Al la enhavo

La plej longa vorto en via lingvo? [:

de vincas, 2008-novembro-15

Mesaĝoj: 107

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-15 15:42:45

La plej longa vorto en litova lingvo estas - nebeprisikiškiakopūsteliaudavome.

Mi ne povas ĝin traduki en Esperanto, sed temas pri: ni ne povis rikolti leporbrasikoj. Eble aliaj homoj, kiuj parolas litova lingvo tradukos ĝin pli precize.

Do, kia la plej longa vorto estas en via lingvo?

okulumo.gif rideto.gif rido.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-15 15:45:45

Onidire la plej longa franca vorto estas anticonstitutionnellement (kontraŭkonstitucie). Sed eble iuj sciencaj vortoj estas pli longaj.

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-15 16:16:33

Jes, eble iu scienca vorto estas pli longa ol nebeprisikiškiakopūsteliaudavome. Sed por mi (kaj eble por aliaj)estas interesaj nesciencaj longaj vortoj.

Sed vi povas enskribi ĉi tie kaj sciencaj longaj vortoj por komuna scivolemo.

camiljoe (Montri la profilon) 2008-novembro-15 17:50:03

En la malta lingvo la plej longa vorto estas: internazzjonalizzazzjonijiethom.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-15 18:40:42

Mi kredas ke angle la plej longa nescienca vorto estas "antidisestablishmentarianism".

Sciencaj vortoj (ekzemple, la nomoj de kemiaĵoj) povas esti tre longaj, sed mi opinias ke ili ne tiukaze validas.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-15 20:59:43

floccipaucinihilipilification havas 29 literojn.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:12:57

Mi provos hispanlingve:

anticonstitucionalísimamente

(tre kontraŭkonstitucie)

28 literoj

Via,

Daniel

Miland:floccipaucinihilipilification havas 29 literojn.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:26:00

Tradicie, la plej longa vorto de la Nederlanda lingvo estas hottentottententententoonstelling. Sed oni facile kreas longajn vortojn nederlande, ekzemple oni povas ankaŭ diri: hottentottententententoonstellingsdirecteursloge. Kaj tiel plu.

andogigi (Montri la profilon) 2008-novembro-16 06:11:30

En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.

andogigi (Montri la profilon) 2008-novembro-16 06:13:58

andogigi:En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Ĉu vi provis fari ĝin? lango.gif

Reen al la supro