Al la enhavo

La plej longa vorto en via lingvo? [:

de vincas, 2008-novembro-15

Mesaĝoj: 107

Lingvo: Esperanto

loewenherz (Montri la profilon) 2008-decembro-17 06:26:42

Kiam mi estis infano, mi ekpensis tre longan vorton en mia gepatra lingvo, la Germana. Eblas fari pli longan vorton ol ĝi. La vorto estas:
Armbanduhrtaschenrechnermultiplikationstastenbedeutungsforscherinnenclubsmitgliedsausweisnummernkarteiführerinnenversammlung.

nikko (Montri la profilon) 2008-decembro-18 12:39:34

Jen longa rusa vorto: ĉelovekonenavistniĉestvo

estas nek scienca vortamaso nek pruntita el alia lingvo.

signifas "hommalamismo" - malamo rilate homo(j)

Estas ankaŭ : ĉastnopredprenimateljskij (privatenterprena)

P.S. por amuzo eblus diri ĉastnopredprenimatelstvonenavistniĉesvto ridego.gif, estus laŭregule, sed apenaŭ tiu vorto eltrovus uzon.

mastro Jano (Montri la profilon) 2008-decembro-18 12:46:10

nikko:Jen longa hungara vorto:

megszentséghetetlenségeskedéseitekért

ĝia signifo: Por/pro viaj tiaspecaj agoj/aferoj, kiajn oni ne povus sanktigi

sergejm (Montri la profilon) 2008-decembro-19 23:27:51

Pli longa rusa vorto:
четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметровый
ĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥtysjaĉĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥmillimetrovyj
kiu signifas 484484-milimetra.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-januaro-14 15:40:01

En la germana, plej longa vorto ne ekzistas ĉar oni povas konstrui novajn vortojn per ilin kombiniĝi - kiel en Esperanto. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Rindfleischetikettier...

Mi pensas ke la plej longaj vortoj, kiu estas en la Duden vortaro (la plej grava germana vortaro), estas "Arbeiterunfallversicherungsgesetz" (laboristakcidentasekurleĝo) kaj "Bundesausbildungsförderungsgesetz" (interligklersubtenleĝo) kiu havas 33 literojn.

(Kaj pardoni min se tiu komuniko havas malkorektaĵojn, mia esperanto estas tre malbona...)

MikeDee (Montri la profilon) 2009-januaro-14 22:13:39

en germana estas malfacila la plej longa vorto trovas.
ni povas vorton arbitra kunmetas
ekzemple:
Donaudampfschifffahrtsgesellschaftsraddampferkapitänskajütentürsicherheitschlüsselfinderlohnszuschlagsbereitstellerpreiserhöhungsbeschwerdeführung

preskaŭ
danubo-vaparo-ŝipo-veturo-kompanio-rado-vaparo-ŝipestro-kajuto-pordo-sekureco-ŝlosilo-(mi ne scias kiu "Finderlohn" tradukas)-aldono-volonto-prezo-plialtigo-plendo-konduko

realeco neniu diras tio

kaj numeroj iĝi kunmetas
Siebenhundertsiebenundsiebzigtausendsiebenhundertsiebenundsiebzig estas 777777

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-23 05:07:00

Tiom longaj estas viaj vortoj! lango.gif

Fakte, en la ĉina la vortoj estas mallongaj, ofte kun du silaboj. Mi ja ne povas elpensi iun ajn longan vorton...

Eble la vortoj por la nomoj de aliaj landoj estas pli longaj, ekz. Slovenio estas "斯洛文尼亚". Tamen mi ankoraŭ ne havas bonan ideon.

dozdoz (Montri la profilon) 2009-januaro-23 16:42:28

Saluton ridulo.gif

En Koreio, la plej longa vorto estas

청자양인각연당초상감모란문은구대접

Ĉong-ĵa-jang-in-gak-jon-dang-ĉo-sang-gam-mo-ran-mun-un-gu-de-ĵop

Ĝi estas la nomo de historia vazo.

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-23 17:02:50

Ĉu ekzistas multe da unuliteraj vortoj, en viaj lingvoj ? (Krom la nomoj de la literoj, krom la mallongigoj kaj krom la simboloj.)
La franca havas kelkajn :
à ("al" aŭ "ĉe"),
a ((li, ŝi aŭ ĝi) "havas"),
ô ("ho", kiun oni povas diri antaŭ la nomo de la homo, al kiu oni parolas),
y ("tie" aŭ "al tiu").

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-23 17:48:43

En la nederlanda ni havas u, 'Vi', à, 'po' aŭ 'kia' (el la francan), o, 'ho', kaj eble 't, sed tio vere estas mallongigo.

Reen al la supro