ trovis klarigon pri la diferenco inter "iĝi" kaj "fariĝi", kion mi jam delonge serĉis.
yyaann:Per Esperanto vi povas doni eĉ multajn dankojn, tio ne eblas per la germana, ĉar ne ekzistas pluralo por la vorto danko.
Multajn dankojn por viaj respondoj!
diogotux (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2008 12:41:50 م
horsto:Per Esperanto vi povas doni eĉ multajn dankojn, tio ne eblas per la germana, ĉar ne ekzistas pluralo por la vorto danko.Vi parolas pri "Vielen dank!", ĉu ne?
horsto (عرض الملف الشخصي) 2 نوفمبر، 2008 12:52:40 م
diogotu'x:Jes, vi pravas, "Vielen Dank" signifas "multan dankon", sed vi ne povas rekte traduki "multajn dankojn".
Vi parolas pri "Vielen dank!", ĉu ne?
Filu (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2008 6:55:17 م
Rudolf F.:Sed nun analizu la frazon:Interesege! Ĉu temas pri spektanto stulta imitanta la trumpetludiston sur la scenejon, aŭ pri la trumpetisto faranta stultaĵojn???
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo."
(Ankaŭ tiu estas ĝusta.)
Ĉu estas ĝusta interpreto? Aŭ ĉu oni juĝu laŭ la kunteksto (kiun mi ne konas)?
Miland (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2008 7:01:33 م
Rudolf F.:.. nun analizu la frazon:La trompisto igis sin ŝajni (esti) stultulo.
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo." )
Jes, la frazo estas ĝusta!
Filu (عرض الملف الشخصي) 4 نوفمبر، 2008 7:44:59 م
Filu:Ho stultulo mi! Mi ja volegis legi "trumpetisto"...Rudolf F.:Sed nun analizu la frazon:Interesege! Ĉu temas pri spektanto stulta imitanta la trumpetludiston sur la scenejon, aŭ pri la trumpetisto faranta stultaĵojn???
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo."
(Ankaŭ tiu estas ĝusta.)
Ĉu estas ĝusta interpreto? Aŭ ĉu oni juĝu laŭ la kunteksto (kiun mi ne konas)?
Mi elispsis la vortojn "la vorton" inter "legi" kaj "trumpetisto".